— Li diras unu saman aferon, — respondis la voĉo de Voland, — li diras, ke eĉ ĉe la luno li ne havas kvieton, ke li havas fian oficon. Tiel li diras ĉiam, kiam li ne dormas, kaj kiam li dormas, li sonĝas unu samon: lunan vojon, li volas iri sur ĝi kaj paroli kun la arestito Ha-Nocri, ĉar, lau lia aserto, li ion ne findiris tiam, antau longa tempo, je la dek kvara tago de la printempa monato
— Dek du mil lunoj pro unu iama luno, ĉu tio ne estas tro multe? — demandis Margarita.
— Ripetiĝas la historio pri Frida, ĉu? — diris Voland, — ĉi foje, Margarita, vi ne klopodu. Ĉio ĝustos, sur tio staras la mondo.
— Ellasu lin, — subite ekkriis Margarita stridvoĉe, tiel, kiel ŝi kriis antaue, kiam ŝi estis sorĉistino, kaj de tiu krio malkroĉiĝis ŝtonego en la montaro, kaj ekruliĝis sur la deklivoj en la abismon, kaj en la montoj tondre resonis la frakaso de tiu falo. Sed Margarita ne povus certe diri, ĉu tondris la falfrakaso au la Satana ridego. Ĉiel ajn, Voland ridis rigardante Margaritan kaj diris:
— Ne kriu en la montaro, tutegale li estas kutimiĝinta al la ŝtonfaloj kaj tio lin ne alarmos. Ne estas bezonate, ke vi propetu pri li, Margarita, ĉar pri li jam propetis tiu, kun kiu li tiom deziregas paroli. — Voland refoje sin turnis al la majstro kaj diris: — Do, nun vi povas fini vian romanon per unu frazo!
La majstro ŝajnis jam atendi tiun inviton dum li senmove staris rigardante la prokuratoron en lia brakseĝo. Li kunmetis la manojn voĉtube kaj kriis tiel, ke la elio hophopis sur la senhomaj kaj senarbaj montoj:
— Libera! Vi estas libera! Li vin atendas!
La montoj tondrigis la voĉon de la majstro, kaj ĝuste tiu tondro ilin detruis. La malbenitaj rokmuregoj falis. Restis nur la plataĵo kun la ŝtona seĝo. Super la nigra abismo, en kiun sinkis la muregoj, ekhelis senlima urbo, super la urbo reĝis altaj brilantaj idoloj, kaj sub ili dense verdis la dum multaj lunmiloj diskreskinta ĝardeno. Rekte al la ĝardeno etendiĝis la lunvojo, tiom longe atendita de la prokuratoro, kaj unua sur ĝin kuris la pint’orela hundo. La homo en la blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo sin levis de la seĝo kaj ion kriis per rauka, rompita voĉo. Estis nekomprenebla, ĉu li ploras au ridas, nek kion li krias. Nur tion oni povis vidi, ke post sia fidela gardanto ankau li impetis al la luna vojo.
— Ĉu mi sekvu lin, tien? — malkviete demandis la majstro, ektuŝinte la bridon.
— Ne, — respondis Voland, — kial postkuri tion, kio estas finita?
— Do, ĉu tien for? — demandis la majstro, sin turnis kaj montris malantauen, kie en la aero teksiĝis la ĵus forlasita urbo kun ĝiaj mielkukaj turoj monaĥinejaj, kun la suno disrompita en vitrajn pecojn.
— Nek tien for, — respondis Voland, lia voĉo densiĝis kaj ekflugis super la rokoj. — Romantika majstro! Tiu, kiun aspiras vidi la heroo de vi elpensita kaj ĵus liberigita, legis vian romanon. — Ĉi tiam Voland sin turnis al Margarita: — Margarita Nikolavna! Maleblas ekdubi, ke vi penis elpensi por la majstro la plej bonan futuron, sed kredu al mi, tio, kion mi al vi proponas kaj pri kio anstatau vi petis Jeŝua, estas ankorau pli bona. Lasu ilin duope, — diris Voland, de sia selo sin klininte al la selo de la majstro kaj almontrante post la f oririntan prokuratoron, — ni ne ĝenu ilin, eble ili interkonsentos pri io, — Voland mansvingis direkte al Jerŝalaim, kaj la urbo estingiĝis.
— Kaj ankau tie, — Voland montris malantauen, — kion vi faru en la kelo? — ĉi tiam estingiĝis la rompita vitra suno. — Por kiu celo? — daurigis Voland persvademe kaj milde. — Ho trioble romantika majstro, ĉu vi ne volus tage promeni kun via amikino sub la ekflorantaj ceriz’arboj, kaj vespere auskulti la muzikon de