Aldonindas, ke la malagrabla, sibla sono de la vorto ci, kiu sugestias malicon aŭ koleron, ne tre konvenas por la intima, karesa uzado de la singulara dua persono, kia ĝi estas konata en tiuj lingvoj, kiuj posedas ĝin. Tiun fakton la sentema orelo de Zamenhof certe ne preteratentis.
6. La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo ordona ‑u; la modo sendifina ‑i.
(Ni preteratentu la ekpenson, ke tiu unua frazo ŝajnas lezi la regulon 12!)
La verbo en Esperanto estas mirinde simpla. Tute mankas la kompleksaĵoj de la verboj hindeŭropaj, kiuj, konsentite, ebligas al kleraj uzantoj altgradan precizecon, sed aliflanke estas tiel malfacilaj, ke la plimultaj eĉ indiĝenaj parolantoj neniam sukcesas mastri ilin. Oni ne povas tro substreki, ke la tuta verbo de Esperanto konsistas el nur ses finaĵoj, kiuj sufiĉas por difini la interrilatojn inter la diversaj agoj.
En la okazo, ke iu pli preciza difino estas dezirinda, oni prefere tion indiku per diversaj adverboj (jam, poste, pli frue ktp). Uzeblas ankaŭ participoj.
Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta: -ant; aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.
Tiu paragrafo – tute nenecese – kaŭzis multajn malfacilaĵojn al iuj lernantoj kaj eĉ spertaj esperantistoj. Laŭ mia scio, neniu eŭropa lingvo posedas ion similan. (En Brazilio iu diris al mi, ke unu indiĝena lingvo posedas sistemon perfekte paralelan, sed pliaj informoj mankas.) Pro la torditaj klopodoj de iuj gramatikistoj prezenti en lernolibroj tiun sistemon, la Esperanto-movado perdis nekalkuleble multajn aspirantojn, al kiuj la «facila» lingvo subite ekaspektis «tro malfacila»!
Kaj tamen. La verkintoj de lernolibro, konforme al nacilingvaj kutimoj, insistis pri ia verbeco de la participoj kaj parolis pri «kunmetitaj verbformoj», dum evidente – kaj tion insistas Zamenhof – la participoj havas sencon «adjektivan aŭ adverban».
Kunmetitaj verbformoj en Esperanto ne ekzistas. Kio ekzistas, tio estas la verbo est‑ kun adjektivo. Pri la fakto, ke de tempo al tempo tio plej oportune tradukiĝas en alian lingvon pere de komplikita verbo, ne kulpas Esperanto. La Esperanto mem estas treege simpla.
Kiam oni uzas est‑ kun adjektivo havanta participan afikson, tiu adjektivo restas adjektivo kaj, kiel ĉiuj adjektivoj, priskribas la staton de la substantivo (do subjekto) en la momento priskribata. Se ni diras, ke la lago estas trankvila, ni priskribas la staton de la lago en la nuna momento, kaj same se ni diras, ke la lago estas forlasita aŭ malgrandiĝanta aŭ sondata; la sola verbo estas estas, kaj la adjektivo priskribas la aktualan staton de la subjekto. Se ni diras, ke la profesoro estos veninta post kelkaj horoj, tio ne diferencas strukture de la profesoro estos malsata post kelkaj horoj: eble la teorie verba karaktero de la radiko ven supozigas, ke veninta estas iel verba, sed ĝi ne estas. Ĝi estas adjektivo priskribanta la staton, en kiu la profesoro sin trovos post kelkaj horoj.
Simile, participaj adverboj (kiel diras Zamenhof) estas adverboj, kaj indikas kiel, kie, kiam, kial la ago esprimita per la verbo okazas (vd. reg. 7).
7. La adverboj finiĝas per e; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.
Ni jam menciis la grandan flekseblecon de la Esperanta adverbo. Ĝi povas esprimi kaŭzon: morti akvomanke; tempon: alveni frue; gradon: ŝtale forta; celon aŭ rezulton: sange bati; instrumenton: mortigi pafile; lokon: kuŝi tombe; manieron: ridegi plormiene; kaj, kompreneble, komparon: tigre ŝiri, eksvarmi funge.
Ĝuste pro tiu multuzeblo, la precizan signifon ofte difinas nur la kunteksto.
8. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.
Tiu ĉi regulo necesas, ĉar en iuj lingvoj prepozicioj postulas ekzemple akuzativon aŭ alian kazon. En Esperanto, akuzativon post prepozicio regas la regulo 13.