Tiuj dek sekundoj shajnis al Margarita tre longaj. Probable ili estis jam pasintaj, kaj tamen okazis absolute nenio. Sed jen, subite io pumis malsupre en la grandega kameno, kaj el ghi saltegis pendumilo kun pendolanta sur ghi duone malkomponighinta kadavro. La kadavro forshirighis de la shnuro, pushighis kontrau la planko kaj resaltis nigrahara belulo en frako kaj lakledaj shuoj. El la kameno elkuris duonputrighinta negranda cherko, ghia kovrilo malfermighis kaj lasis elfali alian kadavron. La belulo galante al ghi rapidis kaj prezentis sian kubuton, la dua kadavro shanghighis en nudan, frivole movigheman virinon, kiu surhavis nigrajn shuojn kaj nigrajn plumojn sur la kapo, kaj ili ambau, la viro kaj la virino, rapidis supren sur la shtuparo.
— La unuaj! — ekkriis Kerubjev, — sinjoro Jhakvo kun la edzino. Mi prezentas al vi, reghino, unu el la plej interesaj viroj! Fervora monfalsisto, shtatperfidulo, tamen tre kapabla alhhemiisto. Li famighis per tio, — flustris Kerubjev al Margarita en la orelon, — ke li venenis la amatinon de la regho. Tio ne estas banalajho! Rigardu, kiom li estas bela!
CHAPITRO 24
LA MAJSTRO RETROVITA
En la dormochambro de Voland chio estis same kiel antauh la balo. Voland en sia chemizo sidis sur la lito, tamen Hella ne plu frotis lian genuon; sur la tablo kie antauhe oni ludis shakon, shi estis aranghanta noktomanghon. Demetinte sian frakon, Kerubjev kaj Azazello sidis che la tablo, kaj apud ili, nature, sin lokis la kato, kiu plu malvolis forlasi sian kravaton, kvankam chi tiu jam ighis perfekta malpura chifonacho. Shancelighante Margarita venis al la tablo kaj kontrauh ghi sin apogis. Kiel antauhe, Voland faris signon ke shi proksimighu kaj sidu apude.
— Nu, oni vin tute ellacigis, chu? — demandis Voland.
— Ho ne,
—
— Chu tio estas vodko? — shi demandis per malforta vocho.
Pro ofendigho la kato saltetis sur sia segho.
— Kion vi diras, reghino? — li stertoris, — chu mi auhdacus vershi al damo vodkon? Ghi estas pura alkoholo!
Margarita ridetis kaj provis forshovi la vinglason.
— Trinku sen timo, — diris Voland, kaj shi tuj prenis la glason en la manon. — Hella, vin sidigu, — li ordonis kaj klarigis al Margarita: — La plenluna nokto estas nokto festa, kaj mi manghas en la intima kompanio de miaj konfidenculoj kaj servistoj. Do, kiel vi vin sentas? Kiel pasis tiu laciga balo?
— Mireginde! — ekbabilis Kerubjev, — chiu estas ravita, enamighinta, frakasita, kiom da takto, kiom da lerto, logo, charmo!
Voland silente levis sian glason kaj tintigis ghin kontrauh tiu de Margarita. Shi obeeme eltrinkis kun la penso ke pro la alkoholo tuj venos shia fino. Tamen okazis nenio malbona. Viva varmo disfluis en shia ventro, io mole pushis shin sur la nukon, shi sentis siajn fortojn reveni, kvazauh shi vekighus post longa refreshiga dormo, kaj krome, shi eksentis lupan malsategon. Kiam shi rememoris, ke shi nenion manghis de la hierauha mateno, ghi ighis ech pli akra. Shi komencis avide gluti kaviaron.
Behemoto fortranchis pecon da ananaso, ghin surshutetis per salo kaj pipro, ghin manghis kaj tiel brave renversis duan glaseton da alkoholo, ke chiuj aplauhdis.
Post ke ankauh Margarita malplenigis sian duan glason, pli hele ekbrulis la kandeloj en la kandelabroj, kaj pli vigla ighis la fajro en la kameno. Margarita sentis nenian ebrion. Enigante siajn blankajn dentojn en la viandon, shi ghuegis la el ghi fluantan sukon kaj samtempe observis Behemoton shmiri ostron per mustardo.
— Vi ankorauh metu sur chi chion kelkajn vinberojn, — mallauhte diris Hella, per la kubuto pushetante la katon en ties flankon.
— Bonvolu ne instrui al mi la vivon, — respondis Behemoto, — mi mem havas sufichan sperton pri festenado, jes, tute sufichan!
— Ahh, kiel agrablas noktomanghi ghuste tiel, che la kamenfajro, tute simple, — kraketis Kerubjev, — en intima rondo…
— Ne, Fagoto, — oponis la kato, — ankauh la balo havas siajn charmon kaj grandiozon.
— Ghi havas nek charmon nek grandiozon, krome, tiuj idiotaj ursoj, kaj ankauh la tigroj che la vershtablo per sia blekado min preskauh migrenigis, — diris Voland.
— Jes,
— Vin gardu! — respondis Voland.
— Mi nur shercis, — humile diris la kato, — kaj koncerne la tigrojn, mi ilin rostigos.
— Tigrajho ne estas manghebla, — diris Hella.
— Chu tiel vi opinias? Tiam bonvolu auhskulti, — replikis la kato, kaj kun plezure duonfermitaj okuloj Behemoto rakontis pri tio, kiel foje ghi dum dek nauh tagoj vagadis en dezerto, sin nutrante nur per la viando de tigro de ghi mortigita. La kurioza rakonto interesis chiujn, kaj kiam la kato ghin finis, chiuj hhore ekkriis:
— Blago!
— La plej interesa en tiu blago estas tio, — diris Voland, — ke ghi estas mensoga de la unua ghis la lasta vorto.