— Do, vi volas telefoni… Nu, telefonu, — malgaje konsentis la malsanulo, kaj kun subita pasio li aldonis: — Tamen adiaŭante mi vin petegas, kredu almenaŭ je tio, ke la diablo ekzistas! Pri io plia mi eĉ ne parolas. Sciu, ke pri tio estas sepa pruvo, la plej certa! Kaj ĝi tuj iĝos al vi prezentita.
— Bone, bone, — diradis Berlioz per false dolĉeta voĉo. Li palpebrumis al la ĉagrenita poeto, kiun neniel ĝojigis la neceso gardi la frenezan germanon, kaj impetis al tiu elirejo de la ĝardeno, kiu estas ĉe la angulo de la Malgranda Bronnaja kaj Jermolajevskij-strateto.
Nu, la profesoro tuj resereniĝis kaj kvazaŭ resaniĝis.
— Miĥaelo Aleksandroviĉ! — li postkriis al Berlioz.
Tiu skuiĝetis kaj sin returnis, sed lin tuj trankviligis la penso ke ankaŭ lian nomon la profesoro povis trovi en gazetoj. La profesoro metis la manojn voĉtube antaŭ la buŝo kaj kriis:
— Ĉu mi tuj sendigu telegramon al via onklo en Kievon?
Berlioz denove miregis. Kial la frenezulo scias, ke li havas onklon en Kievo? Tutcerte, nenia gazeto raportis tion. Ah ha, ĉu Senhejmulo tamen estus prava? La dokumentoj ja povas esti falsaj… Aĥ, kia stranga ulo! Telefoni, telefoni, tuj telefoni! Oni rapide lin klarigos.
Sen atendi daŭrigon Berlioz kuris pluen.
Tuj ĉe la elirejo al la Malgranda Bronnaja renkonte al la redaktoro ekstaris ĝuste tiu civitano kiu antaŭe, en la suna lumo, modliĝis el la grasa varmego. Tamen nun li estis ne aera sed ordinara, karna, kaj en la komenciĝanta krepusko Berlioz klare vidis, ke liaj lipharoj tre similas kokinajn plumojn, ke liaj malgrandaj okuloj estas ironiaj kaj ebrietaj, ke lia kvadratita pantalono estas tirita tiom alte ke videblas la malpuraj blankaj ŝtrumpetoj.
Berlioz eĉ paŝetis malantaŭen, sed li tuj sin trankviligis per la penso, ke tio estas banala koincido kaj ke nun mankas tempo por okupi sin pri tio.
— Ĉu turnokrucon vi serĉas, civitano? — per fendita tenoro demandis la individuo, — ĉi tien bonvolu! Iru rekte kaj vi venos ĝuste kien vi volas. Verdire, la indiko plene valoras kvaronlitron… resobrigan drinkon por eksa kapelestro! — la kvadratita larĝasvinge demetis sian ĵokean kaskedon.
Sen atenti la almozpetan histrionadon de la kapelestro, Berlioz kuris al la turnokruco kaj metis sur ĝin la manon. Ĝin turninte li estis paŝonta sur la relvojon, kiam en lian vizaĝon ŝprucis ruĝa kaj blanka lumo: sur la vitra kesto ekhelis la skribaĵo «Atentu tramon!»
Senprokraste aperis la tramo mem, sin turnante de Jermolajevskij al la Malgranda Bronnaja laŭ la nova linio. Pasinte la turnon kaj havante antaŭ si rektan vojon, la tramo subite eklumis de interne kaj plirapidiĝis.
La singardema redaktoro, kvankam li staris sekure, tamen volis reiri malantaŭ la baron, remetis la manon sur la turnilo kaj faris paŝon reen. Sed lia mano glitis for, lia piedo nehaltigeble, kvazaŭ sur glacio, ŝoviĝis sur la pavimŝtonoj deklivantaj malsupren al la reloj, la alia gambo saltis en la aeron kaj Berlioz trafis sur la trakon.
Penante kapti apogon li falis dorsen, lia nuko neforte puŝiĝis kontraŭ la pavimo. Li ankoraŭ havis la tempon vidi en la alto — sed ĉu dekstre aŭ maldekstre, tion li jam ne komprenis — la orizitan lunon. Li ankoraŭ sukcesis sin turni sur la flankon, per despera movo tirante la gambojn al la ventro; sin turninte li ekvidis nehaltigeble impeti sur lin la absolute blankan pro teruro vizaĝon de la tramkondukistino kaj ŝian skarlatan kaptuketon. Berlioz ne kriis, sed ĉirkaŭ li la tuta strato ŝrikis per histeriaj inaj voĉoj. La kondukistino tiregis la elektran bremson, la vagono kliniĝis antaŭen, poste saltetis, krakante kaj tintante la vitroj ŝutiĝis el ĝiaj fenestroj. Ĉi tiam en la cerbo de Berlioz iu freneze ekkriis: «Ĉu..?» Ankoraŭ unu fojon, la lastan fojon ekbrilis la luno, ĝi jam estis dispeciĝanta, poste iĝis mallume.
La tramo kovris Berliozon kaj sub la kradon de la Patriarĥa aleo, sur la pavumitan deklivon falis malhela ronda objekto. De la deklivo ĝi saltetante ruliĝis sur la pavimŝtonojn de la Malgranda Bronnaja strato.
Ĝi estis la fortranĉita kapo de Berlioz.
Ĉapitro 4
La postkuro
Finfine ĉesis la inŝrikoj, estingiĝis la orelbora fajfado de la milicianoj, du ambulancoj estis forportintaj: la unu — la senkapan korpon kaj la detranĉitan kapon al la kadavrejo, la alia — la belan kondukistinon vunditan per vitrorompaĵoj, la balaistoj kun siaj blankaj antaŭtukoj jam forigis la vitropecojn kaj ŝutis sablon sur la sangoflakojn; nur Ivano Nikolaiĉ plu sidis sur benko, tie kien li sinkis ne atinginte la turnokrucon.
Plurfoje li provis ekstari, sed la gamboj lin ne obeis; io simila al paralizo trafis Senhejmulon.
Impetinte ĉe la unua kriego al la turnokruco, la poeto vidis la kapon saltetadi sur la pavimo. La vidaĵo lin tiom konsternis, ke li falis sur la apudan benkon kaj ĝissange mordis sian manon. Nature, li tute forgesis pri la freneza germano kaj penis kompreni nur unu aferon: kiel tio eblas, ke li ĵus interparolis kun Berlioz, kaj unu minuton poste — la kapo…