Nadai ne komprenas la polan lingvon, sed li rigardas la infanojn, atentas pri la parolo de Marja vidas la sintenon de la gefratoj kaj li sentas ke Marja vere ne estas jam gimnazia lernantino, jam delonge ŝi estas la dua patrineto en la orfa hejmo. La vorto "patrineto" kun la tuta bildo restas en lia kapo kaj kiam Marja proponas reiron en la alian ĉambron por trinki teon, li infane diras: jes!

Ili sidas ĉe la tablo. Marja preparas la teon. Nadai rigardas la libron, kiun ŝi prenis for de Orela. "POEMOJ de JULIUSZ SLOWACZKY."

— Ho, tiu Orela estas ĉiam tia! Dum la tuta tago ŝi faras nenion. Ŝi nur legas, legas.

— Sed belajn librojn.

— Nu, ne ĉiam.

— Sed nun ŝi legis belajn poemojn. Ankaŭ mi tre ŝatas la poemojn, kiujn mi konas de tiu ĉi poeto. Mi memoras, ke lia poemo "Mi malĝojas, Sinjoro" tre plaĉas al mi. Belega ĝi estas.

— En kiu lingvo vi legis ilin?

— En Esperanto. Antoni Grabovski, la patro de la esperanta poezio tradukis ĝin.

— Ĉu vi bone rememoras pri ĝi? ... Nu, diru kaj ni kontrolu la tradukon! Atendu! Mi nun serĉas la originalon. Jen mi trovis ĝin ...

Nadai bele, sente diras la tradukon kaj Marja kontrolas.

— Ho, belega estas ili ambaŭ — ŝi diras ĉe la fino.

Ili longe parolas pri la pola, poste pri la hungara literaturoj. Ankaŭ pri la esperanta literaturo, al kiu la poloj donis talentajn homojn: Kazimir Bein, Leo Belmont, J. Wasznewsky. Kompreneble, ankaŭ la rusoj donis.

— Ho, tamen ĝi estas tre malriĉa! — diras Marja.

— Hodiaŭ ĝi estas malriĉa, sed ĝi estas vivopova. Atendu! Post unu-du jardekoj ... Niaj verkistoj, poetoj ĉiam volas doni perfektecon al la lingvo. Iliaj verkoj instrue helpas en la bela parolo de la lingvo kaj ilia laboro ĉiam faras utilan servon por nia nova kulturo.

— Ĉu vi vere kredas tion?

— Mi estas certa pri tio, ke tiu granda amo, tiu nobla laboro, kiujn multaj miloj jam donis al Esperanto, ne povas resti sen bonaj fruktoj. Hodiaŭ estas 1919, estas milita kaj revolucia tempo, sed post unu-du jardekoj ...

— Ho, kien vi flugas? Restu en la nuna tempo. Ne pensu, ke mi ne komprenas vin. Sed nun mi pensas pri tio, ke nia societo ne havas esperantajn librojn, gazeton. Por bone lerni lingvon la homoj devas legi literaturaĵojn. Tiel ni lernas ami ankaŭ nian patran lingvon kaj tiel mi lernis ankaŭ la rusan kaj germanan lingvojn. Pensu pri tio!

— Mi jam pensis ofte pri tio.

— Kaj kion ni faru? — kaj Marja demandas eĉ per sia rigardo.

— Mi ne scias. Mi havas nur dek librojn. Akceptu ilin por la societo. La komenco estas ĉiam malfacila.

— Mi dankas ilin en la nomo de la kurso. Sed ĉu vi ...

— Ho, mi jam ofte legis ilin. Sed unu libreton mi retenas. Ĝi restu memoraĵo.

— Pri kio? Pri kiu?

— Pri tago, kiam mi ploris kiel la infano.

— Ĉu vi ne volas aŭ ne povas rakonti al mi pri tio?

— Se vi deziras, volonte.

— Ho jes, rakontu, rakontu, kara ... kara — instruisto!

— En 1916 mi estis en la militkaptitejo en Berezovka. Estis la monato Novembro aŭ Decembro. La tuta tero vestis sin en blankan kostumon. Ekster la kazernoj estis granda malvarmo. En la kazernaj ĉambroj estis malbona aero. Tie ni kuŝis, rigardis al la plafono kaj nur kelkfoje ni parolis unu al la alia. Ni, hungaroj, havis malbonan, tre malbonan humoron. La germanoj havis pli bonan humoron, ĉar ili ĉiutage ricevis leterojn, pakaĵojn el la malproksima hejmlando. Ilia milita poŝto estis bonega. Ni, hungaroj, tre malofte ricevis kelkvortan sciigon de niaj gepatroj, edzino, fianĉino kaj gefiloj. Kial? Mi ne scias. Sed estis tiel. Ankaŭ nun estas tiel. La lastan leteron de mia patrino mi ricevis en Februaro de 1917.

Foje la poŝtisto de la kazerno venis al mi. Li donis sciigon pri pakaĵo, kiu venis al mia nomo. Mia koro forte batis. Pakaĵo el la hejmo! Pensu, kion ĝi signifas por tiaj orfaj homoj, kiel ni estas. Mi iris, ne, mi kuris al la poŝtoficejo. Mi ricevis la pakaĵon. Sur ĝi estis la manskribo de mia kara patrino. Vi ne povas prezenti al vi, kion mi sentis en tiuj dek minutoj, dum kiuj mi rekuris al mia kazerno kaj tie ... tie mi trovis nur grandan ŝtonon, malpuran soldatpano en la pakaĵo kaj paperon kun rusa skribo: "La pakaĵo alvenis tia al la rusa poŝto." Kiu forprenis el ĝi tion, kion la patrina amo volis doni al mi, mi ne scias. Ĉu la hungara aŭ la rusa milita poŝto? Egale!

Pasis kelkaj tagoj, unu semajno kaj nia poŝtisto denove venis al mi. Jen sciigo pri pakaĵo — li diris. Mi pensis pri malbona soldata humoraĵo kaj mi ne volis iri al la poŝtoficejo, sed la bona homo du-trifoje diris, ke mi iru, ĉar ĝi estas granda pakaĵo.

Nu, mi iris kaj mi prenis la pakaĵon. Ĝi venis el Ĝenevo. La Universala Esperanto Asocio sendis al mi. Ho, libroj! Esperantaj libroj! Eĉ hungarajn librojn ni ne povas ricevi, ĉar la rusa cenzuro metas ilin en la fajron. La cenzuristoj ne scias la hungaran lingvon.

Перейти на страницу:

Похожие книги