Azazello responde nur grauhlis ion, sed la kato obstinis, ghi postulis ne unu sed du revolverojn. Azazello eligis duan pistolon el la glutea posho de sia pantalono, kaj kune kun la unua, malestime tordante la bushon, prezentis al la fanfaronulo. Oni markis du pikilojn sur la sepo. Turninte sian dorson al la kuseno, la kato longe celis. Margarita sidis shtopinte la orelojn per la fingroj kaj rigardis la strigon, kiu dormetis sur la kamenbreto. La kato pafis el ambauh pistoloj, post kio tuj ekshrikis Hella, la strigo mortigite falis de la kameno kaj la horlogho haltis disrompite. Hella, unu el kies manoj sangis, hurlante enigis siajn ungojn en la hararon de la kato, tiu responde krochighis al la shia, kaj ambauh, bule interplektite, rulighis sur la planko. Unu vinglaso falis de la tablo kaj frakasighis.
— Forprenu de mi tiun rabiighintan diablinon! — hurladis la kato sin defendante kontrauh Hella, kiu rajde sur ghin sidighis. Oni disigis la batalantojn, Kerubjev blovis sur la trapafitan fingron de Hella, kaj ghi tuj sanighis.
— Ja mi ne povas celpafi, kiam apude oni fushige parolas! — kriadis Behemoto penante reloki grandegan vilon forshiritan de ghia dorso.
— Mi vetas, — ridetante diris Voland al Margarita, — ke tion ghi faris intence. Behemoto estas paflertulo.
Por signi sian repacigon, Hella kaj la kato interkisis. Oni reprenis la karton el sub la kuseno kaj ghin ekzamenis. Neniu pikilo, krom la truita de Azazello, estis trafita.
— Tio ne estas ebla, — asertis la kato rigardante tra la karto la lumon de la kandelabro.
La gaja noktomangho pluis. La kandeloj gutetis en la kandelingoj, la kameno elvershis en la chambron sekajn, bonodorajn varmoondojn. Satighinte, Margarita sidis beata, shi rigardis la grizviolajn ringojn shvebi de la cigaro de Azazello al la kameno, kie la kato kaptis ilin per la pinto de spado. Shi nenien deziris foriri, kvankam lauh shia kalkulo jam estis malfrue. Konsidere chion okazintan, estis proksimume la sesa matene. Profitante pauhzon, shi turnis sin al Voland kaj hezite diris:
— Shajnas, ke mi devas iri… Malfruas.
— Kial hasti? — demandis Voland ghentile sed sekete. La ceteraj silentis shajnigante sin absorbitaj pri la cigaraj fumrondoj.
— Jes, mi devas iri, — konfuzite pro chio chi diris Margarita kaj rigardis chirkauhen, kvazauh serchante mantelon auh balsurtuton. Subite shia nudeco komencis shin gheni. Silente Voland prenis el la lito sian grasan trivitan noktosurtuton kaj Kerubjev ghin jhetis sur shiajn shultrojn.
— Mi dankas al vi,
— Chion bonan,
— Nun sidighu, — subite ordonis Voland. La vizagho de Margarita shanghis la koloron kaj shi sin sidigis. — Chu adiauhonte vi deziras diri ion?
— Ne, nenion,
— Ghuste! Vi absolute pravas! — kriis Voland per resonanta kaj timiga vocho, — tiele!
— Tiele! — ehhis la sekvantaro de Voland.
— Ni provis vin, — dauhrigis Voland, — neniam ion petu! Neniam kaj nenion, precipe de tiuj, kiuj estas pli fortaj ol vi. Oni mem proponos kaj oni mem chion donos! Sidigu vin, fiera virino! — Voland forshiris la pezan noktosurtuton de Margarita kaj denove shi retrovighis sidanta apud li sur la lito. — Do,
La koro de Margarita ekbatis, shi profunde ekspiris kaj komencis pripensi ion.
— Nu, ek, kuraghon! — instigis shin Voland, — veku vian fantazion, ghin spronu! Jam pro la nura cheesto dum la murdo de tiu perfekta kanajlo barono oni meritas rekompencon, precipe se oni estas virino. Do?