
Romano de Mihhail Bulgakov
LA MAJSTRO KAJ MARGARITA
(Tradukita de Sergio Pokrovskij)
… Nu, kiu estas vi?
— De l’ fort’ mi estas ono
Malbonvolema chiam, sed kauzant’ de bono.
PARTO UNUA
CHAPITRO 1
NENIAM INTERPAROLU KUN NEKONATO
Foje en Moskvo, dum malnormale varmega printempa sunsubiro, du civitanoj venis la ghardenplacon de la Patriarhha lageto. La unua, vestita per griza somera kompleto, estis malalta, diketa, kalva, sian malfrivolan chapelon li portis en la mano, kaj sur lia bone razita vizagho vastis kolosaj okulvitroj en nigra korna muntumo. La dua, larghashultra juna viro kun senorda rufeta hararo kaj kvadratita kaskedo sur la nuko, surhavis buntan chemizon, chifitan blankan pantalonon kaj nigrajn sportoshuojn.
La unua estis neniu alia ol Mihhaelo Aleksandrovich Berlioz, redaktoro de dika beletra revuo kaj la prezidanto de Massolit, unu el la plej grandaj Moskvaj literatur’asocioj. Lia akompananto estis la juna poeto Ivano Nikolaich Ponirjov, verkanta sub la pseuhdonimo Senhejmulo.
Atinginte la ombron de apenauh verdighintaj tilioj, la literaturistoj tuj jhetis sin al bunta budo kun surskribo «Biero kaj Trinkajhoj».
Nu, oni notu la unuan strangajhon de tiu terura maja vespero. Ne nur antauh la budo, sed en la tuta aleo paralela al la Malgranda Bronnaja strato, ne estis ech unu homo. Je horo, kiam oni apenauh povis spiri la varmegan aeron, kiam la suno, ardiginte Moskvon, en seka nebulo estis falanta ien trans Sadovaja-strato, neniu venis sub la tiliojn, neniu sidighis sur benkon, malplena estis la aleo.
— Mi petas mineral’akvon, — mendis Berlioz.
— Mineral’akvon mi ne havas, — ial ofendighis la virino en la budo.
— Chu vi havas bieron? — rauhkvoche demandis Senhejmulo.
— Bieron mi ricevos vespere, — respondis la virino.
— Do kion vi havas? — demandis Berlioz.
— Abrikot’akvon, sed varmetan, — diris la virino.
— Nu, donu, donu, donu!..
La abrikot’akvo eligis abundan flavan shauhmon kaj la aero ekodoris je frizejo.
Sattrinkinte, la literaturistoj tuj komencis hiki, pagis kaj sidighis sur benkon vizaghe al la lageto kaj dorse al la Malgranda Bronnaja strato.
Tiam okazis la dua strangajho, kiu koncernis nur la redaktoron. Subite li chesis hiki, lia koro saltis kaj por unu momento ien trafalis, poste revenis, sed kun malakra pinglo en ghin enpikita. Krome, Berlioz eksentis senkauhzan, sed tiel fortan teruron, ke li volis tuj forkuregi de la Patriarhha.
Berlioz angore rigardis chirkauhen, sen kompreni, kio lin timigis. Li palighis, vishis la frunton per la poshtuko, pensis: «Kio min trafis? Tio ja neniam okazis… La koro stultumas… Forlasu mi chion kaj veturu en Kislovockon!»
Kaj jen la varmega aero plidensighis antauh li kaj formis travideblan civitanon tre strange aspektantan: jhokea kaskedo sur la malgranda kapo; kvadratita kaj tro mallonga jaketo, same aera; dumetra staturo, sed la shultroj mallarghaj; nekredeble maldika; kaj la mieno — bonvole atentu! — sarkasma.
La vivo de Berlioz evoluis tiel, ke li ne kutimighis al fenomenoj eksterordinaraj. Ankorauh pli palighinte, li malsprite rigardegis kaj konsternite pensis: «Tio ne estas ebla!..»
Sed tio ja estis, kaj la longa travidebla civitano pendolis antauh li dekstren kaj maldekstren sen tushi la teron.
La teruro tiom ekposedis la redaktoron, ke li fermis la okulojn. Kiam li ilin remalfermis, li vidis, ke chio estas finita, la vizio aerdisighis, la kvadratita malaperis, kaj samtempe la malakra pinglo forighis el la koro.
— Ho, diablo! — ekkriis Berlioz. — Chu vi scias, Ivano, jhus min preskauh trafis sunfrapo. Mi ech kvazauh halucinighis. — Li provis rideti, sed en liaj okuloj ankorauh flagris la angoro kaj liaj manoj tremis.
Iom post iom li tamen trankvilighis, unu fojon sin ventumis per la poshtuko, kaj bravete dirinte: «Do, bone», li dauhrigis la parolon, interrompitan pro la trinkado de abrikot’akvo.
Poste oni eksciis, ke ghi temis pri Jesuo Kristo. La problemo estis jena. La redaktoro mendis al la poeto grandan kontrauhreligian poemon por la sekva numero de la revuo. Tiu verkis la poemon, kaj ech tre rapide, sed bedauhrinde ghi neniom kontentigis la redaktoron. La chefan personon, Jesuon, la poeto pentris per tre malhelaj farboj, kaj tamen Berlioz opiniis, ke chio estas reverkenda. Nun li faris kvazauh prelegon pri Jesuo, por komprenigi al la poeto lian precipan eraron.
Malfacilas diri, kio fakte mishelpis Senhejmulon: chu la bildokrea forto de lia talento, chu la kompleta malkono de la temo, sed lia Jesuo estis perfekte viva, ja viva, iam ekzistunta Jesuo, kvankam cetere, havanta chiujn malvirtojn Jesuo.
Nu, Berlioz penis pruvi al la poeto, ke gravas ne tio,