Post la lastaj sonoj de la himno la gastoj kaj la mastroj altabliĝas. Komenciĝas gaja babilado en Esperanto pri la lingvo, pri ĝia movado, pri ĝia historio, pri la unuaj rusaj pioniroj, el kiuj sinjoroj Vonago kaj lia helpnotario konis multajn. Li parolas ankaŭ pri Zamenhof, kiun li renkontis dum la unua kongreso en
— La unua kongreso estas neforgesebla memoraĵo por mi, kaj por tiuj, kiuj povis vidi tion, kion mi vidis. Ho, kiom da ĝojo, kia kortuŝa harmonia sento! La nuna esperantista generacio jam havas fruktojn kaj la postaj esperantistoj jam praktike utiligos la lingvon en la ĉiutaga vivo. Ili ne povos prezenti al si tiun senton, kiun havis ni, la unuaj pioniroj, al kiuj la carismo longe malsimpatiis kaj kiujn la homoj mokis, eĉ kelkfoje insultis pro la idealista laboro. Mi konas kelkajn samideanojn, kiujn la oficiala malkompreno pri nia afero devigis veni en Siberion. Poste ĉio pliboniĝis, sed ili restis ĉi tie. Jes, karaj geamikoj, nia afero jam havas martirojn kaj ĝi havos eble eĉ pli, sed tio ne gravas. Ni venkis la unuajn malfacilaĵojn kaj
La gastoj estime rigardas al la bonkora vizaĝo de Vonago, kiu jam estis inter la unuaj, kiuj kun kredo kaj malegoista laboro realigis unu el la plej belaj sonĝoj de la homoj.
— Vi konis la Majstron persone. Ĉu ne, sinjoro? Parolu pri li! Mi havas de li nur unu poŝtkarton, kiun mi ricevis antaŭ la milito — diras Nadai.
— Zamenhof, nia Majstro — kaj Vonago montras al la portreto — naskiĝis la 15-an de Decembro en 1859). Li estis la plej modesta genia homo de sia tempo. Sed li estis ankaŭ unu el la plej kuraĝaj, ĉar li kuraĝis ne nur sonĝi, sed ankaŭ paroli pri sia sonĝo kaj fari realaĵon el ĝi. Memoru pri tio, ke li havis malagrablajn ecojn en la pensmaniero de la carismo; li estis judo kaj pola patrioto ... Kaj tamen li kuraĝis kaj tamen li prenis al si la novan nepardoneblan sonĝon
Post la matenmanĝo Vonago kaj la sekretario montras la riĉan esperantan bibliotekon, en kiu enestas preskaŭ ĉiu libro de la antaŭmilita esperanta literaturo.
La sekretario ludigas du gramofondiskojn. Poemoj.
La gastoj havas bonan humoron. Ili ĝojas ke la tago de la vizito en Vladivostok tiel bele komenciĝis. Sed la aŭtomobilo jam atendas ilin malsupre sur la strato. Tie ili havas denove agrablajn minutojn.
Du grandaj aŭtomobiloj. Unu kun rusa ŝoforo, alia kun japana soldatŝoforo. En tiu lasta malgranda viro sidas. Li havas oficiran uniformon de la japana milita maristaro. Li afable invitas la sinjorinojn al sia aŭtomobilo.
— Li estas kapitano
La du aŭtomobiloj kuras, kuregas sur la vojo inter montoj al la militkaptitejo en
Ho, kiom da homoj! Ĉiuj estas viroj kaj soldatoj, sed en diversaj uniformoj aŭ en civilaj vestoj. Multaj venis nur por rigardi la gastojn. Virinoj, veraj virinoj en la militkaptitejo! Ĉarmaj, eĉ belaj knabinoj kaj
— Nu, mi ne dezirus longe resti inter tiom da viroj — diras ridete sinjorino Bogatireva al Kuratov.
— Mi pensas, ke ankaŭ ili ne dezirus vian longan restadon — kaj Kuratov ridas pri sia ŝerco.
— Mi dankas pro la komplimento. Vi, vi, maljunega juna koro! — Sed post momento ŝi jam amike pace ridetas al sinjoro Kuratov.