– En la eminenta plenumo de la aktoro Dibochadov ni kune jhus audis
Chu la poezio de Pushkin tiel efikis, chu la proza parolado de la anoncisto, chiukaze el la spektejo subite audighis timida vocho:
– Mi liveras valuton.
– Bonvenon sur la scenejon, mi petas! - ghentile invitis la anoncisto, per strecha serchorigardo penante penetri la malhelon de la spektejo.
Al li elvenis malalta civitano blonda; la aspekto de lia vizagho supozigis, ke li ne razis sin almenau tri semajnojn.
– Mi pardonpetas, kiu estas via familinomo? - demandis la artisto.
– Kanavkin, Nikolao, - timide respondis la veninto.
– Ah! Tre agrable, civitano Kanavkin. Do?
– Mi liveras, - diris Kanavkin mallaute.
– Kiom?
– Mil dolarojn kaj dudek ordekojn.
– Brave! Chu chion, kion vi havas?
La artisto fiksis sian rigardon rekte en la okulojn de Kanavkin, kaj Nudokrudov ech havis la impreson, ke el liaj okuloj shprucis radioj, penetrintaj civitanon Kanavkin trae, kvazau iks-radioj. La spektantoj retenis la spiron.
– Mi kredas! - finfine ekkriis la artisto, estingante sian rigardon, - mi kredas al vi! Tiuj okuloj ne mensogas. Ja kiom da fojoj mi parolis al vi pri via precipa eraro: vi subtaksas la gravecon de la homaj okuloj. Komprenu, ke la lango povas kashi la veron, la okuloj - neniam! Oni faras al vi subitan demandon, vi ech ne ektremetas, tuj retrovas la memregadon kaj jam scias kion vi diru por kashi la veron, vi parolas tre kredeble kaj neniu trajto movighetas sur via vizagho, sed, ho ve, la vero, perturbite de la demando, malmergighas de la fundo de via animo, por unu momento lasas sin vidi en viaj okuloj, kaj chio finitas. Ghi estas rimarkita, kaj vi, kaptita!
Prononcinte, kaj tre arde, tiun tre konvinkan oratorajhon, la artisto tenere demandis Kanavkinon:
– Kie estas la kashejo?
– Che mia onklino Porohovnikova, strato Prechistenka…
– Ah! Tio estas… atendu… che Klaudia Ilinichna, chu?
– Jes.
– Ah jes, jes, jes! Malgranda palaceto, chu? Kontraue estas ghardeno? Certe, certe, mi konas. Do, kien vi ilin shovis?
– En la kelo, en skatolo de kakao
La artisto eksvingis la manojn.
– Chu vi vidis ion similan? - li ekkriis afliktite. Sed ili tie malseketighos kaj shimos! Chu imageblas, ke ni povus lasi la valuton konfidita al tiaj homoj? Chu? Absolute kiel infanoj, mi jhuras!
Konscia pri la puninda frivolo de sia absurda misago, Kanavkin kulpamiene mallevis sian hirtan kapon.
– La mono, - daurigis la artisto, - estas konservenda en la shtata banko, en spcciala ejo, seka kaj bone gardata, sed neniel en onklina kelo, kie, ekzemple, ghin povus difekti la ratoj! Vere, hontu, Kanavkin, vi estas ja adolto!
Tute konfuzite Kanavkin skrapadis per la fingro la randon de sia jako.
– Nu, bone, - mildighis la artisto, - ni forgesu tion… - kaj subite li aldonis: - Ah, ankorau unu afero: por shpari la veturojn de la shtata automobilo… la onklino mem, ja ankau shi havas ion, chu?
Kanavkin, kiu neniel atendis tian turnon, ekskuighis, kaj en la teatro estighis silento.
– Ahh, Kanavkin! - diris la anoncisto per tono de amika riprocho. - Malgrau tio, ke mi kredis al li kaj lin laudis, nu, jen li subite paneas! Sed tio estas stultajho, Kanavkin! Ja jhus mi parolis pri la okuloj. Chiuj ja vidas, ke shi havas. Do, kial vi nin turmentas?
– Jes, shi havas! - audace kriis Kanavkin.
– Brave! - kriis la anoncisto.
– Brave! - terure blekegis la publiko.
Kiam chio kvietighis, la anoncisto gratulis Kanavkinon, premis lian manon, proponis, ke oni veturigu lin en la urbon hejmen per automobilo, kaj ordonis al iu en la kuliso, ke tiu sama veturilo vizitu la onklinon por inviti shin al la programo en la inan teatron.
– Mi ankorau volis vin demandi: chu la onklino menciis, kie shi tenas la siajn? - la anoncisto sin turnis al Kanavkin, afable prezentante al li cigaredon kaj brulantan alumeton. Tiu ekfumis kaj melankolie ridetis.
– Mi kredas, mi kredas, - suspiris la artisto, - la maljuna avarulinacho ne nur al sia nevo - ech al la diablo shi tion ne konfidus. Nu, tamen ni provu veki en shi homajn sentojn. Kiu scias? Eble ne chiuj kordoj forputris en shia uzurista fi-animo. Cion bonan, Kanavkin!
Kaj la felicha Kanavkin forveturis. La artisto demandis, chu ankorau iuj deziras liveri sian valuton, sed la publiko respondis per silento.
– Stranguloj, je mia honorvorto! -diris la artisto levetinte la shultrojn, kaj la kurteno lin shirmis.
La lampoj estingighis, kelkan tempon estis mallumo kaj de fore en ghin venis nervoza tenoro, kiu kantis: