«Tiu songxo allasas nur du interpretojn» rezonis Margarita Nikolavna. «Se li mortis, lia voko signifas ke li venis por min forkonduki, do, ke baldaù mi mortos. Tio estus tre bona, cxar tiam miaj turmentoj finigxus. Aù li vivas, tiam la songxo povas signifi nur tion, ke li rememorigas al mi pri si! Li volas diri, ke ni ankoraù revidos unu la alian. Jes, tre baldaù ni renkontigxos!» En la sama ekscitigxo Margarita sin vestis, persvadante sin, ke fakte cxio arangxigxas tre felicxe kaj ke tiajn felicxajn momentojn oni nepre kaptu kaj profitu. La edzo forveturis oficvojagxi por plenaj tri tagoj. Por tri diurnoj sxi estas lasita al si mem, neniu malhelpos sxin pensi pri io ajn, revi pri tio, kio al sxi placxas. Cxiuj kvin cxambroj en la supra etagxo, la tuta logxejo kiun en Moskvo envius dekmiloj da homoj, estas je sxia dispono.
Tamen, havante la tutajn tri tagojn da plena libero, en la tuta luksa logxejo Margarita elektis lokon pli ol modestan. Trinkinte teon sxi iris en la malluman kameron, kie oni tenis valizojn kaj kie, en du sxrankoj, estis diversaj malnovajxoj. Sxi kaùris, eltiris la malsupran keston de la unua sxranko, kaj el sub amaso de silkaj detrancxajxoj sxi prenis tion solan, kion sxi opiniis valora en sxia nuna vivo: Margarita tenis en la manoj malnovan albumon kun bindajxo el bruna ledo; en gxi estis foto de la majstro, la sxparkasa libreto je lia nomo kun la depono je dekmil rubloj, petaloj de sekigxinta rozo platigitaj inter folioj de maldika papero, kaj fragmento de bindita tajpajxo kun forbrulinta malsupra rando.
Reveninte kun tiuj ricxajxoj en sian dormocxambron, Margarita metis la foton sur la tripartan spegulon kaj dum proksimume horo sxi sidis tenante sur la genuoj la kajeron difektitan de la fajro, kaj relegante tion, kio post la bruligo havis nek komencon nek finon:… «la mallumego, veninta de la maro, kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo mallevigxis de la cxielo kaj kasxis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Hasxmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn… Perdigxis Jersxalaim, la granda urbo, kvazaù gxi neniam ekzistis en la mondo…»
Margarita deziris plu legi, sed plue estis nenio, krom la malglata karba frangxo.
Visxante la larmojn, sxi forlasis la kajeron, metis la kubutojn sur la spegultablon kaj, spegulate, sxi longtempe sidis, sendeturne rigardante la foton. Poste sxiaj larmoj sekigxis. Margarita zorge repakis sian trezoron kaj post kelkaj minutoj gxi ree kusxis sub la amaso de silkaj cxifonoj kaj en la senluma kamero ektintetis la sxlosata seruro.
En la antaùcxambro Margarita Nikolavna surmetis sian mantelon forironte por promeni. La belulino Natasxa , sxia mastrumistino, sxin demandis, kion prepari kiel cxefmangxajxon; kaj ricevinte la respondon, ke tio estas egala, por sin amuzi sxi ekkonversaciis kun sia mastrino kaj komencis rakonti ion tute nekredeblan, ekzemple, ke hieraù en teatro prestidigitisto prezentis tiajn trukojn, ke cxiuj mirgxemis, al cxiuj li senpage disdonadis po du flakonojn da eksterlanda parfumo kaj sxtrumpojn, kaj poste, kiam la spektaklo finigxis, la publiko eliris sur la straton kaj ek! - cxiuj estis nudaj! Margarita sinkis sur la segxon en la antaùcxambro kaj ekridis.
– Natasxa, cxu vi ne hontas? - diris Margarita, - ja vi ne estas malklera, vi estas inteligenta junulino; en la atendovicoj oni babilas cxiajn absurdajxojn, kaj vi ilin ripetas!
Natasxa rozkolorigxis kaj arde objxetis, ke oni neniel mensogis, ke sxi mem hodiaù vidis en la nutrovendejo cxe Arbat’ civitaninon, kiu venis en sxuoj, sed kiam sxi estis paganta cxe la kaso, sxiaj sxuoj malaperis kaj restis nur la sxtrumpoj. La okulojn sxi elorbitigis, sur la kalkano vidigxis truo. Nu, la sxuoj estis magiaj, gxuste de tiu spektaklo.
– Kaj tiel sxi foriris, cxu?
– Tiel sxi foriris! - ekkriis Natasxa, plu rugxigxante pro tio, ke oni al sxi ne kredas. - Ja hieraù, Margarita Nikolavna, la milicio arestis centon da homoj. La civitaninoj post la spektaklo en nuraj kalsonetoj kuris sur Tverskaja.
– Nu, tion certe al vi Darja rakontis, - diris Margarita, - mi jam antaù longe rimarkis, ke sxi estas terura blagulino.
La amuza interparolo finigxis per agrabla surprizo por Natasxa. Margarita Nikolavna iris en la dormocxambron kaj revenis de tie tenante en la manoj paron da sxtrumpoj kaj flakonon da Kolonja akvo. Sxi diris al Natasxa, ke ankaù sxi volas prezenti trukon, donacis al Natasxa la sxtrumpojn kaj la boteleton, kaj aldonis, ke sxi havas nur unu peton, ke Natasxa ne kuru sur sxtrumpoj laù Tverskaja kaj ne aùskultu la historiojn de Darja. Sin interkisinte la mastrino kaj la servistino disigxis.
Komforte dors’apoginte sin sur la mola segxo en trolebuso, Margarita Nikolavna veturis laù Arbat’ kaj jen pensis pri sia afero, jen aùskultis tion, pri kio flustre interparolis la du civitanoj sidantaj antaù sxi.