«Nenies sorto, krom la via, plu vin interesas. La parencoj komencas al vi mensogi. Sentante misaĵon, vi ĵetas vin al spertaj kuracistoj, poste al ĉarlatanoj, eble al aŭguristinoj. Kompreneble, la unua kaj la dua, same kiel la tria, estas tute sensencaj. Kaj ĉio finiĝas tragike. La homo, kiu ĵus opiniis, ke li ion direktas, nun senmove kuŝas en ligna kesto, kaj liaj proksimuloj, komprenante, ke li ne plu taŭgas por io ajn, lin bruligas en forno.

«Cetere, okazas aferoj eĉ pli malbonaj. Ekzemple, iu ĵus decidis veturi al Kislovock’, — la alilandano sagace rigardis la redaktoron, — ŝajne, bagatelaĵo. Sed eĉ tion li ne sukcesos realigi, ĉar ial li glitstumblos, kaj lin surveturos tramo. Ja vi ne diros, ke li mem tiel sin direktis, ĉu? Ĉu ne pli ĝuste estus diri, ke direktis lin iu alia? — Kaj la nekonato strange ekridis.

Berlioz tre atente aŭskultis la malagrablan rakonton pri la sarkomo kaj la tramo, kaj maltrankviligaj pensoj komencis lin sieĝi. «Li ne estas alilandano… Li ne estas alilandano», pensis Berlioz. «Li estas strangega ulo. Tamen, mi petas, kio do li estu?»

— Mi vidas, ke vi deziras fumi, — subite la nekonato sin turnis al Senhejmulo. — Kiajn cigaredojn vi preferas?

— Ĉu vi havus diversajn? — malmilde demandis la poeto, kiu finfumis la siajn.

— Kiajn cigaredojn vi preferas? — ripetis la nekonato.

— Nu, La Sovetian Markon, — krude respondis Senhejmulo.

La nekonato tuj elpoŝigis cigaredujon kaj proponis ĝin al Senhejmulo:

— Jen, «La Sovetia Marko».

La poeton kaj la redaktoron precipe impresis ne tio, ke en la cigaredujo troviĝis ĝuste La Sovetia Marko, sed la cigaredujo mem. Ĝi estis grandega, el fajna oro, kaj dum la malfermo sur ĝia kovrilo blue kaj blanke fulmis brilianta triangulo.

Ĉi tiam la literaturistoj ekpensis malsame. Berlioz: «Tamen, alilandano!». Senhejmulo: «Ho, la diablo lin prenu!»

La poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la nefumulo Berlioz malakceptis. «Mi respondu al li tiel», decidis Berlioz. «Jes, la homo estas mortema, tion neniu kontestas, tamen oni atentu, ke…» Sed antaŭ ol li povus eldiri tion, ekparolis la alilandano:

— Jes, la homo estas mortema, tamen ne tio estas la plej malbona. La malfeliĉo konsistas en tio, ke li estas subitmortema, jen kia truko. Kaj ĝenerale li ne povas diri, kion li faros hodiaŭ vespere.

«Jen absurda maniero prezenti aferon», pensis Berlioz kaj oponis:

— Nu, en tio estas troigo. La hodiaŭan vesperon mi scias pli-malpli precize. Kompreneble, se en Bronnaja sur mian kapon falos briko…

— Nenial, — impone interrompis la nekonato, — neniu briko iam falas sur ies kapon. Kaj kredu al mi, en via kazo tiu danĝero tute ne ekzistas. Vi mortos alimaniere.

— Vi eble scias, kiel nome, — kun tre komprenebla ironio diris Berlioz, implikante sin en absolute absurdan interparolon, — kaj informos min pri tio?

— Tre volonte, — respondis la nekonato. Per rigardo li mezuris la redaktoron, kvazaŭ intencante kudri vestokompleton por tiu, murmuris tra la kunpremitaj dentoj: «Unu, du… Merkuro en la dua domo, la luno foras, ses — malfeliĉo, vespero — sep…», kaj anoncis laŭte kaj ĝoje: — Oni fortranĉos vian kapon!

Senhejmulo sovaĝe kaj kolere elorbitigis la okulojn rigardante la impertinentan nekonaton, Berlioz demandis kun torda rideto:

— Kiu do? Ĉu malamikoj? Invadontoj?

— Ne, — respondis la interparolanto, — rusa virino, komsomolano.

— Hm, — grumblis Berlioz incitite pro la fi-ŝerco de la nekonato, — tio, pardonu, estas neprobabla.

— Ankaŭ mi petas pardonon, — respondis la alilandano, — sed tio estas vera. Interalie, mi volus vin demandi, se tio ne estas sekreto, kion vi faros hodiaŭ vespere?

— Tio ne estas sekreto. Tuj mi iros hejmen al Sadovaja, kaj poste, je la deka, en Massolit okazos kunsido, kiun mi prezidos.

— Nu, tio estas tute malebla, — firme kontraŭdiris la nekonato.

— Kial do?

— Tial, — respondis la alilandano, kaj rigardis per la duonfermitaj okuloj al la ĉielo, kie antaŭsentante la vesperan malvarmeton senbrue zigzagis nigraj birdoj, — ke Anjo jam aĉetis oleon, kaj ne nur aĉetis, sed eĉ lasis ĝin disflui. Do, la kunsido ne okazos.

Post tio, kompreneble, sub la tilioj estiĝis silento.

— Pardonu, — post paŭzo reparolis Berlioz, rigardetante la galimatiantan alilandanon, — kiel oleo rilatas al nia temo? Kaj kiu estas Anjo?

— La oleo rilatas jen kiel, — subite ekparolis Senhejmulo kun evidenta intenco deklari militon al la neinvitita interparolanto. — Diru, civitano, ĉu iam okazis al vi esti en frenezulejo?

— Ivano!.. — flustris Berlioz.

Tamen la alilandano neniom ofendiĝis, li eĉ tre gaje ekridis.

— Certe, certe mi estadis tie, pli ol unu fojon! — li ridis fiksante la rigardon de sia neridanta okulo sur la poeton. — Malfacilas diri, kie mi ne estis! Domaĝe nur, ke mi ne zorgis demandi la profesoron, kio estas skizofrenio. Do, pri tio vi mem lin demandu, Ivano Nikolaiĉ.

— Kiel vi scias mian nomon?

Перейти на страницу:

Похожие книги