– Prochjo! Kie vi estas?
– Kiun vi alparolas chi tie per
– Li ne rekonas!
– Bonvolu ne ploregi en mia kabineto! - jam kolerete diris la incitighema striita vestokompleto, kaj per la maniko ghi shovis al si pluan paperstakon kun la evidenta intenco provizi ilin je la koncernaj decido-formuloj.
– Ne, tion mi ne povas vidi, ne, mi ne povas! - kriis Anna Richardovna elkurante en la sekretariejon; kaj post shin el la kabineto pafighis la librotenisto.
– Imagu do, mi sidas, - tremante pro la ekscito rakontis la sekretariino, rekrochighinte je la maniko de Lastochkin, - kaj subite envenas virkato. Tute nigra kaj granda kiel hipopotamo. Nature, mi kriis al ghi «hush!» Ghi forkuras kaj anstatau ghi envenas dikulo, ia katmuzela, kaj diras: «Fi, civitanino, maldecas krii
Plorsingulto shin silentigis, shi reakiris la spiron kaj ekbabilis ion tute senkoheran:
– Kaj skribas, skribas, skribas! Frenezige! Per telefono ghi interparolas! Vestokompleto! Chiuj forkuris, kvazau la leporoj!
La librotenisto staris tremante. Sed finfine la sorto lin helpis. Trankvile kaj afereme en la sekretariejon pashis la milicio en la kvanto de du homoj. Ekvidinte ilin la bela sekretariino ploregis ankorau pli forte, pushante la fingron al la pordo de la kabineto.
– Ne plu ploregu, civitanino, - trankvile diris la unua miliciano, dum la librotenisto, sentante sin troa, rapide forlasis la sekretariejon kaj post unu minuto jam estis en la libera aero. Pensoj kirlighis en lia kapo, zumis kvazau en tubo, kaj en tiu zumado audighis shirajhoj el tio, kion la lokmontristoj rakontis pri la kato partopreninta la hierauan seancon. «Eh he! Chu la kato ilin vizitinta estus nia konatulo?»
Nenion aranghinte en la Komisiono, la diligenta librotenisto decidis viziti ghian filion, situantan en la strateto Vagankovskij. Kaj por sin iomete trankviligi la tutan vojon li iris piede.
La urba Spektaklofilio okupis malnovan kadukighantan palaceton, chirkauatan de ghardeno kaj faman pro siaj porfiraj kolonoj en la vestiblo.
Tamen je tiu tago ne la kolonoj impresis onin en la filio, sed tio, kion oni vidis sub ili.
Kelkaj vizitantoj stupore staris rigardante plori fraulinon, kiu sidis che vendotablo sharghita je speciala spektaklofaka literaturo. Chi momente la fraulino al neniu ofertis ion ajn el tiu literaturo kaj je chiuj kompatemaj demandoj shi respondis per rifuza mangesto. Dume de supre, de malsupre, de la aloj, el chiuj sekcioj de la Filio shutighis telefontriloj de almenau dudek desperaj aparatoj.
Post kelka tempo la fraulino chesis plori, ekskuighis kaj histerie kriis:
– Jen denove! - kaj subite shi ekkantis per tremeta soprano:
Sur la shtuparo kuriero minacis iun nevideblan per la pugno kaj per senbrila, malsonora baritono li kantis kun la fraulino:
Malproksimaj vochoj alighis al la kantado, la hhoro shvelis kaj baldau la kanto plenigis la tutan Filion. En la apuda chambro n-ro 6, kie situis la kontokontrola fako, elstaris potenca, rauketa baso. La hhoron akompanis la kreskanta telefontrilado.
Larmoj fluis sur la vangoj de la fraulino, shi provis kunpremi la dentojn, sed shia busho meme malfermighadis kaj shi kantis je oktavo pli alte ol la kuriero:
Surprize por la silentaj vizitantoj, la disaj hhoranoj formis mirindan ensemblon, kvazau chiuj kantantoj staris kune direktate de nevidebla hhorestro.
Sur la strateto Vagankovskij la pasantoj haltis che la ghardenkrado, surprizite de la gajo reganta en la Filio.