Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV. 1.4.422–4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj rekonis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,
Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,
Rekonante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,
Notante la tre gravan kontribuon de !a Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,
Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,
Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno;
Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj;
Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado;
Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko.
6: «Limigita kaj artefarita literaturo»
Tiel, klopodante bagateligi la atingojn de Esperanto, sin esprimis d‑ro I.A. Richards antaŭ kelkaj jardekoj. Li devis agnoski la ekziston de literaturo en Esperanto (dum iuj aliaj, malpli honestaj, eĉ tion ne faras!), sed pro propraj motivoj volis flankenŝovi ĝenan atuton en la esperanta kartaro. Kion do signifas tiu zorge elektita frazo?
Kiajn limojn li imagis por la literaturo de Esperanto? Supozeble aŭ kvantajn aŭ kvalitajn. Kvante, la literaturo de Esperanto estas sitelo kompare kun la oceano de la literaturoj angla aŭ franca. ĉi tamen estas jam sufiĉe ampleksa – inter ses‑ kaj dekmil verkoj – por okupi unu homon dum ties tuta vivo. Ĉiujare aldoniĝas ĉ. 220 titoloj, kaj por studi tiom, jaro apenaŭ sufiĉas. Ĉu Richards do supozigas, ke ĝia temaro estas limigita? Nu, eble jes; tamen ĝia gamo estas sufiĉe larĝa por almenaŭ la normalaj bezonoj de la ordinara homo. Pri la kvalito de la Esperanto-literaturo d‑ro Richards ne rajtas esprimi opinion, ĉar li ne legis eĉ ĝiajn ĉefajn verkojn…
Kaj kio estas literaturo «artefarita»? Nu, ĉiu literaturo en la tuta mondo estas laŭdifine artefarita, ĉar literaturo, kiel muziko, pentrado, baledo, estas arto, kreita arte de artistoj. En la supra kunteksto, do, la vorto estas pleonasma kaj ni devas konkludi, ke la intenco de Richards estis nude malica. Al tiaj neobjektivaj (aŭ neinformitaj) prijuĝoj la esperantistoj bedaŭrinde delonge kutimiĝis.