La grupo de esperantistoj (ho, ili estas tre multaj!) staras antaŭ la kafejo. Ili kantas la esperantan himnon laŭ la nova melodio. Unu el ili salutas la gastojn. Estas gastoj ne nur el
Simpla kazerna ĉambro kun du longaj tabloj, kvar benkoj, kelkaj seĝoj. Ne ĉiu povas havi sidlokon. Ne gravas! Sur la muroj estas
Ankaŭ esperantaj libroj estas, sed ili iras de mano al mano. La unua originala verko de Julio Baghy
Dum la gaja babilo la kelneroj (nu, ne veraj; unu estas gimnazia profesoro hejme) alportas kafon kun kukoj. La kafo estas en tasoj, kiujn la militkaptitoj faris el ladaj skatoloj do konservaĵoj. Sed la kafo estas vera kaj ne tia, kian la militkaptitoj faris el bruna pano super forta fajro en la rusaj kazernoj. La humoro estas vere tre korkaresa.
— Gesamideanoj, dekkvin diversaj nacioj sidas kune en paca harmonio ĉi tie — diras la japana kapitano Oba. — Ĉu ne estas bele, ĉu ne estas esperdone?
— Ho, jes! Vivu Esperanto! — krias la tuta societo.
— Malgranda insulo. La insulo de la Espero en la oceano de la homa malespero — diras Jozefo Mihalik, la hungaro.
— Sed de tiaj malgrandaj insuloj nova forto kaj freŝa energio iros por labori post la fino de la milito — diras Zinner, la aŭstro.
— Ni estas la praktikaj pacifistoj, kiuj ne
— Per amo, per vera homamo ni deziras fari harmonian kunlaboron inter la nacioj — aldonas la ĉeĥa kolonelo.
Kaj ĉiu aldonas unu frazon, kiu fine faras laborprogramon por la proksima paca tempo. Ŝaroŝi kantas kelkajn el siaj belaj melodioj, kiujn li komponis por la versoj de J. B.
La maljuna Kuratov per kortuŝaj vortoj dankas al la militkaptitoj pro tiu bela tago, kiun ili faris por la junaj esperantistoj kaj por li, kiu baldaŭ devos doni la standardon al pli fortaj manoj. Ĉe la fino la maljuna poŝtoficisto levas sian dekstran kriplan manon kaj solene petas:
— Gesamideanoj, fratoj, fratinoj en la homa familio, ni donu nian honoran vorton, ke per vera kaj paca kulturlaboro ni malhelpos tion, kio faras el la homoj ŝakalojn. Ĉiu laŭ siaj povo kaj talento laboru por vera homa kompreno, por la paca evoluo. Mi restos ĝis la lasta minuto sub la verda standardo.
La momento estas solene kortuŝa. En la unuanima respondo de tiom da soldatoj, kiuj rigardis ne unufoje al la vizaĝo de la Morto kaj kiuj dum tiom da jaroj senpove suferas, nun parolas dolore dolĉa sento:
— Ni restos fidelaj! Ni laboros! Vivu nia lingvo kaj la memoro de nia Majstro!
Kaj denove eksonas la himno, sed kiel?! La koroj kantas en la vortoj.
— Ho, ĉio, ĉio estas tiel bela, tiel bona, ke mi ne povos longe elteni sen ploro — diras sinjorino Bogatireva — kaj vi, sinjoro Kuratov, vi estas junega maljuna koro.
— Nu, nu, vi denove komplimentas.
— Ne! Tio ne estas komplimento.
En tiu momento unu el la mastroj kun telero da kukoj iras al sinjorino Bogatireva.
— Bonvolu preni, sinjorino. Bonegaj kukoj. La ĉefkuiristo de la oficira kuirejo faris ilin.
— Ho, volonte! Mi havas apetiton por ĝi.
— Sinjorino Bogatireva ĉiam havas apetiton kaj proponon.
— Vere, nun mi rememoras, ke mi volis proponi, se estus eble, montru al ni la ĉambrojn, kie vi, la militkaptitoj loĝas. Mi neniam vidis kazernon interne, nur ekstere.
— Nu, kion mi diris? Proponon ŝi ĉiam havas.
— Volonte kaj tre facile ni povos realigi vian deziron. Estis en la programo, ke post la kafeja kunveno ni montros al la gastoj la internon de la kazernoj kaj ni vizitos ankaŭ la hospitalan domon, kie unu el niaj tre bonaj samideanoj nun kuŝas malsana.
— Ĉu li estas grave malsana?
— Verdire, ni ne havas multe da espero pri lia reiro al la hejmlando.
— Ho. Ia malfeliĉa homo! Ĉu ni ĉiuj vizitos lin?
— Nur tiu, kiu deziros. Tiu vizito certe tre ĝojigos lin.
— Mi tre volus viziti lin — diras Kuratov.
— Kaj ankaŭ mi — aldonas sinjorino Bogatireva.