En unu momento la triopo trapasis la strateton kaj estis jam en Spiridonovka. Malgraŭ ĉiuj penoj de Ivano la distanco inter li kaj la persekutatoj neniom malpliiĝis. Fulmrapide traiginte la kvietan straton Spiridonovka, Ivano abrupte trafis la tre viglan placon Nikitskie-Vorota, kie la postkuro iĝis pli malfacila. Krome, la tri kanajloj aplikis la artifikon ŝatatan de la krimaj bandoj: sin disigi.

La kapelestro tre lerte saltis en preterpasantan aŭtobuson, kiu veturis al la placo Arbat’, kaj tiel eskapis. Perdinte unu persekutaton, Ivano turnis sian atenton al la stranga kato. Tiu aliris motorvagonon de la linio A, starantan ĉe la haltejo, senceremonie deŝovis de ties ŝtupeto virinon malgraŭ ŝia protesta ŝriko, sin kroĉis je la tenilo kaj, tra la fenestro malfermita pro la varmego, provis enmanigi al la konduktorino dekkopekan moneron.

La konduto de la kato tiom mirigis Ivanon, ke li gape haltis ĉe la strat’angula nutrovendejo, kaj tiam denove, sed eĉ pli forte, lin frapis la reago de la konduktorino. Apenaŭ ŝi ekvidis la katon sin trapuŝi en la vagonon, ŝi kriis bolante pro furiozo:

— La katoj ne rajtas! Sen katoj! Malpermesite! Huŝ! Malsupren, aŭ mi vokos la milicion!

Nek la konduktorinon nek la pasaĝerojn surprizis la ĉefaĵo: ke kato provas envagoniĝi estas stranga, sed multe pli mirinda estas, ke ĝi volas pagi!

La kato montris sin besto ne nur pagipova sed ankaŭ disciplinema. Jam post la unua krio de la konduktorino ĝi tuj ĉesigis sian avancadon, forlasis la vagonŝtupeton kaj kaŭris sur la haltejo frotante la lipharojn per la monero. Sed kiam la konduktorino tiris la signalŝnuron kaj la tramo ekmoviĝis, la kato kondutis kiel ĉiu elvagonigito kiu nepre devas veturi. Preterlasinte ĉiujn tri vagonojn, la kato saltis sur la malantaŭan bufron de la lasta, kaptis per la krifoj kaŭĉukan tubon fiksitan ĉe la malantaŭa vando kaj forveturis, tiel ŝparante dek kopekojn.

Okupite pri la sentaŭga kato, Ivano preskaŭ perdis la ĉefan el la tri, la profesoron. Feliĉe, tiu ankoraŭ ne sukcesis eskapi. Lian grizan bereton Ivano rimarkis ĉe la homplena pasejo trans la straton Granda Nikitskaja (t.e. la strato Herzen). Post unu momento Ivano estis tie. Sed la celon li ne atingis. La poeto provis iri pli rapide, kelkfoje li kuretis puŝiĝante kontraŭ la homoj — kaj tamen li eĉ je unu centimetro ne proksimiĝis al la profesoro.

Malgraŭ sia konsterniĝo Ivano miris pri la supernatura rapido de la postkuro. Apenaŭ pasis dudek sekundoj — kaj anstataŭ la placon Nikitskie-Vorota li vidis la blindigajn lumojn de la placo Arbat’. Ankoraŭ kelkaj sekundoj — kaj jen malluma strateto kun kaduka trotuaro, kie la poeto falis kaj kontuzis la genuon. La lumplena avenuo «Kropotkin», denove strateto, poste Ostoĵenka kaj ankoraŭ stratetaĉo, abomena kaj avare prilumata. Ĝuste tie Ivano Nikolaiĉ definitive perdis tiun, kiun li nepre volis atingi. La profesoro malaperis.

Post nelonga hezito la poeto decidis, ke la profesoro sendube estas en la domo n-ro 13 kaj certe en la apartamento 47.

Ivano impetis al la enirejo, surkuris la duan etaĝon, tuj trovis la serĉatan pordon kaj malpacience sonorigis. Li atendis ne longe: knabino, verŝajne kvin jarojn aĝa, malfermis la pordon kaj sen demandi lin pri io ajn tuj foriris reen.

De sub la alta, nigre malpura plafono, eta karbonfadena lampo mizere prilumis la vastan, terure malzorgitan antaŭĉambron. Biciklo sen pneŭmatikoj estis kroĉita al la muro, apude staris grandega ferizita ŝrankokesto, kaj sur la breto sub la vesthokaro kuŝis vintra ĉapo kies longaj orelklapoj pendis malsupren. De malantaŭ pordo radioaparato incitite kaj verse kriadis ion per resonanta vira voĉo.

Neniom embarasite en la nekonata ĉirkaŭaĵo la poeto rapidis en la koridoron. Ivano rezonis jene: «Kompreneble, li sin kaŝas en la banĉambro». En la koridoro estis mallume. Kelkfoje puŝiĝinte kontraŭ la muroj, la poeto finfine rimarkis palan lumstrieton sub pordo, palpe trovis la anson kaj ne tre forte ĝin ektiris. La ŝloŝoketo elingiĝis, li trafis ĝuste la banĉambron kaj pensis, ke tio estas bona ŝanco.

Ho ve, la ŝanco estis malpli bona ol estus dezirinde! Humida varmo lin renkontis, kaj streĉinte la okulojn li vidis, ĉe la lumo de karbo ardanta en la akvovarmigilo, grandajn lesivpelvojn kroĉitajn al la muro kaj la banujon kun monstraj nigraj makuloj de forkrevinta emajlo. Nu, en la banujo staris nuda civitanino, tuta en sapŝaŭmo kaj kun banstupo en la mano. Ŝi miope rigardis la enrompiĝintan poeton kaj, verŝajne erarigite de la infera lumo, diris nelaŭte kaj gaje:

— Kiĉjo, ĉesu petoli! Ĉu vi freneziĝis? Teodoro Ivaniĉ tuj revenos. Tuj iru for! — kaj ŝi svingis la banstupon kontraŭ Ivano.

Перейти на страницу:

Похожие книги