Varenuhha saltetadis antau la de li gardata pordo, chiun fojon ekshvebante kaj kelkan tempon balancighante en la aero. Li siblis kaj shmacis, svingante siajn hokfingrajn manojn direkte al Rimskij, kaj palpebrumadis al la transfenestra fraulino.
Shi ekhastis, shovis sian rufan kapon tra la vazistaso, etendis la brakon kiom shi povis, per la ungoj gratis la malsupran riglilon skuante la fenestroframon. La brako plilongighis, kvazau kauchuka, kaj kadavre verdighis. Fine la verdaj fingroj de la mortintino kaptis la riglilbutonon, ghin levis kaj la fenestroklapoj cedis. Rimskij eligis malfortan krion kaj gluighis al la muro tenante antau si sian tekon kiel shildon. Li komprenis ke venas lia pereo.
La fenestro larghe malfermighis, sed anstatau la nokta fresho kaj la aromo de la tilioj en la chambron fluis kela odoro. La mortintino pashis sur la fenestrobreton. Rimskij klare vidis la putromakulojn sur shia brusto.
Subite, ghoja hela kokokrio levighis el la ghardeno, el tiu malalta konstruajho, kiu situis malantau la pafejo kaj kie estis tenataj la bestoj aperantaj en iuj programoj. Vochforta koko dresita klarionis anoncante ke al Moskvo rulighas de la oriento la matenkrepusko.
Sovagha furiozo tordis la vizaghon de la fraulino, shi raukvoche sakris; che la pordo Varenuhha ekshrikis kaj el la aero peze falis sur la plankon.
La kokeriko ripetighis, la fraulino klakis per la dentoj kaj shiaj rufaj haroj krute levighis supren. Che la tria kokokrio shi sin forturnis kaj elflugis eksteren. Post shin, saltinte supren kaj horizontale etendighinte en la aero, pensigante pri fluganta Kupido, forshvebis super la skribotablo kaj malaperis en la fenestro la administristo.
La neghe blanka, ne havanta ech unu nigran haron maljunulo, kiu antau nelonge estis Rimskij, rapidis al la pordo, movis supren la serurblokilon, malfermis la pordon kaj kuregis tra la senluma koridoro. Apud la shtuparejo li, ghemante pro teruro, palpe trovis la shaltilon, kaj la shtuparejo prilumighis. Sur la shtupoj la skuighanta, tremanta maljunulo falis, char al li shajnis, ke de supre sur liajn shultrojn mole sinkis Varenuhha.
Rimskij kuris malsupren. En la vestiblo dejhoranto dormis sur segho apud la kaso. Rimskij kashiris preter li piedpinte kaj elglitis tra la chefa pordo. Sur la strato li sentis sin iom pli bone. Li tiom rekonsciighis, ke preminte la kapon inter la manoj li sukcesis kompreni, ke lia chapelo restis en la kabineto.
Evidente, li ne revenis por ghin preni. Anhelante li kuris trans la largha strato al la kontraua strat’angulo, kie antau la kinejo malhele briletis mgheta lumo. Post unu minuto li estis apud la taksio. Feliche, neniu lin devancis.
– Al la Leningrada ekspreso, bona trinkmono, - brue spirante kaj tenante la manon sur la koro diris la maljunulo.
– La garaghon mi revenas, - malamege respondis la shoforo kaj sin forturnis.
Tiam Rimskij malbukis la tekon, eligis kvindek rublojn kaj etendis ilin tra la malfermita antaua fenestro al la shoforo.
Post unu minuto la tute vibranta veturilo kirlovente rapidegis lau la stratringo Sadovaja. Skuate sur la benko, la pasaghero vidis en la spegul-peco, krochita antau la shoforo, jen ties okulojn ghojajn, jen la siajn frenezajn.
Antau la stacidomo Rimskij saltis el la automobilo kaj kriis al la unua vidita homo kun blanka antautuko kaj identiga shildeto:
– Unuan klason, unu, tridek por vi! -li prenis el la teko manplenon da chervoncoj. - Se ne estas unua, duan, alie prenu ajnan!
La shildethava viro rigardis la lumantan horloghon kaj shirprenis la chervoncojn el la manoj de Rimskij.
Post kvin minutoj la ekspresa trajno forlasis la vitran kupolon de la stacidomo kaj dronis en la mallumo. Kun ghi malaperis ankau Rimskij.
Chapitro 15
LA SONGHO DE NIKANORO IVANICH
Sendube, la leganto jam divenis, ke la rughvizagha dikulo lokita en la chambron n-ro 119 de la kliniko estis Nikanoro Ivanich Nudokrudov.
Tamen ne rekta estis lia vojo al profesoro Stravinskij: antaue li kelkan tempon restadis en alia loko.
Pri tiu alia loko la memoro de Nudokrudov retenis malmulton. Memorighis nur skribotablo, shranko kaj sofo.
Tie kun Nikanoro Ivanich, kies vidado iel konfuzighis pro la sangoalfluo kaj anim’ekscito, oni havis interparolon; sed la interparolo rezultis stranga, konfuza, au pli ghuste, tute ne rezultis.
La unua demando al li farita estis chi tiu:
– Chu vi estas Nikanoro Ivanich Nudokrudov, prezidanto de la komitato de la domo n-ro
Responde Nudokrudov eksplodis per timiga ridego kaj diris lauvorte jenon:
– Nikanoro mi estas, certe Nikanoro! Sed kia, je l’ kukolo, mi estas prezidanto?
– Kion vi volas diri? - oni lin demandis kuntirante la brovojn.
– Tion, - li respondis, - ke la vera prezidanto tuj devis konstati, ke li estas demono! Ja kiel li aspektis! La nazumo fendita… vestita per chifonajhoj… Kiel li povus esti interpretisto de alilandano?
– Pri kiu vi parolas? - oni demandis.