La vendistino terurighis.
– Frenezulo! - shi ekkriis, perdante sian vangrughon, - donu al mi la kuponon! La kuponon! - kaj shi lasis fali la bombonan pinchilon.
– Mia koro, karulinjo, mia bela, - eksusuris Kerubjev sin klinante trans la vendotablon kaj palpebrumante al la vendistino, - ne kunhavas ni hodiau valuton… nu, kion fari! Sed, mi jhuras, je la sekva fojo, kaj certe ne pli malfrue ol lunde, ni chion pagos kontante! Ja ni loghas tute proksime, che Sadovaja, kie estas la incendio…
Behemoto, forglutinte trian mandarinon, shovis la ungegon en inghenian konstruajhon el chokoladaj tabuletoj, eltiris unu plej malsupran, sekve de kio, nature, la tuto ruinighis, kaj forglutis la tabuleton kun ghia orpapera pakumo.
La vendistoj che la fisha vendotablo shajnis shtonighintaj, la malva alilandano sin turnis al la rabistoj kaj tuj evidentighis, ke Behemoto malpravis: nenio mankis al la vizagho de la malvulo, ech male, en ghi estis troajhoj - pendaj vangoj kaj forglitemaj okuloj.
Tute flavighinte, la vendistino angore kriis tra la tuta vendejo:
– Pa’l’os’ich! Pa’l’os’ich!
Responde al tiu krio el la shtofsekcio alfluis publiko. Behemoto forlasis la sukerajhajn logojn, iris shovi siajn krifojn en barelon kun la surskribo:
– Pa’l’os’ich! - ripetighis la despera krio de malantau la sukerajha vendotablo, kaj de la vendotablo fisha ekbojis vendisto kun pinta barbeto:
– Sed kion vi faras, vipuro?!
Paulo Iosifovich jam rapidis al la agadejo. Li estis belstatura viro en pura blanka kitelo, simila al hhirurgo, kun krajono elstaranta el la brusta posho. Evidente, li estis homo sperta. Apenau li ekvidis en la busho de Behemoto la voston de la tria haringo, li tuj chion komprenis, taksis la situacion kaj, sen implikighi en senutilajn disputojn kun la impertinentuloj, li svingis la manon, komandante en la foron:
– Fajfu!
La pordisto impetis el la spegulaj pordoj al la strat’angulo de la Smolenska bazaro kaj eltorentigis malbon’auguran fajfon. La publiko chirkauis la du sentaugulojn, kaj ekagis Kerubjev.
– Civitanoj! - li kriis per alta tremanta vocho, - kion do ni vidas chi tie? Kion? Permesu, ke mi demandu vin pri tio! Malricha homo, - Kerubjev pliigis la tremon de sia vocho almontrante Behemoton, kiu tuj aranghis ploreman fizionomion, - malricha homo la tutan tagon riparas primusojn; li malsatighis… sed de kie li havu valuton?
Paulo Iosifovich, homo kutime kvieta kaj senemocia, respondis per kolera ekkrio:
– Vi chesigu chi tion! - kaj li refoje svingis foren, jam malpacience. La triloj che la pordo pliviglighis.
Tamen Kerubjev, neniom konfuzite de la interveno de Paulo Iosifovich, daurigis:
– De kie? Vin chiujn mi demandas! Li estas konsumita de malsato kaj soifo! Li suferas pro la varmego. Nu, prenis la mizerulo, simple por ghin gustumi, mandarinon. Kaj la tuta prezo de tiu mandarino estas ja ridinda, ne pli ol tri kopekoj. Kaj jen ili jam trilas, kiel printempaj najtingaloj en la arbaro, ili alarmas la milicion, ili malhelpas ghin plenumi sian devon! Kaj li, chu li rajtas? Chu? - Kerubjev almontris la malvan dikulon, kies vizagho tuj esprimis plej vivan angoron, - kio li estas? Kio? De kie li venis? Por kiu celo? Chu ni sen li enuis? Chu ni lin invitis? Ja certe, - sarkasme tordante sian bushon plenvoche blekegis la eksa kapelestro, - li, bonvolu vidi, surhavas belan malvan vestokompleton, per la salmajho li sin grasigis, li tuta plenplenas je valuto! Sed chi tiu, la nia, kion faru la nia?! Amare al mi estas! Amare! - ekhurlis Kernbjev, kiel la fianch’amiko en la tradicia edzighfesto.
Tiu stulta, sentakta kaj, supozeble, politike malutila parolado koler-tremigis Paulon Iosifovich, sed - mirinda afero - lau la rigardoj de la amasighinta publiko estis evidenta, ke en la koro de multaj ghi trovis resonon! Kaj kiam Behemoto, metinte al la okuloj sian malpuran, truhavan manikon, tragedie ekkriis:
– Dankon, fidela amiko, viktimon vi defendas! - okazis miraklo. Kvieta kaj tute konvena maljunuleto, vestita modeste tamen pure, la maljunuleto achetanta tri migdalajn kukojn en la sukerajha sekcio, subite metamorfozighis. Batala fajro ekfulmis en liaj okuloj, li purpurighis, jhetis sur la plankon la pakajheton kun la kukoj kaj kriis:
– Prave! - per maldika infana vocho. Li ekposedis la pleton, forbalais de ghi la reston de la chokolada Ejfel-turo, ruinigita de Behemoto, svingis la pleton, per la maldekstra mano forshiris la chapelon disde la kapo de la alilandano kaj per la dekstra larghamove kaj plate mallevis la pleton sur lian kalvajhon. Disrulighis bruo, simila al tiu, kian estigas ferladaj folioj jhetataj de kamiono sur la teron. Palighante, la dikulo falis dors’antaue kaj sidighis en la barelon kun la Kercha haringo, shpruciginte el ghi gejseran kolonon de pekloakvo. Tuj okazis dua miraklo. Trafalinte en la barelon, la malvulo ekkriis en perfekte pura rusa lingvo, sen ech malpleja fremda misprononco:
– Murdo! Milicion! Banditoj min murdas!