En la aleo ekscititaj homoj rapidis preter la poeto, sonis emociaj voĉoj, sed la vortojn Ivano Nikolaiĉ ne perceptis.

Subite antaŭ li interpuŝiĝis du virinoj, kaj unu el ili, pintnaza kaj nudkapa, kriaĉis al la alia, preskaŭ en la orelon de la poeto:

— Tamen Anjo, nia Anjo! De Sadovaja! Tio ja estas ŝia faraĵo! En la butiko ŝi aĉetis sunfloran oleon, kaj jen, kontraŭ la turnokruco la litrujo rompiĝis. La tuta jupo makuliĝis, ŝi sakris-sakradis! Kaj li, la kompatinda, glitstumblis kaj sur la relojn…

El ĉio kriita de la virino la konfuzita menso de la poeto kaptis unu vorton: Anjo.

— Anjo… Anjo?! — li ekmurmuris kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen, — atendu do, atendu…

Al la vorto Anjo kroĉiĝis oleo, poste ial — Poncio Pilato. Pliaton li tuj forĵetis kaj rekomencis ligi la ĉenon ekde la vorto Anjo. La ĉeneroj rapide kuniĝis kaj kondukis al la freneza profesoro.

Nu jes! Tiu ja diris, ke la kunsido ne okazos, ĉar Anjo lasis la oleon disflui. Kaj jen, bonvolu vidi, ĝi ne okazos! Eĉ pli ol tio: li malimplice diris, ke la kapon fortranĉos virino, ĉu? Jes, ĝuste tiel! Nu, la tramon ja kondukis virino!! Kiel oni komprenu tion? Nu kiel?

Ne restis eĉ ombro de dubo, ke la mistera konsilisto jam antaŭe precize sciis la tutan cirkonstancaron de la terura morto de Berlioz. Du pensoj tuj ekfulmis en la cerbo de la poeto. La unua: «Neniel li estas freneza, ĝi estas stultaĵo!»; kaj la dua: «Ĉu li mem ĉion ĉi aranĝis?»

Pardonon, sed kiel li povus fari tion?

— Nu, spit! Tion ni ekscios!

Streĉeginte sian volon, Senhejmulo sin igis leviĝi de la benko kaj impetis reen, tien kie okazis la interparolo kun la profesoro. Kaj evidentiĝis, ke feliĉe, tiu ankoraŭ ne foriris.

En la Malgranda Bronnaja jam lumis la stratlampoj, super la Patriarĥa lageto brilis la ora luno, kaj sub la ĉiam trompaj lunradioj ŝajnis al Ivano, ke tiu staras tenante sub la brako ne bastoneton sed spadon.

La almiksiĝema ekskapelestro okupis ĝuste la lokon kie antaŭ nelonge sidis la poeto. Nun li fiksis sur la nazon evidente senutilan nazumon, en kiu unu okulvitro tute mankis, kaj la alia estis fendita. Pro tio la kvadratita civitano iĝis eĉ pli abomena ol antaŭe, kiam li montris al Berlioz la vojon sur la relojn.

Sentante froston en la koro, Ivano proksimiĝis al la profesoro, rigardis lin en la vizaĝon kaj konvinkiĝis, ke ĝi ne havas, nek havis, ian ajn simptomon de frenezo.

— Nun vi konfesu, kio vi estas? — obtuze demandis Ivano.

— Ne kompreni… rusa paroli…

— Oni ne komprenas! — de la benko donis sian nepetitan klarigon la kapelestro.

— Ĉesu simuladi! — minace diris la poeto kaj sentis malvarmon sub la sternumo, — ĵus vi bonege parolis la rusan. Vi estas nek germano nek profesoro! Vi estas murdisto kaj spiono! Vian legitimilon! — li kriis furioze.

La mistera profesoro malŝate tordis sian, eĉ sen tio tordan, buŝon, kaj levetis la ŝultrojn.

— Civitano! — denove sin enmiksis la fia kapelestro, — kial vi ekscitas la alilandan turiston? Pro tio vi suferos severan punon! — Dume la suspektinda profesoro orgojle mienis, sin turnis kaj iris for.

Ivano sentis, ke li perdas la piedtenon. Sufokiĝante li diris al la kapelestro:

— Hej, civitano, helpu aresti la krimulon! Vi devas fari tion.

La kapelestro eksterordinare vigliĝis, salte sin levis de la benko kaj blekegis:

— Krimulo? Kiu? Kie? Ĉu alilanda krimulo? — liaj okuloj ĝoje ekbrilis, — ĉu ĉi tiu? Se li estas krimulo, endas tuj krii «Help!», alie li eskapos. Ek, ni ambaŭ! Kune! — kaj la kapelestro malfermis sian faŭkon.

La perpleksa poeto obeis la fi-ŝerculon kaj kriis «Help!»; sed la kapelestro lin trompis kaj nenion kriis.

La izola, raŭka krio de Ivano rezultigis nenion bonan. Du fraŭlinoj timigite paŝis flanken, for de li, kaj li aŭdis la vorton ebria.

— Ha, vi do estas lia kunulo, — kolere kriis Ivano, — ĉu vi volas min moki? For!

Ivano saltis dekstren, kaj ankaŭ la kapelestro dekstren! Ivano saltis maldekstren, la fripono same.

— Ĉu intence vi baras al mi la vojon? — ekfuriozis Ivano, — do vin mem mi transdonu al la milicio!

Ivano provis kapti la kanajlon je la maniko sed maltrafis: la kapelestro subite malaperis, kvazaŭ englutite de la tero.

La poeto mirkriis, rigardis ĉirkaŭen kaj vidis la malbenindan nekonaton. Tiu jam estis ĉe la elirejo al la Patriarĥa strateto kaj ne plu sola. La plej suspektinda kapelestro iel sukcesis lin atingi. Eĉ pli ol tio: tria en la bando, tie estis virkato, grandega kiel porko, fulge, korve nigra, kun aŭdacegaj kavalerianaj lipharoj. La triopo sin direktis al la Patriarĥa strateto, la kato iris sur la malantaŭaj piedoj.

Ivano impetis post la malbonulojn, kaj tuj komprenis, ke atingi ilin estos tre malfacile.

Перейти на страницу:

Похожие книги