La funkciado de la Internacia Lingvo en la praktiko prezentas per si mem - eĉ se oni flankelasas ĝian idean fonon, la socian rolon kaj la kulturajn valorojn kreitajn en ĝi - tian unuarangan lingvan sperton, ke, se pro nenio alia, do nur pro ĝi la lingvoscienco devus serioze ĝin studi. Tia studo de Esperanto
Sed la lingvoscienco - kun kelkaj esceptoj, estu anko- raŭfoje dirite - aŭ ignoras tiun fakton kaj tial prisilentas
(74) Mario A. Pei.
(74a) Por pliaj detaloj, vidu G. Waringhien, Eseoj II.
67
ĝin, aŭ, se ĝi entute iel esprimas sin, faras tiajn apriorajn asertojn kaj diras tiajn absurdaĵojn, ke vere tiu tuta babilado havas nenion komunan kun la realaĵo nek kun la elementaj postuloj de scienca pritrakto. Tiel agas ne nur la principaj kontraŭuloj de la Internacia Lingvo, eĉ de la ideo mem de tia lingvo, sed ankaŭ filologoj, kiuj persone ne malsimpatias al ĝi kaj kiuj alie klopodas realece rigardi al la lingvo kiel al socia fenomeno, sed kiuj ne iras ĝis la lastaj konsekvencoj de tiu principe korekta elirpunkto. La ĝisnuna pozicio de la lingvoscienco rilate al la Internacia Lingvo estas, ĝenerale parolante, la plej malbona atestilo, kiun ĝi povis doni ne al Esperanto, sed al si mem. La unua paŝo, kiun ĝi devas fari por forviŝi la malbonan noton, estas liberigi sin de la "natureca" fetiĉo ankaŭ kiam temas pri Esperanto, kiel ĝi ĝenerale liberiĝis de ĝi studante ĉiujn aliajn, ne nur la naciajn, lingvojn. Farinte tiun paŝon, ĝi normale iros antaŭen.
3. NATURA KAJ SOCIA ĈIRKAŬAĴOJ
La eksteraj naturaj fortoj perfortis la naskiĝon de la homo. Sed la homo ne estas nura senpova pupeto, ludile ĵetata ĉiudirekte sur la ondoj de la ekstera fizika influo. Ekde la momento, kiam li konstruis la unuan helpilon por protekti kaj firmigi sian vivon, li komencis utiligi, subigi, ŝanĝi la naturajn fortojn favore al sia progreso. Restante parto de la naturo, li eniris novan, superan mondon, tiun de la homa socio, regata de aliaj, sociaj, principoj kaj leĝoj ol estas tiuj de la naturo.
La homo estas sociema estulo kaj tia tute certe estis ankaŭ lia praulo. La individuo ĉiam apartenis kaj nun apartenas al iu socia grupo. La konkreta karaktero de iu socia grupo dependas de multaj elementoj kaj eksteraj (la ĉirkaŭanta naturo) kaj internaj (la sociaj institucioj, kreitaj en la grupo mem en la daŭro de ĝia evoluo), sed la eksteraj ĉiam pli perdas sian gravecon paralele kun la subigado de la naturaj fortoj al la interesoj de la homo. Eĉ pli, ili manifestas sian efikon ne plu rekte, senpere, sed tra la transformiĝo al socie signifaj valoroj.
68
Tiuj fortoj, kiuj influas la formiĝon de iu homgrupo kaj donas al ĝi ĝian apartan karakteron, influas ankaŭ ĝian lingvon. Kiam ajn iu homgrupo formiĝas kiel socia unuo kun distingaj trajtoj, ĝi kreas al si sian lingvon surbaze de la konkretaj bezonoj, dependantaj de la atingita evoluŝtupo kaj de ĉiuj elementoj, kiuj ĝin kaŭzis. La lingvo siavice helpas al kunteno de la socia grupo kaj ĉe la uzantoj plifortigas la senton de aparteno al la grupo.
La lingvo estas influata de la fizika kaj de la socia ĉirkaŭaĵoj. La socia ĉirkaŭaĵo - pluraj sociaj fortoj kiel religio, politika organizo, arto, moralaj konceptoj - reflek- tiĝas rekte en la lingvo. Ilia establiĝo mem ne povas ne esti akompanata de lingva esprimo. Male, la fizika ĉirkaŭaĵo - ekzemple la topografia strukturo de la regiono (montoj, ebenaĵo, marbordo k. s.), klimato, flaŭro kaj faŭno, mineraloj - esprimiĝas en la lingvo nur tiom, kiom ĝi havas ian kon- kretan valoron por iu konkreta socio. Ne sufiĉas, ke en la natura ĉirkaŭaĵo troviĝas iu besto, iu planto, iu mineralo, por ke ĝi ricevu sian nomon. Necesas multe pli: la besto, kreskaĵo aŭ objekto devas fariĝi en kiu ajn senco socie grava por eniri la lingvon.
La Nootka-Indianoj vivas ĉe la marbordo. Ilia lingvo posedas grandegan nombron da precizaj terminoj por multaj marfiŝoj kaj aliaj maraj bestoj kaj kreskaĵoj. La samon oni povas rimarki en la lingvoj de la aliaj marbordaj indianaj triboj. Iliaj vortaroj povas esti tiurilate komparataj al tiu de ta Baskoj en sudokcidenta Francio kaj norda Hispanio, aŭ al la vortprovizo de kiu ajn alia fiŝkaptista popolo.