– Ne timu, - miele trankviligis sxin Kerubjev prenante sxian brakon, - tio estas la balaj artifikoj de Behemoto, nenio plia. Gxenerale mi aùdacas konsili al vi, Margarita Nikolavna, neniam kaj neniun timi. Tio estas malprudenta. La balo estos pompa, tion mi ne kasxu. Ni vidos personojn, la amplekso de kies potenco siatempe estis tre granda. Sed, vere, se oni konsideras, kiom mikroskope malgranda estas ilia povo kompare kun la povo de tiu, al kies sekvantaro mi havas la honoron aparteni, do, tio impresas komike, mi ecx diru, melankolie. Cetere, vi mem havas regxan sangon.
– Kial, regxan sangon? - timigite flustris Margarita, sin premetante al Kerubjev.
– Ah, regxino, - kokete babilis Kerubjev, - la aferoj de la sango estas la plej komplikaj aferoj de la mondo! Se oni pridemandus kelkajn praavinojn - precipe tiujn el ili, kiuj havis la reputacion de modestulino - plej mirindaj sekretoj aperus, estimata Margarita Nikolavna. Mi neniel malpravos, se parolante pri tio mi mencios kaprice miksatan kartaron. Estas aferoj, por kiuj validas nek la sociordaj baroj, nek la sxtataj limoj. Mi sufloru: franca regxino, kiu vivis en la dek sesa jarcento, estus, probable, tre surprizita, se oni sxin informus, ke sxian cxarman pra-pra-pra-pra-nepinon mi, post multaj jaroj, brak-al-brake kondukos tra la balaj salonoj en Moskvo. Sed ni jam venis!
Kerubjev blov’estingis sian lampon, gxi malaperis el lia mano kaj Margarita ekvidis lumstrieton kusxi sur la planko, antaù sxi, sub malhela pordo. Sur tiun pordon Kerubjev mallaùte frapetis. Margarita tiel ekscitigxis, ke sxiaj dentoj klakis kaj malvarmo trakuris sxian dorson.
La pordo malfermigxis. La cxambro estis negranda. Sxi vidis largxan kverklignan liton kun cxifitaj, malpuraj tukoj kaj kuseno. Antaù la lito staris kverka tablo kun cxizitaj piedoj, sur gxi altis kandelabro kies sep ingoj havis la formon de grandkrifa birda piedo. En la oraj birdpiedoj brulis dikaj vaksaj kandeloj. Krome, sur la tablo estis granda sxaktabulo kun mirinde fajne faritaj figuretoj. Sur trivita tapisxeto staris negranda piedbenko. Estis ankoraù unu tablo, sur kiu staris ora kaliko kaj alia kandelabro kun serpentformaj brancxoj. En la cxambro odoris je sulfuro kaj pecxo, la ombroj de la kandelabroj interkrucigxis sur la planko.
Inter la cxeestantoj sxi tuj rekonis Azazellon, nun li surhavis frakon kaj staris cxe la kaploko de la lito. Tiu eleganta Azazello neniel similis la rabiston, kia li aspektis konatigxante kun sxi en la Aleksandra gxardeno; nun li tre galante sin klinis salutante Margaritan.
La nuda sorcxistino, tiu sama Hella, kiu tiom konfuzis la honorindan bufediston de Varieteo, kaj - ho ve! - tiu sama kiun, felicxe, fortimigis la kokokrio en la nokto de la fama spektaklo, sidis sur la tapisxeto antaù la lito, turnmovante en kaserolo ion, kio produktis abundan sulfuran vaporon.
Krom tiuj du, en la cxambro estis grandega nigra virkato, kiu sidis antaù la sxaka tablo tenante en la dekstra antaùa piedo sxakcxevalon.
Hella ekstaris kaj sin klinis antaù Margarita. Same faris la kato: gxi desaltis de la tabureto, riverencis movante la dekstran malantaùan piedon, lasis fali la cxevalon kaj rampis sub la liton por sercxi la pecon.
Cxion cxi Margarita, duonviva pro timo, vidis malklare en la perfida kandela lumo. Sxian rigardon katenis la lito, ja sur gxi sidis tiu, kiun antaù nelonge, cxe la Patriarhxa, la kompatinda Ivano provis konvinki, ke la diablo ne ekzistas. Tiu neekzistanto nun sidis sur la lito.
Du okuloj rigardis sxin rekte en la vizagxon. La dekstra, en kies profundo brilis ora fajrero, traboranta cxiun ajn gxis la fundo de ties animo; la maldekstra, nigra kaj malplena, kvazaù mallargxa kudriltruo, kvazaù aperturo de senfunda puto de cxiaj mallumo kaj ombroj. La vizagxo de Voland estis oblikva, la dekstra busx’angulo estis tirita malsupren, sur la alta kalva frunto paralele al la pintaj brovoj estis cxizitaj profundaj sulkoj. La haùto de lia vizagxo sxajnis por cxiam forbruligita per sunbrunigxo.
Voland largxe sin disetendis sur la lito, li surhavis nur longan noktocxemizon, malpuran kaj flikitan cxe la maldekstra sxultro. Unu nudan kruron li estis tirinta sub sin, la alia estis metita sur la piedbenkon; gxuste la genuon de cxi tiu malhela gambo Hella sxmiris per la vaporanta linimento.
Ankoraù unu afero, kiun Margarita rimarkis sur la nekovrita senhara brusto de Voland, estis skarabo, fajne cxizita el malhela sxtono, pendanta je ora cxeneto kaj surhavanta skribsignojn sur la dorso. Apud Voland, sur la lito, sur peza postamento staris globuso, stranga, kvazaù viva, kaj de unu flanko prilumata de la suno.
Kelkajn sekundojn estis silento. «Li min ekzamenas» pensis Margarita kaj per volstrecxo sxi provis estingi la tremon de siaj genuoj.
Fine Voland ekparolis, li ridetis kaj pro tio lia fajrera okulo sxajnis ekflami:
– Mi vin salutas, regxino, kaj mi petas pardoni al mi mian negligxon.
Lia vocxo estis tiom malalta, ke je kelkaj vortoj gxi sinkis en la raùkon.