Tia vortkonstruado ja ekzistas sporade kaj malabunde en lingvoj hindeŭropaj, sed ĝi ne estas tipa aŭ larĝe aplikebla principo. Male, en tre multaj nehindeŭropaj lingvoj (ekz. japana, svahila, turka) ĝi estas tiel same normala fenomeno kiel en Esperanto. Ĝi havas ankaŭ tiun avantaĝon (el vidpunkto de lingvo planita), ke ne necesas havi por ĉiu koncepto apartan, sendependan radikon. Kontraŭe, per relative limigita radikaro oni povas esprimi multegajn konceptojn: «…la Plena Vortaro de la jaro 1954 enhavas 7_866 vortradikojn, el kiuj oni povas formi en Esperanto minimume 80_000 vortojn … Aliflanke, por la praktika aplikado de la lingvo en la ĉiutaga vivo ne estas necesaj pli ol 700 aŭ 800 vortradikoj, el kiuj oni povas formi 7_000 aŭ 8_000 derivitajn vortojn.»[14]

Tiu karakterizo evidente faciligas kaj rapidigas lernadon de la lingvo, ĉar ĝi grave reduktas la kvanton da vortmaterialo lernenda (vd. poste). Ĝi ankaŭ ebligas kreadon de vortoj esprimantaj nociojn, por kiuj en aliaj lingvoj simila vorto ne ekzistas, ekz‑e sennaciismo (vd. poste).

Do kvankam la radikmaterialo de Esperanto estas eŭropdevena, la aglutina karaktero de la lingvo distancigas ĝin de Eŭropo kaj proksimigas ĝin al multaj neeŭropaj lingvoj. Tio, kaj la malmultigo de la lernendaj vortelementoj, rezultigas, ke la lingvo estas alloga (kaj certagrade rekonebla) en diversaj mondpartoj ekster Eŭropo. Tiuj ne estas la solaj kialoj, kompreneble – ankaŭ sociaj kaj politikaj faktoroj rolis kaj rolas, kiel ni vidos poste – sed ili multe kontribuas.

Ankaŭ pluraj aliaj karakterizoj de la lingvo faciligas ĝian popularecon en plej diversaj socioj. Ni pensu ekzemple pri prepozicioj.

Prepoziciojn uzas multaj lingvoj por difini la rilatojn inter diversaj elementoj en frazo. Sed ili ne estas universalaj. Iuj lingvoj uzas prefere finaĵojn aŭ postpoziciojn. En hindeŭropaj lingvoj la korekta uzado de prepozicioj estas tre malfacile lernebla, ĉar ili funkcias ofte nelogike kaj nur konvencie. En Esperanto, feliĉe, ili estas multe pli konsekvencaj; principe la prepozicioj, kiel ĉiuj elementoj, havas klaran semantikan signifon, kiu difinas ilian funkcion. Oni ne povas garantii, ke ĉiu lernanto uzos ilin korekte, tamen korekteco estas klare atingebla. Kiam la signifo de neniu alia prepozicio precize taŭgas por koncerna interrilato, oni ĉiam havas la rimedon uzi la neŭtralan je: morgaŭ je la deka horo ni renkontiĝos.

En multaj kuntekstoj tamen la prepozicioj en Esperanto estas ankaŭ eviteblaj, ĉar validas pli ol unu sola rimedo de frazkonstruo. Oni povas diri, ekzemple, aŭ: iri al la urbo, aŭ iri la urbon. Pro sia signifo de moviĝado, la prepozicio al aparte konvenas tiurilate. Ne estas ĝenerale rimarkite, ke la frazo en la ĉambron estas efektive gramatike derivita de al en-la-ĉambro!

Multe pli oftaj, tamen, estas la eblecoj ŝanĝi prepozicion en prefikson. Kvankam la uzitaj elementoj estas samaj, ilia aranĝado en la frazo estas afero de elekto:

naĝi tra rivero = tranaĝi riveron

pensi pri afero = pripensi aferon

iri en ĉambron = eniri ĉambron

La granda fleksebleco de la Esperanta adverbo simile signifas, ke oni povas elekti inter adverba frazo kaj samsignifa adverbo, tiel evitante prepozicion:

sidi en la hejmo = sidi hejme

diboĉi dum la junaĝo = diboĉi junaĝe

konatiĝi antaŭ la festo = konatiĝi antaŭfeste

dum la tago = dumtage

aŭ korelativon (ĉefe por komparoj aŭ similigoj):

mensogi kiel tomboŝtono = mensogi tomboŝtone

eksplodema kiel pulvo = pulve eksplodema

rigardaĉi kiel bovido = rigardaĉi bovide

Evidente, ankaŭ adjektivaj frazoj kaj adjektivoj estas interŝanĝeblaj:

virino en longa jupo = virino longjupa

domo trans la vojo = domo transvoja

Oni povas krome verbigi la prepozicion: mia domo apudas la preĝejon.

Sume, tiuj kaj aliaj sintaksaj alternativoj donas grandan liberecon en la gramatika esprimado, kaj neniu estas devigata senti, ke necesas sklave sekvi en Esperanto la kutimojn de la multe pli rigidaj hindeŭropaj lingvoj. Tio efektive iom kompensas la eŭropecon de la baza radikmaterialo.

<p>Gramatika reguleco</p>

Tamen troa libereco eble kondukus ĝis ĥaoso. Ĉiu lingvo havas siajn «regulojn»: tamen estas notinde, ke lingvaj reguloj de etnaj lingvoj deriviĝas de la efektiva uzado, kaj ne inverse. Ne malofte la «reguloj» instruataj en la lernejoj grave postlamigas la realan uzadon en la socio, kaj ĉiuokaze ili estas devigitaj ŝanĝiĝi laŭ la evoluo de la socia uzado.

Перейти на страницу:

Похожие книги