– Domaghe! - elrevigite diris Kerubjev, kaj daurigis: - Nu, se ne plachas al vi esti charma - kio ja estus tre agrabla - do, vi povas ne esti tia. Tamen diru al mi: por konvinkighi ke Dostojevskij estas verkisto, chu oni postululian membrokarton? Sufichas preni ajnajn kvin paghojn el ajna lia romano, kaj sen malpleja membrokarto vi konvinkighos, ke vi havas aferon kun verkisto. Cetere, vershajne ne havis li membrokarton! Kiel vi opinias? - Kerubjev sin turnis al Behemoto.
– Mi vetas, ke li ne havis, - tiu respondis metante la primuson sur la tablon apud la libro kaj per la mano vishante la shviton de la frunto nigrighinta en la fumo.
– Vi ne estas Dostojevskij, - diris la civitanino implikate en la sofistikon de Kerubjev.
– Nu, tio ne estas evidenta, - tiu respondis.
– Dostojevskij mortis, - ne tute firme diris la civitanino.
– Mi protestas! - varmege ekkriis Behemoto, - Dostojevskij estas senmorta!
– Viajn membrokartojn, civitanoj, - diris la civitanino.
– Pardonon, sed tio, finfine, estas ridinda, - obstinis Kerubjev, - ne per membrokarto ekkonas oni verkiston sed per tio, kion li verkas. Kiel vi povas scii, kiaj planoj svarmas en mia kapo? Au en tiu kapo? - li almontris la kapon de Behemoto, kiu tuj deprenis sian kaskedon, kvazau por lasi la civitaninon pli bone ghin ekzameni.
– Liberigu la vojon, civitanoj, - shi diris, jam nervoza.
Kerubjev kaj Behemoto forflankighis kaj lasis aliri verkiston en griza vestokompleto, sen kravato, en blanka somera chemizo kies kolumo libere diskushis sur la jako, kun gazeto subbrake. La verkisto afable kapoklinis salutante la civitaninon, preterpase desegnis en la al li prezentita libro malprecizan parafon kaj eniris la verandon.
– Ho ve, ne por ni, ne por ni, - melankolie diris Kerubjev, - sed por li estos tiu krucho da glacia biero, pri kiu ni, la du misshancaj vaguloj, tiom sopiris, nia situacio estas malghoja kaj embarasa, kaj mi ne scias, kion ni faru.
Responde Behemoto nur amare disetendis la brakojn kaj remetis la kaskedon sur sian rondan kapon, chirkaukreskitan de hararo mallonga kaj densa, tre simila al la kata. Kaj je tiu momento nelauta sed ordonema vocho diris super la kapo de la civitanino:
– Enlasu, Sofia Pavlovna.
La librulino ekmiris; en la verdo de la vitkrado aperis la blanka fraka brusto kaj la pinta barbo de la flibustro. Li direktis al la du achuloj afablan rigardon, kaj ech pli ol tio, li invite gestis. La autoritato de Archibaldo Archibaldovich estis konsiderinda faktoro en la restoracio de li estrata, kaj Sofia Pavlovna obeeme demandis Kerubjevon:
– Kiu estas via familinomo?
– Panajev, - tiu ghentile respondis. La civitanino enskribis la familinomon kaj levis la demandan rigardon al Behemoto.
– Skabichevskij, - miauis la dikulo, ial almontrante sian primuson. Sofia Pavlovna enskribis ankau chi tion kaj shovis la libron al la vizitantoj por ke ili signaturu. Kontrau la nomo
La kelnerojn Archibaldo Archibaldovich mirigis ne malpli ol Sofian Pavlovnan. Per siaj propraj manoj li deshovis seghon de la tablo, invitante Kerubjevon sidighi, palpebmmis al unu, ion flustris al alia, kaj la du kelneroj ekklopodis chirkau la novaj gastoj, el kiuj la unu metis sian primuson sur la plankon apud sia rufighinta boteto. Tuj malaperis de la tablo la malnova flavmakula tablotuko; alia, blankega kiel beduena burnuso, amele kraketante malfaldighis en la aero, dum Archibaldo Archibaldovich jam flustris nelaute sed tre esprimive:
– Per kio mi vin regalu? Eminentan strugdorson mi havas… El la rezervo por la arkitekta kongreso…
– Vi… eh… donu al ni ghenerale… almanghajhojn… eh… - afable mekis Kerubjev, mole malstrechighante sur la dors’apogilo de sia segho.
– Mi komprenas, - fermante la okulojn multsignife diris Archibaldo Archibaldovich.
Vidante, kiel la restoraciestro traktas la pli ol suspektindajn vizitantojn, la kelneroj forlasis chiujn dubojn kaj serioze okupighis pri ili. Unu jam prezentis alumeton al Behemoto, kiu elposhigis cigaredstumpon kaj metis ghin en la bushon, la alia rapidis tintetante per la verda vitrajharo, lokante antau chiu telero po unu brandoglaseton, vinglason kaj fajnvandan pokalon, el kia tiel agrable trinkighas mineral’akvo sub la markezo… ne, iom anticipante ni diru…