La reprezentantoj de la enketo kaj spertaj psikiatroj konstatis, ke la anoj de la krima bando, auh almenauh unu el ili (precipe suspektinda estis Kerubjev), havis eksterordinaran hipnotigan forton kaj kapablis vidigi sin ne tie, kie ili fakte estis, sed en pozicioj iluziaj, shovitaj. Krome, ili povis lauhvole sugestii al la renkontatoj, ke iuj objektoj auh homoj estas tie, kie ili fakte malestis, kaj inverse, forigi el onia vidkampo homojn auh objektojn, kiuj fakte tie cheestis.

Che la lumo de tiuj klarigoj absolute chio ighis facile komprenebla, ech la fenomeno, pleje ekscitinta la gecivitanojn: la shajne neklarigebla kugloimuno de la kato, evidentighinta dum la pafado en la apartamento n-ro 50, kiam oni provis aresti la fiulon.

Nature, nenia kato estis sur la lustro, neniu reciprokis el ia ajn brauhningo, oni pafis al vaka loko, dum Kerubjev, sugestiinte, ke la kato miskondutas sur la lustro, povis senghene resti malantauh la dorso de la pafantoj, grimacadi kaj ghui sian grandegan, tamen krime uzatan hipnotigan kapablon. Kaj certe estis li, kiu incendiis la apartamenton, disfluiginte la benzinon.

Evidente, Stechjo Latronov tute ne flugis al Jalto (tio superus la kapablojn de hipnotigisto, ech tia, kiel Kerubjev), kaj telegramojn de tie ne sendis. Timigite de la Kerubjeva artifiko pri kato pikprenanta fungon per forko, li svenis en la juvelistvidvina apartamento kaj restis tiel kushi ghis Kerubjev, por lin moki, surkapigis al li la kalpakon kaj sendis lin al la Moskva aerodromo, antauhe sugestiinte al la atendantaj kriminalistoj, ke Stechjon venigos avio alfluginta el Sebastopolo.

Verdire, la kriminala milicio de Jalto asertis, ke Stechjo ghin vizitis nudpieda kaj ke ghi sendis pri li telegramojn al Moskvo; tamen ech unu tia telegramo ne trovighis en la dosieroj, kio sekvigis malagrablan sed tute nerefuteblan konkludon, ke la hipnotiga bando kapablas hipnotigi tra grandaj distancoj, kaj ne nur unuopulojn, sed tutajn grupojn da personoj. En tiuj kondichoj la krimuloj povis frenezigi ech homojn, dotitajn je plej fortika psika konstitucio.

Oni ne bezonas paroli pri tiaj bagateloj, kiel la kartaro en la posho de partera spektanto, auh la malaperintaj inroboj, auh la miauhanta bereto, auh ceteraj similajhoj! Tiajn trukojn povas prezenti chiu mezkapabla profesia hipnotigisto sur ajna scenejo, egale kiel la banalan artifikon pri la forshirita kapo de la anoncisto. Ankauh la parolanta kato estas simila infanajho. Por prezenti al la homoj tian katon sufichas posedi la unuajn elementojn de la ventroparolado, kaj oni ja ne povas dubi, ke la arto de Kerubjev konsiderinde superis la elementan nivelon.

Jes, chiuj chi kartaroj kaj falsaj leteroj en la teko de Nikanoro Ivanich estis bagateloj, temas tute ne pri ili. Sed li, Kerubjev, pelis Berliozon al la certa morto sub la tramon. Li, Kerubjev, frenezigis la kompatindan poeton Ivano Senhejmulo, kiun li igis vizii en turmentaj halucinoj la antikvan Jershalaimon kaj la sunbruligitan aridan Kalvan Monton kun la tri ekzekutatoj pendantaj sur la fostoj. Li, Kerubjev, kune kun sia bando malaperigis Margaritan Nikolavnan kaj shian mastrumistinon Natasha. Parenteze: tiun aferon la enketistoj speciale atentis. Necesis determini, chu la virinoj estis forrabitaj de la murdista kaj incendiista bando, auh chu ili libervole forlasis la urbon kun la krima kompanio? Surbaze de la absurda kaj konfuza depozicio de Nikolao Ivanich kaj atentante la strangan kaj frenezan mesaghon, kiun Margarita Nikolavna lasis por sia edzo — la mesaghon, ke shi ighas sorchistino! — konsiderinte la cirkonstancon, ke Natasha malaperis lasinte en la domo chiujn siajn vestajhojn, — la enketistoj konkludis, ke ambauh estis hipnotigitaj, simile al multaj aliaj, kaj en tiu stato forrabitaj de la bando. Estighis konjekto — probable tute ghusta — ke la krimulojn allogis la belo de la du virinoj.

Tamen jen kio restis absolute malklara por la enketistoj: la motivo, kiu igis la bandon forrabi el psikiatria kliniko mensmalsanulon kiu mem nomis sin majstro. Tion determini oni ne sukcesis, egale kiel la nomon de la forrabita paciento. Tiel li por chiam perdighis sub la malviva alnomo: «Numero cent dek oka el la unua konstruajho».

Do, preskauh chio estis klarigita, kaj la enketo finighis, kiel ghenerale finighas chio en la mondo.

Pasis kelkaj jaroj, kaj palighis la rememoroj pri Voland, pri Kerubjev kaj pri la ceteraj. Okazis multaj shanghoj en la vivo de la civitanoj suferintaj de Voland kaj kompanio, kaj kiom ajn malgravaj kaj banalaj estas tiuj shanghoj, oni tamen notu ilin.

Перейти на страницу:

Похожие книги