Varenuhha ne veturis en Pushkinon, kaj Stechjo mem en Pushkino ne estis. Ne estis la ebria telegrafisto, nek la frakasita vitro en la gastejo, Stechjo ne estis shnurligata… Estis neniu el tiuj aferoj.
Apenau la financa direktoro certighis, ke Varenuhha al li mensogas, tuj la terurtremo ekrampis sur lia korpo levighante de la piedoj, kaj denove, ankorau du fojojn, shajnis al li ke putra humido malariporta disvershighis sur la planko. Sen formovi ech por unu momento sian rigardon de la administristo - kiu, iel strange baraktante sur la segho, klopodis resti en la blueta ombro de la tablolampo kaj iel bizare sin shirmis per gazeto, shajnigante, ke lin ghenas la lumo de la lampo - Rimskij pensis nur pri unu afero: kion chio chi signifas? Kial la tro malfrue reveninta administristo tiel impertinente mensogas al li en la senhoma kaj silenta teatro? La konscio pri danghero, danghero nekonata sed timinda, komencis turmenti la animon de Rimskij. Shajnigante ne atenti la elturnighojn de Varenuhha nek la artifikojn pri la gazeto, la financa direktoro ekzamenis lian vizaghon, apenau auskultante lin babili. Unu cirkonstanco shajnis ech pli enigma ol la nesciate kial elpensita kalumnia rakonto pri la aventuroj en Pushkino: tiu cirkonstanco estis shangho en la aspekto kaj la manieroj de la administristo.
Malgrau la anasbeka viziero de la kaskedo, kiun Varenuhha tiris sur la okulojn por ombri sian vizaghon, malgrau la manipulado per la gazet-folio - la financa direktoro tamen rimarkis grandegan bluajhon etendighantan dekstren de lia nazo. Krome, la kutime vivoplena administristo nun estis malsane, krete pala, kaj lia kolo en tiu sufokvarma nokto ial estis chirkauvolvita per malnova striita koltukacho. Konsidere ankorau la abomenan manieron sucheti kaj shmaceti, kiun la administristo shajnis ricevi dum sia foresto, la drastan shanghon de lia vocho, kiu ighis obtuza kaj kruda, la friponeme malbravan esprimon aperintan en liaj okuloj - oni rajtis diri, ke Ivano Saveljich Varenuha ighis nerekonebla.
Kaj ankorau io brule maltrankviligis la financan direktoron, sed kio nome, - tion li ne povis kompreni, kiom ajn forte li strechis sian febran cerbon, kiel ajn atente li ekzamenis la admimstriston. Tamen ekster chia dubo, estis io malnatura, hhimera en tiu kombinajho el la administristo kaj la bone konata segho.
– Nu, finfine oni lin superfortis, jhetis en la automobilon, - plu zumadis.Varenulia, rigardetante de malantau la gazetfolio kaj kashante la bluajhon per la mano.
Rimskij subite etendis sian brakon, kvazau senkonscie pianumante sur la tablo, per la polmo premis la butonon de la elektra sonorilo kaj lia koro glaciighis.
En la malplena teatro nepre estus audebla la akrasona signalo. Tamen audighis nenia sonoro, la butono senefike sinkis en la tabloplaton. La butono estis malviva, la sonorilo estis difektita.
La ruzajho de la f inanca direktoro ne eskapis la atenton de Varenuha. Lia vizagho ektikis, en la okuloj trafulmis klare malica ekbrilo, kaj li demandis:
– Kial vi sonorigas?
– Automate, - obtuze respondis Rimskij, retiris la manon kaj siavice demandis per malf irma vocho: - Kion vi havas sur la vizagho?
– La automobilo joris kaj mi pushighis kontrau la anso de la pordo, - respondis Varenufia deturnante la okulojn.
«Mensogo!» interne ekkriis la financa direktoro. Kaj subite liaj okuloj ighis rondaj kaj absolute frenezaj, lia rigardo shajnis katenita al la dors-apogilo.
Malantau la segho de Varenuhha, sur la planko, kruce kushis du ombroj, la unu pli densa kaj nigra, la alia magra kaj griza. Sur la planko klare desegnighis la ombra apogilo de la segho kaj ghiaj pintaj piedoj, sed super la planka apogilo malestis la ombra kapo de Varenuhha, same kiel inter la seghopiedoj mankis la ombro de liaj kruroj.
«Li ne havas ombron!» mense kriegis Rimskij. Lin skuis tremo.
Varenuhha shtele sin deturnis, lauis la frenezan rigardon de Rimskij trans la apogilon kaj komprenis, ke li estas malkovrita.
Li sin levis de la segho (ankau la financa direktoro ekstaris) kaj faris pashon for de la tablo, konvulsie premante la tekon per la manoj.
– Nu jes, certe vi tion divenis, malbeninda ruzulo! Sagaca kiel chiam, - malicege rikanis Varenuhha rekte en la vizaghon de la financa direktoro.
Subite li sallis de la segho al la pordo kaj rapide movis malsupren la serurblokilon. Rimskij terurite rigardis chirkauen, retropashante al la ghardena fenestro, kaj en tiu lunlume inundata fenestro li vidis la vizaghon de nuda fraulino premighi al la vitro kaj shian nudan brakon, shovitan tra la vazistaso, serchi la malsupran riglilon. La supra jam estis malfermita.
Al Rimskij shajnis, ke la lumo en la tablolampo estingighas kaj la skribotablo tangas. Sur lin rulighis glacia ondo, sed feliche por si li sin superregis kaj ne falis. La resto de liaj fortoj sufichis por murmuri - sed jam ne por krii:
– Helpon…