La miso estis evidenta, kaj certe, la kulpa estis Ivano Nikolaiĉ. Sed li malvolis agnoski tion, riproĉe ekkriis: «Ah, friponino!..» kaj ial pasis al la kuirejo. Neniu estis en tiu preskaŭ malluma ĉambro. Kelkaj dek estingitaj primusoj silente staris sur la fornoplato. Unu sola luna radieto penetris tra la polva, tutajn jarojn ne purigata fenestro, kaj magre prilumis la angulon kie en polvo kaj araneaĵo pendis forgesita ikono. De malantaŭ la ikonujo elstaris la pintoj de du geedziĝritaj kandeloj, sub ĝi estis kroĉita malgranda papera ikoneto.
Neniu scias, kiun penson ekhavis tiam Ivano, ni diru nur, ke antaŭ ol elkuri al la malantaŭa ŝtuparo li proprigis al si unu el la kandeloj kaj la paperan ikoneton. Kun tiuj objektoj li forlasis la nekonatan loĝejon, murmurante ion, embarasite de la rememoro pri la ĵusa incidento en la banĉambro, nevole penante diveni, kio estas tiu impertinenta Kiĉjo kaj ĉu lia estas la abomena orelklapa ĉapo.
En la senhoma, enua strateto Ivano rigardis ĉirkaŭen sed la profesoron li tie ne trovis. Tiam la poeto senhezite diris al si mem:
— Tutcerte li estas ĉe Moskvo-rivero! Antaŭen!
Ĉi tiam endus demandi Ivanon, kial li opinias, ke la fuĝinto nepre estas ĉe Moskvo-rivero kaj nenie aliloke. Ho ve, neniu ĝin faris, la abomena strateto ja estis absolute senhoma.
Post plej mallonga tempo oni povis vidi la poeton sur la granitaj ŝtupoj de la amfiteatra riverbordo.
Demetinte siajn vestaĵojn li konfidis ilin al agrabla barbulo, kiu fumis memfaritan cigaredon apud paro de eluzitaj botetoj kaj blanka ĉifoniĝinta zonbluzo; poste Ivano iom svingis la brakojn por sin malvarmigi kaj hirundsalte sin ĵetis en la akvon. La elspiro haltis en lia brusto, tiom malvarmega estis la akvo, kaj dum unu momento Ivano eĉ dubis, ĉu li sukcesos elakviĝi. Tamen li reatingis la supraĵon kaj, kaĉalote snufante, kraĉospiregante, kun larĝe malfermitaj okuloj, li iom naĝis en la nigra akvo, odoranta je mazuto, inter la rompitaj rebriloj de la bordaj lanternoj.
Saltetante sur la granitaj ŝtupoj por iomete sin sekigi, li revenis al la loko kie antaŭ kelkaj minutoj li lasis sian vestaron al la prizorgo de la barbulo, kaj tie evidentiĝis, ke malaperis ne nur la gardataĵo sed ankaŭ la gardanto. Sur la loko, kien la poeto metis siajn vestojn, restis nur longa striita kalsono, la ĉifoniĝinta zonbluzo, la kandelo, la ikoneto kaj alumetujo. En senpova furiozo Ivano minacis per la pugno iun en la malproksimo kaj surmetis la lasitan.
Du aferoj maltrankviligis la poeton: unue, estis perdita lia
Li forŝiris la butonojn ĉe la maleoloj, esperante per tio akceptigi la kalsonon kiel someran pantalonon, prenis la ikoneton, la kandelon kaj la alumetojn, kaj ekiris dirinte al si mem:
— Al Gribojedovo! Sendube, li estas tie.
La urbo jam estis vivanta sian vesperan vivon. Tintante per la ĉenoj, kamionoj rapidis tra la polvo, sur ilia ŝarĝplato, sur sakoj, ripoze kuŝis viroj. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj kaj trans ĉiu lumis lampo kun oranĝkolora ŝirmilo. El la fenestroj, el la pordoj kaj el la pordegoj, el la mansardoj, el la keloj kaj el la kortoj venis raŭka muĝo de la polonezo el la opero «Eŭgeno Onegin».
Tio, kion antaŭtimis Ivano, realiĝis: lia aspekto ekscitis skandalan interesiĝon, la pasantoj sin returnadis por lin rigardi. Tial li decidis forlasi la grandajn stratojn kaj avanci tra la flankaj stratetoj, kie la homoj estas malpli molestemaj, kie malpli probablas, ke oni ĝenados nudpiedan viron per demandoj pri lia kalsono, eĉ se ĝi obstine malsimilas someran pantalonon.
Ivano eniris la misteran stratetaron de Arbat’. Li sin ŝovis laŭ la muroj, ŝteliste rigardante ĉirkaŭen, fojfoje sin kaŝante en domoj malantaŭ ŝtupareja pordo, evitante semaforajn stratkruciĝojn kaj la elegantajn ambasadorejajn pordegojn.
Kaj en lia tuta malfacila vojo neesprimeble lin ial turmentis la ĉiea orkestro, de kiu akompanate, peza baso kantis pri sia amo al Tatiana.
Ĉapitro 5
La incidento en Gribojedovo
La malnova, duetaĝa, kremkolora palaceto situis ĉe la Bulvardoringo, meze de magra ĝardeno apartigita disde la trotuaro per punte gisita, fera krado. Negranda placo antaŭ la domo estis asfaltizita; vintre tie altis neĝoamaso kun ŝpato, sed ĉiun someron, ŝirmite per tola markezo, la loko iĝis bonega ĝardenrestoracio.