– Estos neniaj ordonoj, vi faris chion kion vi povis, kaj chi momente mi ne bezonas viajn servojn. Vi povas ripozi. Tuj venos fulmotondro, la lasta fulmotondro, ghi finfaros chion finfarotan, kaj ni ekvojos.
– Tre bone,
La fulmotondro pri kiu parolis Voland jam densighis sur la horizonto. Nigra nubego levighis okcidente, duonigis la sunon, poste kovris ghin tute. Sur la teraso friskighis. Baldau ighis mallume.
Tiu mallumo, veninta de la okcidento, kovris la egan urbon. Malaperis la pontoj, la palacoj. Chio malaperis, kvazau ghi neniam ekzistis en la mondo. La tutan chielon trakuris unu fajrofadeno. Poste bato skuis la urbon. Ghi ripetighis, komencighis la fulmotondro. Oni ne plu distingis Volandon en la shtorma konfuzo.
Chapitro 30
TEMPAS! TEMPAS!
– Chu vi scias, - diris Margarita, - hierau nokte, ghuste kiam vi endormighis, mi legis pri la mallumego veninta de Mediteraneo… kaj tiuj idoloj, ah, la oraj idoloj. Ial la tutan tempon ili ne lasas min trankvila. Al mi shajnas, ke tuj ekpluvos. Chu vi sentas la friskon?
– Chio chi estas tre bona kaj brava, - respondis la majstro fumante kaj per la mano disbatante la fumon, - kaj la idoloj, Dio zorgu pri ili… sed kio estos plu, tion mi tute ne komprenas!
La interparolo estis dum la sunsubiro, ghuste kiam Levio Mateo aperis antau Voland sur la teraso. La fenestreto de la kelo estis malfermita, kaj se iu estus enrigardinta, lin surprizus la stranga aspekto de la interparolantoj. Margarita surhavis nur la nigran mantelon, metitan rekte sur la nudan korpon, kaj la majstro plu estis en sia malsanuleja negligho. Tiu ekstravaganco havis simplan kialon: Margarita ne povis surmeti ion alian, char chiuj shiaj vestoj restis en la palaceto, kaj kvankam ghi situis tuto proksime, tamen tien iri por preni siajn ajhojn estis afero absolute nepensebla. Koncerne la majstron, kies vestaro retrovighis en la shranko, kvazau li neniam estus forestinta, li simple ne volis sin alivesti, elvolvante antau Margarita sian penson, ke tuj-tuje komencighos ia plej absurda misajho. Cetere, li tamen estis razita, la unuan fojon post tiu autuna nokto (en la kliniko oni stopligis lian barbon per tondomashino).
Ankau la chambro aspektis tre strange, kaj orientighi en ghia hhaoso estis tre malfacile. Sur la tapisho kushis manuskriptoj, manuskriptoj okupis la sofon. En la braksegho ghibis la dorso de forlasita libro. Sur la ronda tablo estis primetita vespermangho kaj kelkaj boteloj staris inter almanghajhoj. Kiel estighis tiuj delikatajhoj kaj vinoj sciis nek la majstro nek Margarita. Vekighinte ili trovis chion chi preta sur la tablo.
Dorminte ghis la sabata sunsubiro, kaj la majstro, kaj lia amikino sin sentis tute refortighintaj kaj freshaj, escepte nur unu postsignon de la hierauaj aventuroj: ilin ambau malklare doloretis la maldekstra tempio. Aliflanke, konsiderindaj shanghoj okazis koncerne ilian psikon, tion povus konstati chiu, kiu estus subauskultinta ilian interparolon en la kela loghejo. Tamen subauskultantoj ja ne estis. La malgranda korto havis ghuste tiun avantaghon, ke ghi chiam estis senhoma. Chiun tagon la saliko kaj la tilioj, verdighante trans la fenestro, vershis pli intensan printempan odoron, kaj kun kelkaj enblovoj de la jhus komencighinta venteto ghi penetris en la kelon.
– Nu, diable! - subite ekkriis la majstro, - se oni iomete pripensus… - li estingis la cigaredstumpon en la cindrujo kaj premis la kapon inter la manoj, - auskultu, ja vi estas inteligenta homo kaj neniam estis freneza. Serioze, chu vi certas, ke hierau ni estis che Satano?
– Serioze, mi certas, - respondis Margarita.
– Nu jes, nu jes, - ironie diris la majstro, - nun, resume, anstatau unu frenezulo estas du: kaj la edzo, kaj la edzino! - Li levis la manojn al la chielo kaj kriis: - Tio… la diablo scias, kio ghi estas! La diablol.La diablo!
Anstatau respondi Margarita falis sur la sofon, ekridegis, eksvingis en la aero siajn nudajn krurojn kaj poste ekkriis:
– Ho, mi jam ne povas! Ho, mi jam ne povas! Se vi vin vidus!
La majstro konfuzite tiris supren sian malsanulejan kalsonon kaj Margarita, satrideginte, seriozighis.
– Pretervole vi jhus diris la veron, - shi diris, - la diablo ja scias, kio ghi estas, kaj kredu al mi, la diablo chion aranghos! - Shiaj okuloj ekbrilis, shi salte levighis, komencis danceti surloke kaj kriadi: - Kiel mi estas felicha, felicha, felicha, ke mi kun li kontraktis! Ho, diablo, diablo! Vi devos, mia kara, vivi kun sorchistino! - Shi jhetis sin al la majstro, brakumis lian kolon, kisis liajn lipojn, lian nazon, liajn vangojn. Bukloj de shiaj nearanghitaj nigraj haroj blindigis la majstron, liaj vangoj kaj frunto brulis sub la kisoj.
– Jes, vere, nun vi similas sorchistinon.
– Mi tion ja ne negas, - respondis Margarita, - mi estas sorchistino kaj mi tre kontentas pri tio!