Chi tiam al li shajnis, ke de sub la pordo en la kabineton penetris putre humida bloveto. Tremo pasis sur la dorso de la financa direktoro. Je la sama momento subitaj horloghbatoj anoncis noktomezon, kaj ankau la batoj lin tremigis. Sed lia koro tute sinkis, kiam li audis mallautan bruon de shlosilo turnata en la pordoseruro. Krampinte al la teko siajn shvitetajn, malvarmajn manojn, la financa direktoro sentis ke, se la susuro en la serurtruo tuj ne chesos, li ne eltenos kaj ekshrikos.
Finfine la pordo cedis al ies penado, malfermighis, kaj en la chambron scnbrue pashis Varenuhha. Rimskij sinkis sur la seghon, char liaj genuoj fleksighis. Enspirinte aeron en la bruston li preskau kajholmiene ridetis kaj milde diris:
– Ho Dio, kiel vi min timigis!
Jes, chiun ajn povus timigi tia subita apero, kaj tamen ghi samtempe estis tre ghojiga. Montrighis almenau unu fadenfino en tiu implika afero.
– Nu, parolu do, ek, rapide! - stertoris Rimskij sin krochante je tiu fadenfino, - kion chio chi signifas?!
– Pardonu, mi petas, - obtuze diris Varenuhha refermante la pordon. - Mi pensis, ke vi jam foriris.
Kaj sen demeti la kaskedon Varenuhha venis al la segho che la kontraua rando de la skribotablo kaj sidighis.
Menciendas, ke en la respondo de Varenuhha desegnighis strangeta trajto, kiu tuj ekpikis la financan direktoron; ja pri la sentivo li povus konkuri chiun sismografon de la plej bonaj stacioj en la mondo. Kiel do? Kial Varenuha iris en la kabineton de la financa direktoro, se li opiniis chi tiun foresti? Ja li havas sian oficejon. Tio estis unue. Kaj due: per kiu ajn enirejo Varenuha estus veninta en la teatron, chie li nepre devus renkonti iun el la noktaj dejhorantoj, kaj al ili chiuj estis anoncite, ke Rimskij por kelka tempo restos en sia kabineto.
Tamen la financa direktoro ne pripensis longe tiun strangajhon. Aliaj zorgoj okupis lian atenton.
– Kial vi ne telefonis? Kion signifas tiu arlekenado pri Jalto?
– Nu, ghuste kiel mi diris, - respondis la administristo, shmacinte kvazau lin suferigis malsana dento, - oni lin trovis en gastejo en Pushkino.
– Kiel, en Pushkino? Chu apud Moskvo? Kaj kio pri la telegramoj el Jalto?
– Kia, pro la diablo, Jalto! Li drinkigis telegrafiston el Pushkino, kaj ambau aranghis stultajn blagojn, interalie dissendis telegramojn markitajn per
– Ah ha, ah ha… Do bone, bone… - ne tiom diris, kiom kantetis Rimskij. En liaj okuloj ekhelis flaveta lumo. Li imagis la triumfan bildon pri malglora eksoficigo de Stechjo Latronov. Liberigho! Li, la financa direktoro, finfine liberigita je tiu enkorpighinta plago, nomata Latronov! Kaj ne maleblas, ke Stefano Bogdanovich meritos ion pli achan ol eksoficigon…
– La detalojn! - postulis Rimskij ekfrapinte la tablon per la paperpremilo.
Kaj Varenuha rakontis la detalojn. Tie, kien Rimskij lin sendis, oni tuj lin akceptis kaj plej atente auskultis. Evidente, neniu ech por unu momcnto kredis, ke Stechjo povas esti en Jalto. Chiuj de la komenco subtenis la konjekton de Varenuhha, ke Latronov, certe, estas en «Jalto» de Pushkino.
– Kie do li estas nun? - ekscitite interrompis la administriston la financa direktoro.
– Kie vi volas ke li estu? - kun torda rideto respondis Varenuhha, - nature, li estas en la malebriigejo.
– Oh ho! Nu, dankon!
Varenuha daurigis sian rakonton. Ju pli li avancis, des pli bunte malvolvighis antau la financa direktoro la longega cheno de Latronovaj kanajlajhoj kaj fi-faroj, kaj chiu sekva chenero estis pli abomeninda ol la antaua. Ekzemple, tiu ebria dancado interbrakumite kun la telegrafisto, sur la herbobedo antau la telografejo de Pushkino, lau la sonoj de senokupa tirharmoniko! La kurado post civitaninoj shrikantaj pro teruro! La provo pugne batali kontrau la bufedisto en tiu «Jalto» mem! La disjhetado de haketita shenoprazo sur la plankon de tiu sama «Jalto». La frakasigo de ses boteloj de la seka vino blanka «Aj-Danila». Rompo de taksimetro che shoforo rifuzinta apudigi sian automobilon al Stechjo. La minaco aresti civitanojn, kiuj provis chesigi la dibochon. Resume, nigra hororo.
Stechjo estis bone konata en la teatra medio de Moskvo, kaj chiuj sciis, ke tiu homo ne estas anghelo. Tamen tio, kion rakontis la administristo, ech por Stechjo estis tro forta. Jes, tro forte. Ech multe tro forte.
De trans la tablo la pikemaj okuloj de Rimskij boris la vizaghon de la administristo, kaj ju plu tiu parolis, des pli malserenighis la okuloj. Ju pli realismaj kaj kolorrichaj ighis la abomenaj detaloj, per kiuj spicis sian rakonton Varenuhha… des malpli kredis al li la financa direktoro. Kaj kiam Varenuhha rakontis, ke tute senbridighinte Stechjo provis rezisti tiujn, kiuj alveturis por revenigi lin en Moskvon, tiam la financa direktoro jam certe sciis, ke chio rakontata de la noktomeze reveninta administristo estas pura mensogo. Mensogo, de la unua ghis la lasta vorto.