En la plimultaj kazoj eĉ ŝtatestroj, kiam ili renkontiĝas por interparoloj je plej alta nivelo, ne kapablas senperajn personajn kontaktojn, sed estas devigataj trakti pere de interpretistoj. Reciproka konatiĝo apenaŭ eblas sub tiaj kondiĉoj.
Lingvaj diferencoj ne malofte malhelpas la komercadon. Mi konas anglojn, kiuj en Hungario kaj Japanio malbenis la neeblecon de senpera intertraktado. Kiam en 1492 Kristoforo Kolumbo ekvelis okcidenten, celante Japanion, Ĉinion aŭ Hindion, en unu el liaj ŝipoj kunvojaĝis suboficiro, kiu scipovis flue la hebrean lingvon. Mankis al Kolumbo interpretistoj de la japana, ĉina kaj hindia lingvoj. Sed tiuepoke en Eŭropo oni kredis, ke la hebrea estis la origina lingvo de la tuta homaro, do Kolumbo esperis pere de tiu lingvo komunikiĝi kun la kleruloj en Malproksima Oriento. Li certe seniluziiĝis, kiam li renkontis la loĝantojn de la Novaj Teroj!
Nuntempe iuj sciencistoj starigis al si la problemon: kiel komunikiĝi kun eventuale renkontotaj eksterteranoj. Ni lasu al ili tiun belan enigmon, kaj revenu al la alia bela enigmo: kiel komunikiĝi kun alilandaj teranoj.
Ekzemple, ni vizitu Jarkunvenon de Rotario Internacia en Nice, Francujo. Enskribiĝis 19_000 homoj el multaj landoj, kaj kio okazis?
«Okazis du aferoj. La homoj enuiĝis. Oni daŭre babiladis dum la paroladoj kaj konstante ĉirkaŭmoviĝadis dum la parolantoj efektive paroladis. La alia estis, ke ju pli pasadis la Kongreso, des pli la ĉeestado en la plenkunsidoj malgrandiĝis, ĝis el preskaŭ 20_000 kongresanoj foje ĉeestis nur du‑ aŭ tricent.»[1]
Kial tio okazis? Nu, la oficiala lingvo de Rotario Internacia estas «nur la angla», kiel oni diras. Tamen la franclingva prezidanto de tiu LKK diris en la komenco: «La diverseco de niaj lingvoj malfaciligos niajn kontaktojn. Ni utiligu niajn lingvokonojn, kiom ajn mezgradajn. Faru, kion mi faras!» – Kaj li elparolis mallongan bonvenigan paroladon en ok lingvoj, inkluzive de la japana. La raportinto komentas: «Lia angla prononcado efektive estis mezkvalita, kaj lia japana lingvo sonis galimatie». Li daŭrigas:
«Por ŝpari tempon, la ĉefajn paroladojn oni faris nur en unu lingvo, sed oni povis ricevi tradukojn diverslingvajn anticipe. Mi klopodis sekvi la paroladojn france, kiam oni faris ilin angle, kaj inverse, sed okazis tiom da malsimilecoj kompare kun la presitaj tekstoj, ke oni devis posedi sufiĉe bone la lingvon de la parolanto por sekvi la tradukon en la propra lingvo! Unu kunsido tro longe daŭradis, kaj unu parolanto provis redukti sian donitan tempon. Unuavice li legis pli rapide, sed fine decidis resumi la lastan kvaronon. Kompreneble, tion li devis klarigi per sia propra lingvo, kaj komplete mistifikis tiujn, kiuj ĝin ne scipovis… La aferkunsidoj estis tuta farsaĵo. Neniu diskutado estis atendita ĉar diskuto ne eblis. Ĉio ŝajnis antaŭdecidita.»
Oni ne supozu, ke tio estis unikaĵo. Male, oni povus milobligi tiun sperton. Jen raporto pri la Tria Asembleo de la Asocio por Mondkonstitucio kaj Mondparlamento, okazinta en Kolombo, Srilanko, en kiu la angla estis la sola laborlingvo:
«Ĝenis krome distordanta amplifa sistemo, kiu kaŭzis, ke la azianoj ne komprenis la homojn el aliaj mondpartoj. „Ili parolas malklare, tra la stomako“ diris unu el miaj lernantoj. Estis revelacio por li, ke por ni estas la azianoj, kiujn ni nur malfacile komprenis. Multaj delegitoj pro enuo skribis leterojn aŭ raportojn dum la paroladoj aŭ entute ne plu ĉeestis.»[2]
Ankaŭ sur la kampo de la sciencoj lingva diverseco kaŭzas senteblajn malfacilaĵojn. La rezultojn de siaj esploroj sciencistoj publikigas en treege diversaj fakrevuoj aŭ libroforme pere de universitataj eldonejoj en tre multaj landoj. Por raporti, la esplorinto elektas tiun lingvon, kiu plej konvenas al li aŭ ŝi, kaj preskaŭ neniam la raporto estas tradukata en aliajn lingvojn. Sciencisto ekscias pri gravaj raportoj koncerne lian fakon, sed ne povas funde studi ilin, se ili aperis en lingvo, kiun li aŭ ŝi ne regas. Tio efektive bremsas la disvastiĝon de gravaj eltrovoj – aŭ eĉ la refutadon de eraraj konkludoj. La Scienco (kun majusklo), teorie tutmonda, en realo daŭre restas pli paroĥa ol supozas la laikoj aŭ pretendas la sciencistoj.
La faka kompetenteco ankaŭ de beletristoj estas limigita per ties lingvoscio. Ili povas koni nur la verkojn originale verkitajn en la unu aŭ du lingvoj, kiujn ili scias, kaj la verkojn tradukitajn en tiujn lingvojn. Kiu supozas, ke ĉio grava estas kompetente tradukita eĉ nur en la plej disvastigitajn lingvojn, tiu estas naivulo.
Entute do, problemoj kaŭzitaj de la lingva diverseco sur nia planedo estas ĝena realaĵo. Ke ili estas realaĵo, tion pruvas la fakto, ke la homoj de nia epoko faris grandajn klopodojn kaj elspezis grandegajn monsumojn provante solvi aŭ forigi ilin. Ĝis kioma grado ili sukcesis?
2: La solvo: teorie
Por solvi la lingvajn problemojn, la homoj aplikis du rimedojn. Ili aŭ utiligis interpretadon (parole) kaj tradukon (skribe), aŭ uzis lingvon ial kaj iel komunan.