Chu la forflugantaj siluetoj estis realajho au nura iluzio de la timkonsternitaj loghantoj de la misshanca domo che Sadovaja, tion, kompreneble, oni neniam scios tutcerte. Se ili estis realaj, neniu scias, kien ili sin direktis tujsekve. Kie ili disighis, ankau tion ni ne povas diri, tamen ni scias, ke proksimume kvaronhoron post la komenco de la incendio che Sadovaja, longa civitano en kvadratita vestokompleto aperis antau la spegula pordo de
Lerte serpentante la civitano sin trashovis inter la pasantoj kaj malfermis la eksteran pordon de la vendejo. Sed chi tiam malgranda osteca kaj ekstreme malafabla pordisto baris al li la vojon kaj incitite diris:
– Kun katoj oni ne enlasas.
– Mi pardonpetas, - kraketachis la longulo metante sian tendenozan manon al la orelo, kiel surdetulo, chu «kun katoj» vi diris? Sed kie vi vidas katon?
La pordisto elorbitigis la okulojn, kaj ne senkauze: nenia kato estis che la piedoj de la civitano, anstataue de malantau lia shultro malpacience sin elshovis, volante eniri en la vendejon, dikulo kun disshirita kaskedo, kies vizagho efektive iom similis katan muzelon. En la mano la dikulo havis primuson.
La duopo ial malplachis al la mizantropo pordisto.
– Ni vendas nur kontrau valuto, - li stertoris kolere rigardante el sub la hirtaj, kvazau de tineoj tramanghitaj, grizaj brovoj.
– Mia kara amiko, - ektintachis la longa civitano, brilante per la okulo el sub la rompita nazumo, - kial vi opinias, ke mi ghin ne havas? Chu vi jughas lau la vesto? Neniam tion faru, ho perlo de la gardistoj! Vi riskas erari, grave erari. Relegu, ekzemple, la historion de la fama halifo Harun-al-Rashido. Tamen chi kaze, provizore formetante tiun historion flanken, mi diru al vi, ke mi plendos pri vi al via estro kaj rakontos al li iom da tiaj aferoj, ke vi probable devos adiaui vian postenon inter la brilaj spegulaj pordoj.
– Ja mia primuso eble plenplenas je valuto! - kvereleme enmiksighis la katsimila dikulo, energie sin pushante en la vendejon. Malantaue jam senpacience premighis publiko. Kun malamego kaj dubo rigardante la bizaran duopon, la pordisto tamen liberigis la vojon, kaj niaj konatuloj, Kerubjev kaj Behemoto, pashis en la vendejon.
Ene ilia unua zorgo estis rigardi chirkauen, post kio Kerubjev deklaris per sonora vocho audebla en chiuj anguloj:
– Eminenta vendejo! Tre, tre bona vendejo.
La publiko sin turnis disde la vendotabloj kaj ial mirigite rigardis la dirinton, kvankam lia laudo ja havis sufichan bazon.
Centoj da indienpecoj de plej richaj koloraroj vidighis en la bretarfakoj. Malantau ili amasis kalikotoj, muslinoj, frakaj drapoj. En la perspektivo perdighis senfinaj vicoj de shukartonoj, kaj kelkaj civitaninoj sidis sur nealtaj seghoj, havante sian dekstran piedon en la malnova, uzita shuo, kaj la piedon maldekstran, en fresha, brilanta modajho, per kiu ili zorgomiene stamfetis sur la tapisheton. Ie profunde, malantau angulo, ludis kaj kantis gramofonoj.
Tamen Kerubjev kaj Behemoto preterpasis chiujn chi logajhojn kaj iris rekte tien, kie la luksnutrajha sekcio limis la sukerajhan. Tie oni povis ghui liberan spacon: malkiel en la shtofsekcio, che la vendotabloj ne tumultis civitaninoj kun bereto au kaptuketo.
Malalta, tute kvadratita vireto, ghisblue razita, surhavanta kornajn okulvitrojn, tute novan, nechifitan chapelon kun senmakula rubando, malvokoloran surtuton kaj rughetajn glaceajn gantojn, staris antau la vendotablo kaj ordone ion mughadis. Vendisto en pura blanka kitelo kaj kun blua chapeto priservis la malvan klienton. Per akrega tranchilo, tre simila al tiu shtelita de Levio Mateo, li estis foriganta de la grasa, larmanta, rozkolora salmo ghian serpentecan, arghentbrilan hauton.
– Ankau chi tiu sekcio estas superba, - solene agnoskis Kerubjev, - kaj la alilandano estas simpatia.
– Ne, Fagoto, ne, - respondis Behemoto pensoplena, - vi, amichjo, eraras. Al mi shajnas, ke io mankas en la vizagho de la malva ghentlemano.
La malva dorso tremeris, sed tio probable estis koincido, char la alilandano ja ne povis kompreni tion, kion ruslingve diris Kerubjev kaj lia akompananto.
–
– Superklasa, - respondis la vendisto, per la tranchilo kokete disigante la hauton.
–
– Certe! - entuziasme respondis la vendisto.
Chi tiam niaj amikoj forlasis la alilandanon kaj proksimighis al la rando de sukerajha vendotablo.
– Varmegas hodiau, - sin turnis Kerubjev al la juna, rughvanga vendistino; ricevinte nenian respondon, li demandis: - Po kiom, la mandarinoj?
– Po tridek kopekoj por kiloo, - shi respondis.
– Teruraj prezoj, - suspiris Kerubjev, - ho ve… - Post kelka pripensado li invitis sian akompananton: - Manghu, Behemoto.
La dikulo shovis sian primuson sub la brakon, forrabis la supran mandarinon de la piramido, tuj ghin forvoris kun la shelo kaj enigis la dentojn en duan.