Kaj la sidanto dauhrigos siajn parolojn:
— Kia stultulo mi estas! Kial kun shi mi ne forflugis? Kion mi timis, maljuna azeno? Atestilon mi ricevis! Ve, nun paciencu, mi maljuna idioto!
Tiel dauhros ghis en la malhela parto de la palaceto ekklakos fenestro, tra ghi vidighos io blanka kaj auhdighos malagrabla ina vocho:
— Nikolao Ivanich, kie vi estas? Jen fantazio! Chu malarion vi tie chasas? Venu trinki teon!
Tiam, nature, la homo sur la benko rekonsciighos kaj respondos per vocho mensoga:
— Aeron, spiri iom da fresha aero mi volis, mia koreto! La aero estas tiel bona!
Li levos sin de la benko, per la pugno shtele minacos al la fenestro refermighanta en la ter’etagho, poste sin trenos en la domon.
— Mensogas li, mensogas! Ho dioj, kiel li mensogegas! — murmuras Ivano Nikolaich forlasante la kradon, — tute ne la aero altiras lin en la ghardenon, en tiu printempa plenluno li vidas ion sur la luno kaj supre en la ghardeno. Ahh, kare mi pagus por penetri lian sekreton, por ekscii, kiun Veneran li perdis kaj nun vane serchas per la manoj en la aero, kiun li penas kapti.
Hejmen la profesoro revenas jam tute malsana. Lia edzino shajnigas, ke shi ne rimarkas lian staton, kaj simple urghas lin enlitighi. Tamen shi mem sin ne kushigas, shi sidas kun libro che la lampo kaj amare rigardas la dormanton. Shi scias, ke che la matenkrepusko Ivano Nikolaich vekighos kun dolora krio, ploros kaj jhetighados. Tial antauh shi, sur la tablotuko sub la lampo kushas preta injektilo en alkoholo kaj ampolo kun likvajho havanta intensan tean koloron.
La kompatinda virino ligita kun la grave malsana nun estas libera kaj povas trankvile enlitighi. Ivano Nikolaich nun dormos kun felicha vizagho ghis la mateno kaj havos iajn al shi nekonatajn, tamen sublimajn kaj felichajn songhojn.
La scienciston vekas en la plenluna nokto kaj igas dolorkrii unu sama afero. Li songhas kontrauhnaturan sennazan ekzekutiston eksalti kaj iel vochklakinte enpiki sian lancon en la koron de Gestas, ligita al la fosto kaj perdinta la racion. Sed ech plie ol la ekzekutisto estas timiga la malnatura lumo, kiu venas el densa nubego bolanta kaj premanta la teron, kiel estas nur dum mondkatastrofoj.
Post la injekto chio shanghighas antauh la dormanto. De la lito al la fenestro etendighas largha luna vojo, sur ghin pashas viro en blanka mantelo kun sangrugha subshtofo kaj iras al la luno. Apud li iras juna viro en disshirita hhitono kaj kun misformighinta vizagho. La irantoj arde pri io parolas, diskutas, volas atingi interkonsenton.
— Dioj, dioj, — diras la mantelulo turnante sian orgojlan vizaghon al la kuniranto, — kia vulgara ekzekuto! Tamen bonvolu al mi diri, — lia orgojla vizagho ighas petega, — ja ghi ne estis, chu? Mi cin petegas, diru, ghi ne estis, chu?
— Certe ghi ne estis, — rauhkvoche respondas la kuniranto, — simple ci ghin imagis.
— Chu ci povas jhuri tion? — kajhole petas la mantelulo.
— Mi jhuras, — respondas la kuniranto, kaj liaj okuloj ial ridetas.
— Jen chio kion mi volis! — per rompita vocho ekkrias la mantelulo, kaj li plu pashas supren akompanate de sia kuniranto. Kviete kaj majeste ilin sekvas giganta pint’orela hundo.
Tiam la luna vojo ekbolas, elvershighas la luna rivero kaj disfluas chiudirekte. La luno regas kaj ludas, la luno dancas kaj petolas. Tiam en la torento formighas supernature bela virino, shi tenas je la mano kaj elkondukas al Ivano stoplabarban viron, jhetantan chirkauhen timemajn rigardojn. Ivano Nikolaich tuj lin rekonas. Li estas la numero cent dek oka, la nokta gasto de Ivano. En sia songho Ivano Nikolaich etendas al li la manojn kaj sciavide demandas:
— Do, tiel ghi finighis, chu?
— Tiel ghi finighis, mia dischiplo, — respondas la numero cent dek oka.
La virino pashas al Ivano kaj diras:
— Certe tiel. Chio estas finita, chio havas finon… Mi kisos vian frunton, kaj pri vi chio ordos.
Shi sin klinas al Ivano kaj kisas lian frunton, kaj Ivano strebas al shi kaj penas rigardi en shiajn okulojn, sed shi pashas malantauhen, kaj foriras kun sia akompananto al la luno.
Tiam la luno furiozighas, ghi vershegas lumtorenton rekte sur Ivanon, ghi disshprucigas la lumon chiudirekte, en la chambro estighas luna inundo, la luno balancighas, plialtighas, dronigas la liton. Ghuste tiam Ivano Nikolaich dormas felichvizagha.
Je la mateno li vekighas silentema sed tute trankvila kaj sana. Lia milfoje trapikita memoro kvietighas, kaj ghis la sekva plenluno neniu maltrankviligos la profesoron. Nek la sennaza mortiganto de Gestas, nek la kruela kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato.