Poste de ie dufoje audighis malproksimaj aplaudoj.
– En la ina teatro iu sinjorinjo liveras sian valuton, - subite ekparolis la rufbarba najbaro de Nikanoro Ivanich kaj, suspirinte, li aldonis: - Ahh, se mi povus esti trankvila pri miaj anseroj! Mi, kara homo, havas batal-anserojn en Lianozovo. Sen mi, mi timas, ili forkrevos. La ansero, ghi estas birdo batalema, delikata, ghi bezonas prizorgon… Ahh, se ne temus pri la anseroj! Ja per Pushkin oni min ne priruzus, - kaj li denove suspiris.
Chi tiam la spektejon plenigis hela lumo, kaj Nudokrudov songhis, ke el chiuj pordoj shutighis blankchapelaj kuiristoj, chiu kun cherpilo en la mano. Kuirknaboj enportis tinon plenan je supo kaj pletegon sharghitan je distranchita sekala pano. La spektantoj pliviglighis. La gajaj kuiristoj klopodadis inter la teatruloj, disvershadis la supon en la bovlojn kaj distribuis la panon.
– Manghu, knabegoj, - kriis la kuiristoj, - kaj liveru la valuton! Kial vi sidij chi tie? Jen granda ghuo, sorbadi tiun atriposupachon! Revenu hejmen, bone drinku, almanghetu - agrable!
– Ekzemple vi, patro, nu kial vi restas enshlosite chi tie? - dika kuiristo kun frambokolora nuko demandis rekte Nudokrudovon, prezentante al li bovlon plenan je likvajho, en kiu solece flosis peceto de brasikfolio.
– Sed nenion mi havas, nenion! - per terura vocho kriis Nikanoro Ivanich, - chu vi komprenas, nenion!
– Chu nenion? - per timiga baso mughis la kuiristo, - nenion, chu? - li redemandis per milda ina vocho, - nenion, nenion, - li trankvilige murmuris shanghighante en la vickuracistinon Praskovja Fjodorovna.
Shi delikate skuetis la shultron de Nudokrudov, kiu ghemis en sia dormo. Tiam aerdisighis la kuiristoj kaj disfalis la teatro kun la kurteno. Tralarme Nikanoro Ivanich distingis sian kuracejan chambron kaj du homojn en blanka kitelo - tamen neniel la impertinentajn kuiristojn ghenantajn onin per siaj konsiloj, sed doktoron kaj la jhus menciitan vickuracistinon, kiu tenis ne bovlon sed telereton kovritan per gazo, sur kiu kushis injektilo.
– Ja kio do chio chi estas? - amare diris Nudokrudov dum oni faris al li injekton. - Nenion mi havas, nenion kaj nenion! Pushkin liveru al ili valuton. Mi havas nenion.
– Nenion, tute nenion, - trankviligadis lin la kompatema Praskovja Fjodorovna. - Kaze de nulo vanas postulo.
Post la injekto Nudokrudov sin sentis pli bone kaj endormighis sensonghe.
Sed sekve de liaj elkrioj la angoro komunikighis en la chambron 120-an, kie la paciento vekighis kaj ekserchis sian kapon, kaj en la 118-an, kie la nekonata majstro maltrankvilighis kaj angore tordis siajn manojn, rigardante la lunon, rememorante la amaran, lastan en la vivo autunan nokton, la lumstrieton el sub la pordo kaj la malbuklighintajn harojn.
El la 118-a chambro, per la balkono, la angoro transflugis al Ivano, li vekighis kaj ekploris.
Sed la dejhora kuracisto rapide kvietigis chiujn maltrankvilighintojn, suferantajn je la kapo, kaj unu post alia ili endormighis. Laste endormighis Ivano, kiam super la rivero la chielo komencis helighi. Post la kuracilo, malsoifiginta lian tutan korpon, la kvieto kvazau ondo venis lin kovri. La korpo malpezighis, la kapon milde chirkaublovetis dormemo. La lasta, kion li audis maldorme, estis la antaumatena kvivito de la birdoj en la arbaro. Sed baldau ili silentighis, kaj li songhis, ke la suno jam komencas mallevighi super la Kalva Monto, kaj ke duobla kordono chirkauas la altajhon.
16
La suno jam komencis mallevigxi super la Kalva Monto, kaj duobla kordono cxirkaùis la altajxon.
La alao, kiu antaù la tagmezo krucis la vojon de la prokuratoro, trote venis al la Hxebrona Pordego. Gxia vojo jam estis pretigita. La infanterianoj de la Kapadocia kohorto dispusxis al la flankoj la amasojn de homoj, muloj kaj kameloj, kaj la alao, trotante kaj levante cxielen blankajn polvokolonojn, atingis la disirejon: la suda vojo kondukis al Bet-Lehxem, la nord’okcidenta - al Jafo. La alao impetis laù la nord’okcidenta vojo. La kapadocianoj borderis la vojon, anticipe forflankiginte la karavanojn, kiuj rapidis al la festo en Jersxalaimon. Pilgrimuloj forlasis siajn porokazajn striitajn tendojn, starigitajn sur la herbo, kaj amasigxis malantaù la kapadocianoj. Irinte proksimume kilometron, la alao devancis la duan kohorton de la Fulma legio, kaj post ankoraù unu kilometro gxi unua atingis la piedon de la Kalva Monto. Cxi tie la alao decxevaligxis. La alaestro gxin dividis en plotonojn, kiuj encirkligis la piedon de la nealta monteto, lasante libera nur unu pasejon de la Jafa vojo.
Post kelka tempo venis la dua kohorto, gxi iris pli alten kaj kordonis la pinton.