Ili kaptis la administriston je la shultroj, trenis lin el la ghardeno kaj ekrapidis kun li lau la strato Sadovaja. La fulmotondro furiozis je sia plena forto, la akvo mughis kaj frakasighis falante en la kloakajn aperturojn, chio bobelis, chie shvelis ondoj, de la tegmentoj la akvo supervershighis preter la defluiloj, el sub la pordegoj shprucis shaumaj torentoj. Chio viva forlavighis de Sadovaja, kaj neniu povis savi Varenuhan. Saltante en la malklaraj riveroj, prilumate de la fulmoj, la banditoj en unu sekundo trenis la duonvivan administriston ghis la domo 302-bis kaj enflugis kun li sub ghian arkon, kie rifughis du nudpiedaj virinoj, tenantaj en la manoj siajn shuojn kaj shtrumpojn. Poste la malbonfaruloj impetis en la sesan enirejon, kaj levinte la preskau frenezighintan administriston en la kvinan etaghon ili lin jhetis sur la plankon en la bone de li konata duonluma antauchambro de la loghejo de Stechjo Latronov.

Chi tiam ambau banditoj malaperis anstatauite de absolute nuda fraulino, rufa kaj kun fosforeske brilantaj okuloj.

Varenuhha komprenis, ke chi tio estas la plej terura en la tuta afero kaj ekgheminte li gluighis al la muro, La fraulino venis tute proksimen al la administristo kaj metis siajn manojn sur liajn shultrojn. La haroj starighis sur lia kapo, char ech tra la malvarma, je akvo sorbigita bluzo li sentis, ke tiuj du manoj estas ankorau pli malvarmaj, ke ili estas glacie malvarmaj.

— Lasu min doni al vi unu kison, — tenere diris la fraulino, kaj Varenuhha vidis shiajn lumantajn okulojn tuj antau la siaj. Tiam li svenis kaj la kison ne perceptis.

<p>CHAPITRO 11</p><p>LA DISDUIGHO DE IVANO</p>

La transrivera pin’arbaro, sur kiun antauh unu horo ankorauh lumis la maja suno, malklarighis, disfluis, kaj perdighis.

La densa akvovualo torentis malsupren. En la chielo fojon post fojo flamighis fajrofadenoj, la chielo krevadis, la chambron de la malsanulo inundadis timiga trembrila lumo.

Ivano mallauhte ploris sidante sur la lito kaj rigardante la malklaran riveron shauhme boli. Che chiu tondrobato li ghemetis kaj kashis la vizaghon en la manoj. Paperfolioj kovritaj per liaj skribajhoj dise kushis sur la planko; ilin forblovis de la tableto ventopusho penetrinta en la chambron jhus antauh la fulmotondro.

La provoj de la poeto verki deklaron pri la danghera konsilisto rezultigis nenion. Ricevinte de la dika vickuracistino, kies nomo estis Praskovja Fjodorovna, paperon kaj krajonstumpon, li, antauhghuante laboron, frotis siajn manojn kaj haste sin instalis che la tableto. La unuaj linioj prosperis al li sufiche facile:

«Al la milicio. De la membro de MASSOLIT I.N.Senhejmulo. Deklaro. Hierauh vespere mi kun la forpasinto M.A.Berlioz venis al la Patriarhha lageto…»

Kaj chi tie la poeto haltis, precipe embarasite de la vorto forpasinto. Jam la komenco prezentis absurdajhon: kiel do — «venis kun la forpasinto»? La forpasintoj ja ne promenas! Certe, tiel li riskas shajni frenezulo!

Tion pensinte Ivano shanghis la skribitan. Rezultis jeno:… kun M.A.Berlioz, poste forpasinta… Ankauh chi tio ne kontentigis la auhtoron. Li provis trian redakcion, kiu tamen rezultis ech pli malbona ol la du unuaj: Berlioz, surveturota de tramo… — tiom pli, ke en la aferon implikighis la de neniu konata samnoma komponisto, kaj li devis precizigi: «kaj ne la komponisto».

Tiuj du Berliozoj elcherpis lian paciencon, li chion forstrekis kaj decidis komenci rekte per io tre efekta, por tuj kapti la atenton de la leganto: li skribis, ke la kato provis envagonighi en la tramon, poste li revenis al la epizodo pri la fortranchita kapo. La kapo kaj la antauhdiro de la konsilisto pensigis lin pri Poncio Pilato, kaj por plia konvinkivo Ivano decidis prezenti la rakonton pri la prokuratoro ekde la momento, kiam tiu en blanka mantelo kun sangrugha subshtofo eliris en la portikon de la Heroda palaco.

Ivano fervore laboris, ion elstrekadis, superskribadis novajn vortojn kaj ech provis desegni Poncion Pilaton kaj la katon sur la malantauhaj piedoj. Tamen la desegnajhoj malmulte helpis, kaj ju pli li avancis, des pli konfuza kaj nekomprenebla ighis la deklaro de la poeto.

Proksimume en la tempo kiam, sternighinte el la malproksimo, la timiga nubego kun sia fumanta rando kovris la pin’arbaron kaj ekblovis la vento, Ivano konsciis, ke li senfortighis, ke la deklaron li ne sukcesos ordigi; sen zorgi pri la disflugintaj folioj li amare kaj mallauhte ekploris.

La bonkora vickuracistino Praskovja Fjodorovna vizitis la poeton dum la fulmotondro, maltrankvilighis vidante lin plori, kuntiris la kurtenojn por ke la fulmoj ne timigu la malsanulon, kolektis la foliojn de sur la planko kaj tenante ilin en la mano kuris por venigi la kuraciston.

Tiu venis, faris al Ivano injekton en la brakon kaj asertis al li, ke li ne plu ploros, ke chio chi pasos, chio shanghighos kaj chio forgesighos.

Перейти на страницу:

Похожие книги