Mi opinias, ke la solvo de la problemo de internacia lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuiĝintaj Nacioj devus preni ĝin en seriozan konsideron.
Mi opinias, ke monda helpa lingvo, kiu ne forigos la lingvojn naciajn, sed servos al ili kiel helpa lingvo, estas necesa por faciligi la rilatojn inter la popoloj de la tuta mondo kaj por rapidigi la socian progreson. Pro la bona akcepto de Esperanto en ĉiuj partoj de la mondo – la sola helpa lingvo, kiu havis rimarkindan sukceson – mi esperas, ke Unuiĝintaj Nacioj helpos, per ĉiuj rimedoj disponeblaj, la vastigon de la uzo de tiu ĉi lingvo, ekzemple kuraĝigante ĝian instruadon en la lernejoj, kiu disponas pri kompetentaj instruistoj, kaj evoluigante ĝian uzon en turismo, internacia komerco kaj korespondado.
Vere rimarkinda estis la popola subteno de tiu peticio. Subskribis ĝin 895_432 individuoj, kaj 492 organizoj (kun sume 15_454_730 membroj), el 76 landoj.
La peticio estis transdonita al UN, kiu siavice transdonis ĝin al la Sekretariato de Unesko (la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj). Tiu transdono estis en si mem provo flankenŝovi en neglekton la tutan aferon, sed insistado de la esperantistoj gvidataj de d‑ro Ivo Lapenna sukcesis enigi en provizoran projekton de Programo por 1953 kaj 1954 ian ĝeneralan rezolucion, kiu tenis la aferon vivanta. Unesko tamen, kiel kutime en la kazo de Esperanto, utiligis ĉiujn procedurajn eblecojn por malhelpi ĝian pluan evoluon, tamen en la fino de 1952 la svisa delegacio prezentis al la Ĝenerala Konferenco rezolucion, kiu estis akceptita, eĉ se en radike ŝanĝita formo, de la Pleno: kio signifis, ke finfine Unesko estis devigita pritrakti la aferon.
La Oka Sesio de la Ĝenerala Konferenco en Montevideo devis okupiĝi pri du demandoj rilate al Esperanto. Unuflanke UEA petis t.n. konsultajn aranĝojn kun Unesko (kion ĝi cetere ricevis, tamen ne sen batalado), kaj aliflanke Unesko devis pritrakti la peticion, en tiu aŭ alia formo.
La okazaĵoj en Montevideo multrilate havas la ecojn de romano. D‑ro Lapenna kaj lokaj esperantistoj mobilizis la publikan opinion, starigis imponan Esperanto-ekspozicion (kiu tre favore impresis multajn delegitojn), kaj persone kontaktiĝis kun gravaj personoj. Rezulte, la meksikia delegacio decidis prezenti rezolucion al la Programkomisiono.
La Komisiono pritraktis la rezolucion malfrue en sabata posttagmezo, kiam ĉeestis nur 45 el 72 delegacioj – kaj eĉ la ĉeestantaj tre ofte ne estis reprezentitaj de siaj ĉefoj, sed de neinformitaj subuloj. La prezidanto de la Komisiono intence lezis la proceduron: anstataŭ doni la parolon al la proponinto de la rezolucio, kiel estus normale, li transdonis ĝin al kontraŭulo de la rezolucio, prof. Blinkenberg el Danlando. Tiu lasta atakis Esperanton, kaj malseriozigis la etoson per diversaj «spritaĵoj».
Post tiu malrespondeca parolado, d‑ro Lapenna, kiel observanto de UEA, ricevis permeson paroli
Feliĉe, d‑ro Lapenna ne estis homo, kiu facile lasis sin venki. Per lerta informado al la gazetaro kaj radio, kaj per multaj personaj kontaktiĝoj, la esperantistoj atingis, ke la meksikia delegacio, apogita de Urugvajo kaj kelkaj aliaj, postulis rekonsideron de la projekto de rezolucio en la Pleno, kie ĝi estis akceptita per 30 voĉoj kontraŭ 5, kun 17 sindetenoj. Vera triumfo en nekredeble malfavoraj cirkonstancoj.
La akceptita rezolucio tekstas jene: