"La lingvo, kiu estas socia fakto par excellence, estas rezulto de sociaj kontaktoj. Ĝi fariĝis unu el la plej fortaj ligiloj, kiuj unui- gas la sociojn kaj ĝi ŝuldis sian evoluon al la ekzisto de socia grupo" (71).

Tial Vendryиs opinias, ke nur esplorante la socian rolon de la lingvo estas eble ricevi imagon kio ĝi efektive estas.

Aliflanke, ne estis nur Marr, kiu en Soveta Unio rigardis la lingvon kiel socian fenomenon. Por ne longigi per citaĵoj, estu menciita nur A. S. Ĉikobava, kiu al la demando kio estas lingvo, respondas tute klare kaj senhezite:

"La lingvo estas socia fenomeno" (72).

Ferdinand de Saussure, verko cit. sub (67), pp. 32 kaj 33.

A. Meillet, Linguistique Historique et Linguistique Gйnйrale (Lingvistiko Historia kaj Lingvistiko Ĝenerala), Vol. I, Paris, 1926, p. 79.

J. Vendryиs, verko cit. sub (58), p. 13.

Prof. A. S. Ĉikobava, Vvedenije v Jazykoznanaje (Enkonduko en la Lingvosciencon), Parto I, dua eldono, Moskva, 1953, p. 23.

65

Kvankam hodiaŭ estas ĝenerale forĵetita la penso pri la lingvo kiel natura aperaĵo, tamen la ideo pri la "natureco" de la lingvo reaperas eĉ nuntempe en tiu aŭ alia formo, sub tiu aŭ alia preteksto, kun tiu aŭ alia celo. Kiam, ekzemple, oni parolas pri la naciaj lingvoj kiel "naturaj" kaj pri la Inter­nacia Lingvo kiel "artefarita", tiam jen denove la "natureca" fetiĉo reaperas. Tio okazas ne nur en konversacioj de ordi- naraj homoj aŭ en la taggazetaro, sed ankaŭ en diversaj lernolibroj kaj eĉ en verkoj de konataj lingvistoj de la Okcidento kaj, same abunde, en tiuj de Soveta Unio kaj aliaj landoj. Se la uzo de tiuj netaŭgaj terminoj havus la karakte- ron de ia poezia komparo, tio ne multe ĝenus. Sed ne estas tiel. Ili estas uzataj en sia vera senco, kvazaŭ la naciaj lingvoj estus iaj naturaj elkreskaĵoj de nature vivanta organismo, la nacio, dum la Internacia Lingvo estus io "artefarita" en senco de kontraŭnatura, "elpensita" de unu homo kaj tial sen eblecoj evolui, sen literaturo, sen karaktero de vivanteco. . . kun la fina rezulto, ke ĝi entute ne estas lingvo. Tiaj absurdaj diroj estas daŭre ripetataj sen ruĝiĝo eĉ de lingvistoj kun famo, kaj ili montras ne nur kompletan ignoradon pri elementaj faktoj rilate Esperanton, sed ili samtempe ankaŭ indikas ne sufiĉan komprenon pri la socia karaktero de la lingvo ĝenerale.

Ne estas hazardo, ke en la grandega verko de A. Meillet kaj M. Cohen Les Langues du Monde (La Lingvoj de la Mondo), en kiu estas prezentitaj ĉiuj iom gravaj lingvoj, Esperanto ne trovis lokon. Laŭ tiu verko, la nombro de la lingvoj en la mondo, ne kalkulante la "lokajn lingvoformojn", estas inter 2. 500 kaj 3. 500. El tiuj lingvoj nur 29 estas parolataj de po pli ol 10 milionoj da individuoj. Ĉirkaŭ 25 lingvoj estas gravaj

el vidpunkto de disvastigiteco kaj pro la skribaj produktoj en ili, dum nur 40-50 lingvoj havas entute ian literaturon, gravan aŭ negravan (73). Kial ne aldoni la Internacian Ling­von al tiuj 25 "gravaj pro la skribaj produktoj" aŭ almenaŭ, nejuste, al tiuj 40-50 lingvoj, kiuj havas ian ajn literaturon, "gravan aŭ negravan"? Ĉar, tute simple, oni intence - tre

(73) A. Meillet kaj Marcel Cohen, verko cit. sub (10), p. XXIX.

66

nescience - fermas la okulojn antaŭ la realaĵo kaj en sia tromemfido pensas, ke per tio oni povas nei ĝin.

Ankaŭ ne estas hazardo, ke, se fine oni tamen decidiĝas prezenti Esperanton inter la lingvoj de la mondo, kiel tio okazis en la verko de Mario A. Pei The World's Chief Languages (La Ĉefaj Lingvoj de la Mondo), la aŭtoro tuj protektas sin per rezervo, ke la enmeto de Esperanto "devas ne esti interpretita kiel signifanta pledon aŭ aprobon fare de la aŭtoro de ĝiaj principoj aŭ de ĝia konstrumetodo" (74).

Kion oni prave povas postuli de la lingvistoj, se ili vere deziras resti fidelaj al sia propra scienco, estas ne "pledi" aŭ "aprobi" la Internacian Lingvon - same kiel neniu postulas, ke ili "aprobu" kiun ajn lingvon - sed tute simple koni Esperanton kaj rekoni ĝin kiel socian fakton kun ĉiuj sekvoj de tiu rekono. Kun la escepto de kelkaj honorindaj filologoj, ĝenerale la lingvosciencaj specialistoj ne faras tion. Se oni malkovras ian forgesitan lingvon de iu tribo fortranĉita de la cetera mondo ie en Centra Afriko, oni formas ekspedicion, elspezas konsiderindajn sumojn, eldonas librojn pri tiu nova eltrovaĵo. Sed kiam la Internacia Lingvo estas alportata per siaj diversaj aplikoj en la vivo, tute speciale per sia mirinda literaturo, al la sojlo de la laborkabinetoj de la filologoj, tiam

ili ne vidas aŭ ne volas vidi ĝin kiel realaĵon (74a).

Перейти на страницу:

Похожие книги