«Pro la diablo, kion li volas?» pensis Senhejmulo kaj kuntiris la brovojn.
— Kaj vi, ĉu vi konsentis kun via interparolanto? — la nekonato sin turnis dekstren al Senhejmulo.
— Centprocente, — jesis tiu, ŝatante esprimojn fantaziajn kaj metaforajn.
— Mirinde! — ekkriis la neinvitita interparolanto. Li ial ŝteliste ĉirkaŭrigardis, kaj mallaŭtiginte sian basan voĉon, diris: — Indulgu mian trudemon, sed mi komprenis tiel, ke vi, krom ĉio cetera, ankaŭ ne kredas je Dio. — Li faris timigitan mienon kaj aldonis: — Mi ĵuras, tion mi al neniu diros.
— Jes, vi pravas, ni ne kredas je Dio, — delikate ridetis Berlioz pri la timo de la eksterlanda turisto. — Sed pri tio oni rajtas paroli tute libere.
La alilandano sin retroĵetis al la benk’apogilo kaj eĉ ekpepis pro scivolo, demandante:
— Do, vi estas ateistoj, ĉu?
— Jes, ni estas ateistoj, — respondis Berlioz kun la sama rideto, dum la poeto kolere pensis: «Jen tedulo eksterlanda!»
— Aĥ, kia ĉarmaĵo! — ekkriis la stranga alilandano, turnante la kapon jen al unu, jen al la alia literaturisto.
— En nia lando oni ne miras pri ateismo, — diris Berlioz kun diplomata ĝentileco. — La pliparto de nia loĝantaro konscie kaj jam delonge ĉesis kredi la fabelojn pri Dio.
Tiam la alilandano faris jenan strangaĵon: li ekstaris kaj premis la manon de la surprizita redaktoro, elparolante la sekvajn vortojn:
— Permesu al mi kore vin danki.
— Pro kio do vi lin dankas? — mire palpebrumis Senhejmulo.
— Pro tre grava informo kiu min kiel vojaĝanton ege interesas, — klarigis la eksterlanda strangulo, signifoplene levinte la montrofingron.
Evidente, la grava informo vere impresis la nekonaton, ĉar li hezite rigardis al la ĉirkaŭaj domoj, kvazaŭ timante vidi po unu ateiston en ĉiu fenestro.
«Ne, li ne estas anglo», decidis Berlioz, kaj Senhejmulo pensis: «Kie li tiel lertiĝis paroli ruse, jen interesaĵo!», kaj li denove malsereniĝis.
— Tamen permesu al mi vin demandi, — post angora medito ekparolis la eksterlanda gasto, — kion oni faru pri la pruvoj pri la ekzisto de Dio, da kiuj, kiel konate, estas precize kvin?
— Ho ve, — kompate respondis Berlioz, — ĉiuj ĉi pruvoj valoras neniom, kaj la homaro jam delonge formetis ilin al la arkivo. Konsentu ja, ke en la sfero de la pura racio la ekzisto de Dio estas nepruvebla.
— Brave! — ekkriis la nekonato, — Brave! Vi ĝuste ripetis la ĉi-rilatan penson de la senlaca maljunulo
— La pruvo de Kantio, — kun subtila rideto kontraŭdiris la klera redaktoro, — estas same nekonvinka. Nemalprave Ŝilero diris, ke tiaj rezonoj povas kontentigi nur sklavojn, kaj
Parolante, Berlioz pensis: «Tamen kiu li estas? Kaj kial li tiel bone scipovas la rusan?»
— Pro tiaj ĉi pruvoj endus vian Kantion sendi al
— Ivano! — konfuziĝis Berlioz.
Tamen la ideo malliberigi Kantion en
— Nu ĝuste, ĝuste! — li ekkriis, kaj lia maldekstra, verda okulo, turnita al Berlioz, ekbrilis. — Tie por li estas la ĝusta loko! Ja mi diris al li tiam, dum la matenmanĝo: «Vi, profesoro, min pardonu, sed vi ion implikan elpensis. Ĝi eble estas sprita, sed tro malkomprenebla. Oni vin mokos».
Berlioz elorbitigis la okulojn. «Dum matenmanĝo? al Kantio? Kion signifas tiu deliraĵo?»
— Tamen, — daŭrigis la alilandano sen atenti la miron de Berlioz kaj respondante al la poeto, — sendi lin al
— Domaĝe! — replikis la batalema poeto.
— Ankaŭ mi bedaŭras tion, — kunsentis la nekonato, kaj denove fulmis lia okulo. Li daŭrigis: — Tamen jen kiu demando min maltrankviligas. Se Dio ne ekzistas, kiu direktas la homan vivon kaj ĝenerale la tutan ordon sur la tero?
— La homo mem ja direktas, — Senhejmulo rapidis malafable respondi tiun, verdire ne tre klaran, demandon.
— Pardonon, — milde diris la nekonato, — por direkti oni ja bezonas planon por ia, pli-malpli deca, tempodaŭro. Do permesu al mi vin demandi, kiel homo povas direkti, se li ne nur ne kapablas fari planon eĉ por ridinde mallonga daŭro, ekzemple je mil jaroj, sed ne povas certi eĉ pri sia propra morgaŭo. Nu fakte, — la nekonato sin turnis al Berlioz, — imagu, ke ekzemple vi komencas direkti kaj ordoni, aliajn kaj vin mem, kaj ĝenerale ĝui la aferon, kiam subite vi ekhavas — khe, khe! — pulmosarkomon. — La alilandano plezure ridetis, kvazaŭ la penso pri la sarkomo estus por li agrabla. — Jes, sarkomon, — li ripetis la sonoran vorton, kate duonfermante la okulojn. — Kaj jen finita via direktado!