– Hm… - mediteme diris la artisto, - mirinde, ke tio vin ankorau ne tuttedis! La normalaj homoj nun, pasante sur la stratoj, ghuas la varmon de la printempa suno, dum vi kauras chi tie en la sufoka salono! Chu vere tiom interesa estas la programo? Nu, chiu havas sian preferon, - filozofie konkludis la artisto.
Shanghinte la tembron kaj la intonaciojn de sia vocho li gaje kaj sonore anoncis:
– Do, nia sekva programero: Nikanoro Ivanich Nudokrudov, prezidanto de domkomitato kaj estro de dieta manghejo. Ni petas vin, Nikanoro Ivanich!
La publiko respondis per ghenerala aplaudo. Nudokrudov, surprizite, elorbitigis la okulojn, sed la anoncisto, sin shirmante per la mano kontrau la lumo de la scenejlamparo, rigarde trovis lin inter la sidantoj kaj karesmiene vokis lin per fingrogesto sur la scenejon. Post unu momento Nudokrudov staris apud la artisto sen scii, kiel li tien venis. Shprucante en liajn okulojn de malsupre kaj de antaue, la lumo de diverskoloraj lampoj dronigis en la ombro la spektejon kaj la publikon.
– Do, kara Nikanoro Ivanich, donu al ni ekzemplon, - varme diris la juna artisto, - kaj liveru la valuton.
Estighis silento. Nudokrudov pauzis por ekspiri kaj mallaute diris:
– Je Dio mi jhuras, ke…
Sed antau ol li findiris, la tuta spektejo eksplodis per indignaj krioj. Nikanoro Ivanich embarasite eksilentis.
– Se mi bone vin komprenis, - ekparolis la kondukanto de la programo, - vi volis jhuri je Dio, ke vi ne havas valuton, chu? - Kompateme li rigardis al Nudokrudov.
– Ghuste tiel, mi ne havas, - respondis tiu.
– Bone, - diris la artisto, - nun pardonu sentaktan demandon, sed kion ni pensu pri la kvarcent dolaroj, trovitaj en la necesejo de la apartamento, kies solaj posedantoj estas vi kaj via edzino?
– Magiaj dolaroj! - evidente ironie iu diris en la malhela spektejo.
– Ghuste tiel, magiaj, - nekuraghe respondis Nudokrudov sen montri tute klare, al kiu li parolas, chu al la artisto, chu en la malhelan spektejon. Li klarigis: - Tio estis la malsankta potenco, la kvadratita interpretisto ilin shtelmetis.
Denove la spektejo indignite ekblekis. Kiam ghi resilentighis, la artisto diris:
– Jen kiajn fabelojn Lafontenajn mi devas auskulti! Oni shtelmetis al li kvarcent dolarojn! Ni chiujn demandu - ja chi tie vi chiuj estas valutistoj - do, kiel fakulojn mi vin demandas: chu la afero estas pensebla?
– Ni ne estas valutistoj, - dise eksonis ofenditaj vochoj el la spektejo, - sed la afero estas nepensebla.
– Mi tute samopinias, - firme diris la artisto, - kaj plu vin demandas: kion oni kutimas shtelmeti?
– Infanon! - kriis iu el la spektejo.
– Absolute ghuste, - jesis la programkondukanto, - oni shtelmetas forlasatan infanon, anoniman leteron, propagandilon, inferan mashinon, sennombran aron de ajnajhoj, sed kvarcent dolarojn neniu shtelmetus, char tia idioto ne ekzistas en la naturo, - kaj, sin turninte al Nudokrudov, la artisto aldonis riproche kaj malgaje: - vi min chagrenis, Nikanoro Ivanich! Je vi mi esperis. Do, nia programcro fiaskis.
La spektejo per fajfo esprimis al Nudokrudov sian malaprobon.
– Valutisto li estas! - oni kriadis. - Pro tiaj, kiel li, suferas ni senkulpuloj!
– Ne insultu lin, - milde diris la anoncisto, - li pentos! - Kaj, levinte al Nudokrudov siajn larmoplenajn bluajn okulojn li aldonis: - Bone, Nikanoro Ivanich, reiru sur vian lokon!
Post kio la artisto tintis per la sonorileto kaj laute anoncis:
– Interakto, kanajloj!
Tute konsternite de tiu, de li neniel atendita, partopreno en teatra programo, Nikanoro Ivanich retrovighis sur sia loko sur la pargeto. Nun li songhis, ke la spektejo sinkis en plenan mallumon kaj sur la muroj fajre ekhelis la rughaj literoj: «Liveru la valuton!» Poste la kurteno remalfermighis kaj la anoncisto invitis:
– Mi petas, ke Sergio Gerardovich
– Sergio Gerardovich, - diris al li la anoncisto, - jam ses semajnojn vi sidas chi tie, obstine rifuzante liveri la reston de via valuto, kiun la lando tiom bezonas, dum por vi ghi estas tute senutila, kaj tamen vi plu malcedas. Vi estas kultura homo, bonege chion chi komprenas, kaj tamen vi malvolas fari al mi tiun komplezon.
– Bedaurinde, mi nenion povas fari, char plian valuton mi ne havas, - trankvile respondis
– Almenau, chu vi havas briliantojn? - demandis la artisto.
– Ankau briliantojn mi ne havas.
La artisto mallevis la kapon, enpensighis, poste kunfrapis la manojn. El la kuliso venis sur la scenejon mez’agha sinjorino, vestita laumode, tio estas surhavanta senkoluman mantelon kaj malgrandegan chapeleton. Shi shajnis maltrankvila, sed
– Kiu estas tiu sinjorino? - lin demandis la programkondukanto.
– Shi estas mia edzino, - digne respondis