Chu, simile, ne estis ankauh Alojzo Bakshishev? Ho, tamen! Tiu ne nur ekzistis, li plu estas, kaj ghuste en la funkcio, kiun rezignis Rimskij, tio estas, en la ofico de la financa direktoro de Varieteo.

Rekonsciighinte diurnon post sia vizito al Voland, en trajno, ie apud Vjatka, Alojzo konstatis, ke forlasante Moskvon en stato de menskonfuzo li forgesis surmeti pantalonon sed anstatauhe ial shtelis la absolute senbezonan domlibron de sia konstrurajtigito. Kontrauh kolosa monsumo Alojzo achetis de la konduktoro malnovan, grasmakulitan pantalonon, kaj de Vjatka veturis reen al Moskvo. Ho ve, li jam ne retrovis la dometon de la konstrurajtigito. La kadukajho estis tute forlekita de la fajro. Tamen Alojzo estis homo tre entreprenema, post du semajnoj li jam loghis en bonega chambro che Brjusovskij-strateto kaj post kelkaj monatoj jam sidis sur la segho de Rimskij. Kaj kiel antauhe Stechjo estis viva turmento por Rimskij, tiel nun Alojzo suferigas Punchon. Nun Ivano Saveljich havas nur unu revon, ke tiu Alojzo ien ajn malaperu el Varieteo, char, kiel Puncho fojfoje flustras en intima rondo, «merdon similan al tiu Alojzo» li neniam renkontis en sia vivo, kaj «en la mondo ne estas fiajho kiun oni ne atendu de tiu Alojzo».

Cetere, eblas ke la administristo ne estas tute senpartia. Nenia dubinda afero estas atribuebla al Alojzo, ech nenia ajn afero — evidente, se escepti la nomumon de nova bufedisto anstatauh Andreo Fokich Sokov; kiu Sokov mortis de hepatkancero en la universitata kliniko de la unua medicinfakultato nauh monatojn post la apero de Voland en Moskvo…

Jes, pasis kelkaj jaroj, stompighis la eventoj verfidele priskribitaj en tiu verko, kaj poste forvishighis el la memoro. Tamen ne el chies, tamen ne el chies.

Chiun jaron, kiam komencighas la festa printempa plenluno, antauhvespere aperas sub la tilioj che la Patriarhha lageto tridekkelkjara viro. Rufeta, verd’okula, modeste vestita viro. Li estas profesoro Ivano Nikolaich Ponirjov, membro de la Instituto pri Historio kaj Filozofio.

Veninte sub la tiliojn, li chiam sidighas sur unu saman benkon, la benkon sur kiu li sidis en la vespero, kiam la delonge kaj de chiuj forgesita Berlioz lastfoje en sia vivo vidis la lunon dispecighi.

Nun ghi, integra kaj ronda, blanka komence de la vespero, kaj poste ora, kun sia malhela dragon-chevaleto glitas super la ekspoeto kaj tamen senmove restas en sia loko en la alto.

Pri chio Ivano Nikolaich estas detale informita, li chion scias kaj komprenas. Li scias, ke en sia jun’agho li estis viktimo de krimaj hipnotigistoj, poste li estis kuracata kaj resanighis. Sed li scias ankauh tion, ke estas aferoj kiujn li ne povas superregi. Li ne povas superregi tiun printempan plenlunon. De kiam ghi komencas proksimighi, de kiam komencas kreski kaj plenighi je oro la astro, iam pendinta super la du kvinopaj lumiloj, de tiam Ivano Nikolaich ighas malkvieta, nervoza, perdas la apetiton kaj la dormon, li atendas ghis la luno maturighos. Kaj kiam venas la plenluno, nenio povas lin reteni hejme. Antauhvespere li forlasas la domon kaj iras al la Patriarhha lageto.

Sidante sur la benko Ivano Nikolaich jam malkashe parolas al si mem, fumas, per la mallarghigitaj okuloj rigardas jen la lunon, jen la memorvekan turnokrucon.

Tiel Ivano Nikolaich pasigas unu auh du horojn. Poste li levighas sur la piedojn, forlasas la lokon kaj iras, kun vakaj kaj senrigardaj okuloj, chiam unu saman itineron: tra Spiridonovka en la Arbatajn stratetojn.

Li pasas preter petrolbutiko, sin turnas che malnova oblikvighinta gaslanterno, kaj shteliras al krado, malantauh kiu li vidas densan kvankam ankorauh senfolian ghardenon, kaj en ghi gotikan palaceton, lunkoloran che tiu flanko, kie elstaras orielo kun triparta fenestro, kaj malhelan che la alia.

La profesoro ne scias, kio tiras lin al tiu krado, sed li scias, ke che la plenluno li ne kapablas sin venki. Krome li scias, ke en la ghardeno malantauh la krado li nepre vidos unu samon.

Li vidos sidi sur benko nejunan bone vestitan viron kun barbeto, nazumo kaj iomete porkida fizionomio. Ivano Nikolaich trovas tiun loghanton de la palaceto chiam en unu sama revema pozo, kun la rigardo direktita al la luno. La profesoro scias, ke ghuinte la lunon, la sidanto nepre turnos sian rigardon al la orielaj fenestroj kaj streche ghin fiksos sur ilin, kvazauh atendante, ke tuj ili malfermighos kaj sur la fenestrobreto aperos io eksterordinara.

Chion pluan Ivano Nikolaich scias parkere. Chi tiam endas pli zorge sin kashi malantauh la krado, char la sidanto tuj komencos maltrankvile turnadi la kapon, per vaganta rigardo chasi ion en la aero, nepre li ravite ridetados, subite eksvingos la manojn en dolcha sopiro, poste tute senghene kaj sufiche lauhte li murmurados:

— Venera! Venera!.. Kia stultulo mi estas!..

— Ho dioj, dioj, — tiam flustras Ivano Nikolaich sin kashante malantauh la krado kaj sen forturni la okulojn disde la mistera nekonato, — jen ankorauh unu viktimo de la luno… Jes, ankorauh unu viktimo, kiel mi mem.

Перейти на страницу:

Похожие книги