La ĉefa valoro, eble, de la delegitaro estas tio, ke esperantisto malofte devas senti sin sola kaj izolita en fremda lando. Li aŭ ŝi konscias (minimume), ke en bezono li aŭ ŝi ĉiam havas iun al kiu sin turni.

Kune kun la delegitoj troviĝas ankaŭ t.n. fak-delegitoj, kiuj pretas helpi sur la tereno de sia specialaĵo (ankaŭ koresponde), ekz‑e: agrikulturo, arkeologio, arkitekturo, aŭtomobiloj, ekumenismo, fervojoj, geologio, lingvistiko, muziko ktp, ktp.

Alia ebleco por vojaĝantoj estas uzi la Pasportan Servon starigitan de TEJO, la monda junulara organizaĵo de la esperantistoj. Temas pri tio, ke esperantistoj en pli ol 50 landoj pretas akcepti vojaĝantojn en sian hejmon, ĉu por tranoktado, ĉu dum pli longa periodo. Garantiata estas senpaga dormloko; eventualaj manĝaĵoj estas afero de interkonsento kun la gastiganto. Precipe gejunuloj, kiuj kutime ne estas riĉaj, kaj kiuj ne bezonas luksajn hotelojn, multe utiligas tiun servadon. Reciproke la gastiganto renkontas eksterlandanojn kaj havas la plezuron utiligi sian posedon de la lingvo por senĝene interŝanĝi pensojn kaj spertojn pri plej diversaj temoj de komuna intereso.

Aldone al tio, esperantistoj en kelkaj landoj posedas proprajn feriodomojn, kiuj bonvenigas esperantistajn gastojn, kaj organizas feriosemajnojn. Ekzemploj estas Kastelo Greziljono en Angers, Francujo; Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, Svislando; Internacia Esperanto-Kursejo en la Rodopi-montaro, Bulgarujo.

Ĉiujare okazas centoj da kongresoj, konferencoj, renkontiĝoj kaj feriosemajnoj organizitaj de esperantistoj por esperantistoj. Ilin oni reklamas kaj listigas en la Esperanta gazetaro. Se iu volas kaj disponas vojaĝrimedojn (eĉ bicikle iuj faris tion!), tiu povas dum granda parto de la jaro pasigi sian tempon inter esperantistoj diverslandaj. Entute, por la turismo Esperanto estas tre utila.

Se iu havas specialan intereson aŭ hobion, tiu plejofte havas la eblecon pere de Esperanto plivastigi internacie sian praktikadon de tiu intereso. Tre multaj estas la esperantistaj fakorganizaĵoj, kutime kun propra organo, kiuj kunligas entuziasmulojn diverslandajn. Kelkaj ekzemploj de tiaj grupoj estas: Universala Artista Ligo de Esperantistoj; Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista; Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj; Kristana Esperantista Ligo Internacia; Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj; Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj; Universala Medicina Esperanto-Asocio; Internacia Naturista Organizo Esperantista; Internacia Scienca Asocio Esperantista; Skolta Esperanto-Ligo; ktp, ktp.

Se koncize sumigi: homo, kiu havas neniun emon al internaciaj kontaktoj, neniel bezonas Esperanton, kiel li aŭ ŝi ankaŭ ne bezonas aliajn fremdajn lingvojn; sed al la homo, kiu havas emon kian ajn al internaciaj kontaktoj, Esperanto ne nur estas utila, sed iasence pli utilas ol aliaj fremdaj lingvoj pro sia multoble pli larĝa geografia distribueco.

Ankaŭ hejme oni povas utiligi Esperanton kaj vivteni sian scipovon pri la lingvo. Finfine, la plimultaj el ni restadas hejme pli multe ol ni vojaĝas, kaj ni rajtas demandi, kiel ni agu por ne perdi pro neŭzado tiun regon de lingvo, kiun ni volas apliki dumvojaĝe.

Nu, oni povas ĉiutage aŭskulti radioprogramojn en Esperanto. Inter stacioj aktuale dissendantaj tiajn programojn troviĝas ekz‑e Radio Wien, Radio Pekino, Radio Roma, Radio Vatikana, Radio Zagreb, Pola Radio, Radio Svisa. Ne temas nur pri novaĵoj aŭ informprogramoj, sed plejofte ankaŭ pri kulturaj programoj. Plej gravaj estas Pola Radio kaj Radio Pekino, kiuj ĉiutage dissendas pli ol du horojn en la internacia lingvo.

Ekzistas ankaŭ diversaj magnetofonaj servoj, kiuj liveras interesajn sonbendojn en Esperanto. Gramofonaj diskoj estas haveblaj, krom sonbendoj, el diversaj landoj de la mondo. Filmoj, plejofte turismaj, ekzistas kun Esperanta komentario, kaj estas montrataj en kluboj kaj kongresoj.

Ni jam aludis al cento da revuoj kaj ĵurnaloj, kiujn oni povas aboni.

Kompreneble, perfekta rimedo por ekzerci sin pri la lingvo, kaj samtempe profiti sian lingvokonon, estas la internacia korespondado. Sennombraj estas la vivlongaj amikecoj, kiuj kreiĝis per korespondado en Esperanto. Estas facile kontaktiĝi kun simpatiuloj kie ajn en la mondo; preskaŭ ĉiuj Esperantaj revuoj presigas anoncetojn de korespondemuloj; UEA kaj diversaj aliaj organizaĵoj havas Korespondan Servon servantan por kontaktigi la homojn laŭ iliaj deziroj. Kiu volas, tiu povas ĉiutage utiligi tiel Esperanton.

Resume, la studanto disponas pri normalaj rimedoj kaj materialoj por konservi kaj plibonigi sian posedon de Esperanto. La kontrasto kun aliaj fremdaj lingvoj troviĝas en tio, ke la tempo dediĉita al Esperanto rezultigas pli profundan posedon de la lingvo, ol simila tempo dediĉita al alia lingvo; kaj la lernita lingvo estas uzebla sur geografie multe pli diversa proporcio de la tersurfaco.

Перейти на страницу:

Похожие книги