«La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo, t.e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si.»

Tamen, kio pri tiuj, kiuj ne interesiĝas pri kulturo propre Esperanta: ĉu ankaŭ por ili Esperanto estas kulture valora?

Pere de Esperanto la homo havas aliron al tre larĝa gamo de kulturoj naciaj. Ni jam aludis al la tradukita literaturo, kiu estas je lia dispono, kiu ebligas ekkoni kulturojn eĉ tre fremdajn. Krom tio, per kontaktoj kun indiĝenaj esperantistoj li havas unikan eblecon studi naciajn kulturojn laŭ sia elekto, kun minimuma ebleco de erariĝo pro miskomprenoj. Oni povus citi centojn da okazoj, kiam kultura esploristo sukcesis akiri pere de enlandaj esperantistoj plej esoterajn informojn (tradukojn kaj studmaterialojn), kiujn li ricevus – se entute li sukcesus – alimaniere nur per grandaj elspezoj de tempo kaj eventuale mono.

Estas tro facile, subtaksi la kulturajn atingojn de la internacia lingvo. Al tio kontribuas ia lingva snobismo, kiu, kiel ĉiuj snobismoj, estas false fundamentita.

<p>Nomindekso</p>

Kursive indikitaj mortodatoj estas aldonitaj ĉe reeldono en 2024. — Red.

AULD, William (1924–2006). Skoto. Poeto, eseisto, redaktoro. Ĉefaj verkoj: La infana raso (poemo); Humoroj (poemaro); Pri lingvo kaj aliaj artoj (eseoj). Multe tradukis, inkluzive de la sonetaro de Shakespeare.

BAGHY, Julio (1891–1967). Hungaro. Poeto, romanverkisto. Ĉefaj verkoj: Viktimoj (romano); Sur sanga tero (romano); Hura! (romano); Preter la vivo (poemaro); Pilgrimo (poemaro); Sonĝe sub pomarbo (versdramo).

BARANYAI, Imre (1902–1961). Hungaro. Poeto kaj verkisto. Ĉefaj verkoj: Ekzilo kaj azilo (poemaro): Maria kaj la grupo (romano).

BEAUFRONT, Louis de (1885–1935). Franco. Eldonis la unuan E‑lernolibron por francoj kaj fondis en 1898 la revuon L’Esperantiste. Fariĝis la dua plej grava esperantisto (post Zamenhof), sed en 1908 forlasis Esperanton favore al fiaskonta reformita formo de la lingvo.

BOULTON, Marjorie (1924–2017). Anglino. Poeto, verkisto de noveloj, dramoj ktp. Ĉefaj verkoj: Kontralte (poemaro); Eroj (poemaro); Virino ĉe la landlimo (dramoj); Okuloj (novelaro). Verkis ankaŭ gravan biografion pri d‑ro Zamenhof.

BOURLET, Carlo (1886–1913). Franco. Grava pioniro de Esperanto. Fondis literaturan revuon La revuo kaj varbis la gravan eldonejon Hachette.

BRAUN, Stanisław Zygmunt (1893–1956). Polo. Pionira E‑poeto. Verko: Unuaj agordoj.

BULTHUIS, Hindrik Jan (1865–1945). Nederlandano. Romanverkisto. Ĉefaj verkoj: Idoj de Orfeo (romano); La vila mano (romano).

CAPPA, Giulio (1951–). Italo. Verkisto. Kontribuis recenzojn, tradukojn, artikolojn kaj poemojn al la ĉefaj literaturaj revuoj.

CHIUSSI, Italo (1919–1973). Italo. Tradukis en Esperanton La noblan Koranon. Alia grava verko: Je la flanko de la Profeto.

CONTERNO GUGLIELMINETTI, Clelia (1915–1984). Italino. Poeto. Ĉefa verko: Eta vivo (poemaro).

Перейти на страницу:

Похожие книги