Ankorau pli surprizite, la librotenisto, premante subbrake la valoregan tekon, tiris el sia biletujo chervoncon kaj montris ghin al la shoforo.
– Ne! - mallonge diris tiu.
– Pardonon… - komencis la librotenisto, sed la shoforo lin interrompis:
– Chu trirublajn biletojn vi havas?
Nenion komprenante, la librotenisto eltiris du trirublajn biletojn kaj montris ilin al la shoforo.
– Enveturighu! - tiu kriis kaj mallevis la flageton de sia taksimetro per frapo, kiu ghin preskau disfrakasis. - Ni iru.
– Vi ne havas shanghmonon, chu? - nekuraghe demandis la librotenisto.
– Plenan poshon da shanghmono mi havas! - blekegis la shoforo, kaj Lastochkin vidis en la retrospegulo liajn sangoshvelajn okulojn, - tio estus hodiau mia tria okazo. Ankau al la kolegoj la samo okazis. Iu kanajlo donas al mi chervoncon, mi denombras al li la restajhon, kvar rublojn kvindek… li elveturighas, la fiulo! Post kvin minutoj mi rigardas - anstatau la chervonco estas etikedo de mineral’akva botelo! - La shoforo prononcis kelkajn nepreseblajn vortojn. - Alia, che la placo Zubovskaja. Chervonco. Mi redonas tri rublojn. La ulo foriris! Mi shovas la manon en la monujon, tie sidas abelo - pik en la fingron! kaj forflugas. Ah vi!… - la shoforo refoje enshovis nepreseblajn vortojn, - kaj la chervonco mankas. Hierau en tiu Varieteo (nepreseblajho) iu vipuro prestidigitisto prezentis seancon kun chervoncoj (nepreseblajho).
La librotenisto stuporis, shrumpis kaj faris tian mienon, kvazau la vorton
Veturigite kien li bezonis, la librotenisto bonorde pagis, eniris la konstruajhon, rapidis tra la koridoro al la kabineto de la direktoro, kaj jam survoje li komprenis, ke li trafis mistempe. Nekutima malordo regis en la kancelario de la Spektaklokomisiono. Preter la librotenisto kuris kurierino kun la kaptuko deglitinta malantauen kaj kun elorbitighantaj okuloj.
– Nenio, nenio, ja nenio, miaj karaj! - shi kriis en la aeron, - la jako kaj la pantalonoj estas chi tie, sed en la jako estas nenio!
Shi malaperis en iu pordo, kaj tujsekve audighis tintado de frakasata vazaro. El la sekretariejo elkuris konatulo de Lastochkin, la estro de Unua Sekcio de la Komisiono, sed li estis en tia stato, ke la libroteniston li ne rekonis kaj senspure malaperis.
Frapite de chio chi tio, la librotenisto atingis la sekretariejon, kiu samtempe estis la antauchambro de la kabineto de la prezidanto de la Komisiono, kaj tie li tute konsternighis.
De malantau la fermita pordo de la kabineto audighis timinda vocho, sendube apartenanta al Prohhoro Petrovich, la prezidanto de la Komisiono. «Li shajnas ordigi al iu la kapon» pensis la konfuzita librotenisto; li turnis sin malantauen kaj vidis ion alian: en la leda braksegho, retroklininte sian kapon sur la apogilon, nehaltigeble ploregante, kun malseka poshtuketo en la mano, kushis, etendinte siajn longajn gambojn preskau ghis la mezo de la chambro, la persona sekretariino de Prohhoro Petrovich, la belulino Anna Richardovna.
Shia tuta mentono estis makulita je lippashtelo, nigraj flustrioj de likvighinta tucho trenighis de la okulharoj sur shiajn persikajn vangojn.
Rimarkinte la veninton, Anna Richardovna salte levighis, sin jhetis al Lastochkin, krochis sin je la refaldoj de lia jako kaj skuante la libroteniston shi ekkriis:
– Laudatu Dio! Finfine trovighis almenau unu kuraghulo! Chiuj diskuris, chiuj perfidis! Ni iru, iru al li, ja mi ne scias, kion fari! - Kaj, plu ploregante, shi tiris la libroteniston en la kabineton.
La unua ago de Lastochkin tuj post ol li pashis en la kabineton estis lasi sian tekon fali sur la plankon; kaj due, chiuj pensoj en lia kapo renversighis piedosupren. Ja vere, estis suficha kauzo.
Che la grandega skribotablo kun masiva inkujo sidis malplena vira vestokompleto kaj promenigis sur paperfolio sekan, seninkan plumon. La vestokompleto surhavis kravaton, el ghia brustposheto montrighis fontoplumo, tamen nek kolo nek kapo videblis super la kolumo, kaj same la manumoj prezentis nenian manon. La vestokompleto estis absorbita de la laboro kaj neniom atentis la pelmelon kiu regis chirkaue. Audante iun veni, la vestokompleto dors’apogighis en la braksegho kaj de super la kolumo eksonis la de Lastochkin bone konata vocho de Prohhoro Petrovich:
– Kio okazis? Ja sur la pordo estas skribite, ke mi neniun akceptas!
La bela sekretariino ekshrikis kaj tordante siajn manojn shi kriis:
– Chu vi vidas? Chu vidas?! Li ne estas chi tie! Ne estas! Revenigu lin, revenigu!
Iu shovis sian kapon tra la duonfermita pordo, diris «Ahh!» kaj resaltis for. La librotenisto sentis siajn genuojn ektremi, li sidighis sur la randon de segho, cetere, sen forgesi antaue repreni la tekon. Anna Richardovna saltetis chirkau la librotenisto chifante lian jakon, kaj krietadis:
– Mi chiam, chiam lin haltigis, kiam li komencis diablosakri! Tamen finfine li sin forsakris, - la belulino kuris al la skribotablo kaj per muzika, tenera vocho, iomete nazsona post la plorado, shi vokis: