La ploregantan edzinon de Rimskij, laueble shin kvietiginte, oni resendis hejmen, kaj pli ol chion ceteran atentis la rakonton de la purigistino pr la stato en kiu shi trovis la kabineton de la financa direktoro. La oficistojn oni petis reveni al sia laborloko kaj okupighi pri siaj aferoj, kaj post nelonga tempo en la teatro aperis enketistoj kun pint’orela, dikmuskola hundo havanta tre inteligentajn okulojn kaj cigarcindran felkoloron. Inter la varieteanoj tuj trasusuris flustrado, ke tiu virhundo estas neniu alia ol la fama Karoaso. Nu, fakte, ghi estis ghuste Karoaso. Ghia konduto mirigis chiujn. Apenau enkurinte en la kabineton de la financa direktoro, Karoaso ekgraulis nudigante monstrajn flavetajn dentegojn, poste sin kushigis sur la ventron, kaj kun stranga mikso de melankolio kaj furiozo en la okulo, rampis al la rompita fenestro. Venkinte sian timon, la hundo subite saltis sur la fenestrobreton kaj, levinte supren sian maldikan muzelon, sovaghe kaj malicege ekhurlis. Ghi malvolis foriri de la fenestro, graulis, tremetadis kaj sin pretigis elsalti en la ghardenon.
Oni foririgis la hundon el la kabineto kaj relasis ghin en la vestiblo; ghi spur’iris tra la granda enirejo sur la straton kaj venigis la enketistojn al la taksia haltejo. Tie ghi perdis la sekvatan spuron, kaj Karoason oni forkondukis.
La enketistoj sin instalis en la oficejo de Varenuhha kaj venigis unu post alia tiujn oficistojn de Varieteo, kiuj cheestis la incidentojn de la hieraua seanco. Menciendas, ke chiupashe la enketo frontis neantauvideblajn malfacilajhojn. Fojon post fojo la okazajhfadeno rompighis en la manoj.
Chu estis afishoj? Estis. Tamen dum la nokto oni surgluis novajn, kaj nun - faru kion vi volas - ne restis ech unu. Nu, tiu magiisto, de kie li venis? Demandu iun alian. Tamen oni devis ja fari kontrakton?
– Oni devis, - perplekse konfirmis Bazilo Stepanovich.
– Se estis kontrakto, ghi devis pasi tra la librotenado, chu?
– Nepre, - ekscitite jesis Lastochkin.
– Kie do ghi estas?
– Ghi mankas, - ankorau pli palighante respondis la konsternita librotenisto. Kaj fakte, nek en la paperujoj de la kontadejo, nek che la financa direktoro, nek en la kabineto de Latronov estis ech malpleja spuro de la kontrakto.
Kiu estas la familinomo de la magiisto? Bazilo Stepanovich ne scias, li ne cheestis la hierauan spektaklon. La lokmontristoj ne scias. Unu el la biletvendistinoj sulkigis la frunton, pensis, pensadis, fine diris:
– Vo… shajnas Voland.
Chu eblas, ke tamen ne Voland? Eble ne Voland. Eble Faland.
Ighis konstatite, ke en la Alilandanburoo oni nenion ajn audis pri Voland nek pri Faland nek pri ia ajn magiisto.
La kuriero Karpov deklaris, ke la magiisto shajnis sin instali en la loghejo de Latronov. Certe, oni tuj vizitis la apartamenton. Nenia magiisto tie trovighis. Forestis ankau Latronov mem. La mastrumistino Grunjo forestas, kie shin trovi scias neniu. La prezidanto de la domkomitato Nikanoro Ivanich Nudokrudov forestas, la sekretario Prolejhnev forestas!
Rezultis perfekte absurda misajho: malaperis la tuta estraro, hierau okazis stranga skandala seanco, sed kiu ghin realigis kaj lau kies instigo - tion scias neniu.
Tamen proksimighis la tagmezo, la horo kiam oni devus malfermi la kason. Sed tio ja estis absolute nepensebla! Sur la pordo de Varieteo oni alkrochis grandegan kartonpecon kun la surskribo:
La librotenisto Lastochkin devis plenumi du urghajn taskojn. Unue, li devis veturi al la
La ordema kaj diligenta Bazilo Stepanovich pakis la monon en tagjhurnalon, kruce chirkauligis la pakajhon per shnureto, shovis ghin en sian tekon kaj, konforme al la instrukcio, li, kompreneble, iris ne al la autobuso nek al la tramo sed al la taksia haltejo.
Tie staris tri veturiloj, sed apenau ties shoforoj ekvidis la pasagheron rapidi al la haltejo, tuj chiuj tri forveturis vakaj el sub lia nazo, sendante al li, sen evidenta motivo, tre malafablajn rigardojn.
Tre surprizite de tiu cirkonstanco la librotenisto longan tempon staris kiel shtipo, cerbumante, kion ghi signifu.
Post chirkau tri minutoj alrulighis vaka taksio, sed la vizagho de la shoforo tuj tordighis, de kiam li vidis la pasagheron.
– Chu vakas? - mirtusinte demandis Bazilo Stepanovich.
– Montru la monon, - malafable respondis la shoforo sen rigardi la pasagheron,