Apenau finighis la unua strofo, la kantado abrupte chesis, kvazau obeante la taktobastonon de hhorestro. La kuriero nelaute sakris kaj foriris. Je tiu momento malfermighis la granda pordo kaj envenis civitano surhavanta someran mantelon el sub kiu montrighis basko de blanka kitelo. Lin sekvis miliciano.
– Faru ion, doktoro, mi vin petegas! - histerie kriis la fraulino.
Sur la shtuparon elkuris la sekretario de la filio, kaj tute rugha, vershajne pro honto kaj konfuzigho, li ekparolis balbute:
– Vidu, doktoro, ni havas kazon de amasa hipnoto… Do necesas… - antau ol li finis la frazon, lia gorgho shtopighis per la vortoj kaj subite li ekkantis tenore:
Idioto! - ankorau sukcesis krii la fraulino, tamen shi ne precizigis, kiun shi insultas, sed anstataue eligis perfortan koloraturon kaj mem ekkantis pri Shilka kaj pri la minejgardo.
Regu vin! Chesu kanti! - la doktoro ordonis al la sekretario.
Chio atestis, ke la sekretario de si mem kare pagus por ne kanti, sed chesi li neniel povis, kaj kun la hhoro li audigis al la pasantoj en la strateto la komunikon, ke lin
Apenau la strofo finighis, la fraulino tuj ricevis de la kuracisto porcion da valeriano, poste li kun la sekretario kuris al la ceteraj, por ankau al ili trinkigi.
– Pardonu, civitanjo, - subite la librotenisto sin turnis al la fraulino, - chu nigra kato vin vizitis?
– Kial, kato? - kolere kriis la fraulino, - azenon ni havas en la Filio, azenon! - kaj, aldoninte al sia ekkrio: - Li audu, mi ne zorgas pri tio, mi diros chion! - shi fakte rakontis, kio okazis.
Evidentighis, ke la estro de la Urba Filio, «definitive ruiniginta la pli legherajn amuz’aranghojn» (lau la vortoj de la fraulino), suferis je manio organizi chiajn rondetojn.
– Por shuti polvon en la okulojn de la chefoj! - vochegis la fraulino.
Chi jare la filiestro jam sukcesis organizi rondeton pri Lermontov, shakan-daman rondeton, tablotenisan rondeton kaj rajdoartan rondeton. Por la somero li minacis organizi rondeton de remado en nesalaj akvoj kaj alpisman rondeton.
Kaj jen hodiau, dum la tagmeza pauzo, oni vidas lin, la filiestron, enveni…
– Brak-en-brake kun ia kanajlo, - plu rakontis la fraulino, - de neniu konata, en kvadratita pantalonacho, kun fendita nazumo kaj… monstre fripona fizionomio!
Lau la rakonto de la fraulino, la filiestro tuj prezentis la ulon al chiuj tagmanghantaj en la kantino kiel eminentan fakiston pri la organizado de hhorrondetoj.
La vizaghoj de la futuraj alpistoj malserenighis, sed la filiestro vokis al chies braveco, kaj la fakisto iom shercis, spritis kaj solene jhuris, ke da tempo la kantado postulas plej malmulte, dum da utilo, interalie, ghi alportos tutajn vagonplenojn.
Lau la fraulino, kiel chiam, la unuaj elsaltis Fanov kaj Kosarchuk, la du fi-famaj botlekuloj, kiuj tuj deklaris, ke ili anighas. Tiam la ceteraj oficistoj komprenis, ke la kantado estas neevitebla, do ankau ili devis anighi al la rondeto. Oni decidis kantadi dum la tagmeza pauzo, char la tuta cetera tempo jam estis okupita de Lermontov kaj. de la damoj. Por doni ekzemplon, la estro anoncis, ke li havas tenoran vochon, kaj poste chio okazis kiel en malbona songho. La striita fakisto-hhorestro blekegis:
– Do-mi-sol-do! - eltiris kelkajn timidulojn de malantau la shrankoj, kie ili provis sin savi je la kantado, deklaris al Kosarchuk, ke tiu havas absolutan sonsenton, ekhurletis, ekghemis, petegis plezurigi la maljunan kapelestron kantaman, frapetis per la agordoforko kontrau la fingroartikoj, persvadante onin ektondrigi la
Oni ektondrigis. Ech tre brave ektondrigis. La striita vere estis kompetentulo. Oni finkantis la unuan strofin. Chi tiam la kapelestro pardonpetis, diris: «Mi por unu minuto forestu!» kaj… malaperis. Chiuj kredis, ke li vere tuj revenos. Tamen ech post dek minutoj li plu forestis. Ghojo plenigis la oficistojn - li forshtelighis!
Kaj subite iel de si mem oni ekkantis la duan strofon. Chiujn kondukis post si Kosarchuk, pri kies absoluta sonsento oni prefere ne insistu, sed kiu certe havis sufiche agrablan altan tenoron. Oni finkantis. La kapelestro plu forestas! Oni disiris al siaj laborlokoj, sed apenau sidighinte, chiuj, malgrauvole, reekkantis. Kaj nenia eblo chesi. Triminuta silento kaj denova ektondro. Oni silentas. Oni kantas. Kaj tiel plu! Chi tiam oni komprenis, ke estas miso. Pro la hontego la filiestro sin enshlosis en sia kabineto.
Chi tiam la rakonto de la fraulino interrompighis. Neniom la valeriano helpis.
Post kvaronhoro che la ghardenkrado en Vagankovskij haltis tri kamionoj, sur kies sharghplatojn sin levis la tuta personaro de la Filio, gvidate de sia filiestro.