Voland prenis de sur la lito longan spadon, sin klininte sercxmovis gxin sub la kusxejo kaj diris:
– Eligxu! La partio estas abolita. Nia gastino venis.
– Nepre ne, - siblis cxe la orelo de Margarita maltrankvila suflorajxo de Kerubjev.
– Nepre ne… - sxi komencis.
–
– Nepre ne,
Azazello mallaùte kaj aprobe gruntis, Voland atente rigardis Margaritan kaj rimarkis, kvazaù parolante al si mem:
– Jes, pravas Kerubjev! Kiel fantazie miksigxas la kartaro! La sango!
Li etendis la manon kaj geste vokis Margaritan. Sxi proksimigxis sen senti la plankon sub la nudaj piedoj. Voland metis sian pezan, kvazaù sxtonan - sed ankaù flame ardan - manon sur sxian sxultron, sxin pusxis al si kaj sidigis sur la liton.
– Nu, cxar vi estas tiom cxarme afabla, - li diris, - cetere, gxuste tion mi atendis, do, ni ne ceremoniacxu, - li denove sin klinis al la litrando kaj kriis: - Kiom ankoraù daùros tiu subita farso? Elvenu, malbeninda hansvursto !
– La cxevalo perdigxis, - respondis la kato el sub la lito per vocxo sufokata kaj falsa, - gxi ien forgalopis, kaj anstataù gxin mi trovas nur ranon.
– Cxu vi imagas, ke cxi tie estas foirejo? - sxajnigante koleron demandis Voland, - nenia rano estis sub la lito! Lasu por Varieteo tiujn banalajn trukojn. Se vi ne aperos tuj, la partion ni kalkulu malgajnita de vi, sakra dizertinto!
– Neniokaze,
– Mi rekomendas al vi… - apenaù komencinte la prezentadon, Voland tuj sin interrompis: - Ne, mi ne povas trankvile rigardi tiun pajacon. Vidu, kion gxi faris el si sub la lito.
Starante sur la malantaùaj piedoj, la polvomakulita kato ceremonie sin klinis antaù Margarita. Nun sur gxia kolo estis blanka fraka bantkravato kaj sur la brusto gxi havis perlamotan sinjorinan binoklon pendantan je rimeneto. Krome, la lipharoj de la kato estis orizitaj.
– Kion vi faris! - ekkriis Voland, - kial vi orizis la lipharojn? Kaj pro kiu diablo vi surmetis la kravaton, se vi ne surhavas ecx pantalonon?
– Ne konvenas ke kato surhavu pantalonon,
– Sed la lipharoj?…
– Mi ne komprenas, - seke replikis la kato, - ja vi toleras, ke hodiaù, sin razante, Azazello kaj Kerubjev sin sursxutis per blanka pudro, do kial gxi estas pli bona ol la ora? Mi pudris miajn lipharojn, jen cxio! Estus alia afero, se mi estus min razinta! Razita kato vere estas abomenajxo, mi pretas mil fojojn konsenti tion. Tamen mi vidas, - en la vocxo de la kato ektremis ofendigxo, - ke oni min cxikanas, diskriminacias, do antaù mi staras serioza problemo: cxu entute mi partoprenu la balon? Kion vi diros pri tio,
Pro la ofendo la kato tiel dissxveligxis, ke gxi sxajnis tuj krevonta.
– Ah, fripono, fripono, - skuante la kapon diris Voland, - cxiun fojon, kiam gxi vidas sian partion senespera, gxi komencas blagi kiel la lasta cxarlatano sur la ponto. Tuj sidigxu kaj cxesigu tiun vortlakson.
– Mi sidos, - respondis la kato sin sidigante, - tamen mi protestu rilate la lastan. Miaj paroloj estas ne vortlakso, kiun esprimon vi bonvolas uzi en cxeesto de sinjorino, sed vico de fortike pakitaj silogismoj, kies valoron aprezus tiaj kompetentuloj, kiel Seksto Empiriko , Marciano Kapelo , kaj eble ecx Aristotelo mem.
– Sxakon al la regxo! - diris Voland.
– Bonege, bonege, - reagis la kato, kaj komencis ekzameni la sxaktabulon tra la binoklo.
– Do, - Voland sin turnis al Margarita, - mi prezentas al vi,
La belulino Hella ridetis, turninte al Margarita siajn verdetajn okulojn, sen cxesi cxerpi la linimenton per manplato kaj sxmiri gxin sur la genuon.
– Do, jen cxio, - finis Voland kaj grimacis kiam Hella iom pli forte premis lian genuon, - la kompanio, kiel vi vidas, estas negranda, miksa kaj senartifika. - Li silentigxis kaj turnis la globuson. Gxi estis vera majstrajxo: la bluaj oceanoj ondis, la poluscxapo aspektis plej aùtente - glacia kaj negxa.