La kuracisto diris veron. Baldauh la transrivera pin’arbaro reprenis sian antauhan aspekton. Chiu ghia pino klare desegnighis sub la chielo, lavita ghis la antauha pura lazuro; ankauh la rivero kvietighis. Tuj post la injekto la angoro de Ivano komencis estingighi, tiel ke nun la poeto trankvile kushis sur sia lito kaj rigardis la chiel’arkon etenditan sur la firmamento.

Tiel dauhris ghis la vespero, kaj li ech ne rimarkis la chielarkon disflui, nek la chielon ighi malgaja kaj pala, nek la pinarbaron nigrighi.

Trinkinte varmegan lakton, Ivano sin rekushigis kaj mem miris pri tio, kiel shanghighis liaj pensoj. Iel mildighis la rememoro pri la malbeninda demonkato, ne plu horora estis la fortranchita kapo, kaj forlasinte tiujn ideojn Ivano konstatis, ke finfine, en la kliniko estas tute nemalbone, ke Stravinskij estas klara kapo kaj famulo, ke havi kun li aferon estas tre agrabla. Krome, la vespera aero estas aroma kaj fresha post la fulmotondro.

La domo de malghojo estis endormighanta. En la kvietaj koridoroj estingighis la diafanaj blankaj ampoloj kaj anstatauh ili konforme al la regularo helighis malfortaj bluaj noktolampetoj, chiam pli malofte tra la pordo auhdighis delikata pashetado de la vickuracistinoj sur la gumaj matoj de la koridoro.

Nun Ivano kushis en dolcha langvoro, rigardis jen la lamposhirmilon, kiu de la plafono vershis mildigitan lumon, jen la lunon, levighantan de malantauh la nigra arbaro, kaj interparolis kun si mem.

— Kial do mi tiel ekscitighis pri tio, ke Berlioz trafis sub la tramon? — rezonis la poeto. — Finfine, lasu mi lin al lia sortacho! Ja nek per Eva nek per Adamo mi estas lia parenco. Se ekzameni la aferon tute objektive, endos agnoski, ke mi, fakte, nur tre suprajhe konis la forpasinton. Ja kion mi pri li sciis? Absolute nenion, krom ke li estis kalva kaj terure elokventa. Kaj plu, civitanoj, — dauhrigis Ivano iun alparolante, — ni esploru jenon: Kial do mi, bonvolu tion al mi malkonfuzi, ekfuriozis kontrauh tiu mistera konsilisto, profesoro kaj magiisto kun lia malplena kaj nigra okulo? Pro kio estis la tuta absurda postkuro, en kalsono kaj kun kandeleto en la mano, kion celis la hida pelmelo en la restoracio?

— Tamen, tamen! — subite per severa vocho objhetis de ie, chu de interne, chu de super la orelo, la antauha Ivano al la Ivano nova, — pri tio, ke la kapo de Berlioz ighos fortranchita ja li antauhsciis, chu? Kiel oni ne ekscitighu?

— Nu, kamaradoj, kiu tion kontrauhdiras! — respondis la nova Ivano al la arkaika, antauha Ivano. — Ke la afero estas suspektinda, tio klaras ech al infano. Li estas persono neordinara kaj centprocente mistera. Sed ghuste tio ja estas la plej interesa! Homo, kiu persone konis Poncion Pilaton, kion pli interesan oni povas deziri? Kaj anstatauh fari tiun stultan kverelachon che la Patriarhha, oni povis ja ghentile lin demandi, kio poste okazis pri Pilato kaj Ha-Nocri. Chu tio ne estus multe pli inteligenta?

«Male, mi okupighis pri iaj sensencajhoj! Vidu, kia grava evento: chefredaktoro de beletra revuo surveturita de tramo! Do kio, chu la revuo chesos aperadi? Finfine, la homo ja estas mortema, ech, kiel oni tre ghuste rimarkigis, subitmortema. Nu, estu paco al lia cindro! Estos alia chefrdaktoro, eble ech pli elokventa ol la jhusa.

Post nelonga duondormo la nova Ivano malicete demandis la antauhan Ivanon:

— Resume, kio mi estas lauh tiu afero?

— Kreteno! — klare respondis de ie baso, apartenanta al neniu el la du Ivanoj kaj ege simila al la baso de la konsilisto.

Ial neniom ofendite per la vorto kreteno, kaj ech agrable surprizite, Ivano ridetis kaj resinkis en la duondormon. Silentpashe estis venanta songho, jam ekaperis la elefantokrura palmo, kaj la kato preterpasis — neniel timiga, ech amuza; do, Ivano estis plene endormighonta, kiam subite la krado senbrue forglitis flanken kaj sur la balkono vidighis mistera silueto evitanta la lunlumon kaj minacanta Ivanon per la fingro.

Sen malpleja ektimo Ivano sin levetis sur la lito kaj vidis viron stari sur la balkono. Tiu viro metis la fingron sur siajn lipojn kaj flustris:

— Shsh!

<p>CHAPITRO 12</p><p>LA NIGRA MAGIO KAJ GHIA SENMASKIGO</p>

Malgranda vireto kun trua flava bulchapelo kaj piroforma frambokolora nazo, en kvadratita pantalono kaj lakledaj shuoj elvenis sur la scenejon de Varieteo rajdante ordinaran biciklon. Che la sonoj de fokstroto li faris rondon, poste eligis venkokrion, tiel ke la biciklo baumis. Plu rulighante sur la postrado, li ekstaris sur la manoj, iel sukcesis malfiksi la antauan radon, sendis ghin en la kulison kaj daurigis la veturadon pedalante per la manoj.

Surseligite sur metalan maston, che kies malsupra ekstremo estis muntita velocipeda rado, diketa blondulino en trikotajho kaj jupeto prisemita je arghentaj steloj elveturis sur la scenejon kaj ankaue faris rondojn. Renkontpasante preter shi la vireto eligadis salutkriojn kaj per la piedo levetis la bulchapelon de sur sia kapo.

Перейти на страницу:

Похожие книги