Por povi pli reliefe vidi kion signifas la socia karaktero de la lingvo, estas utile ekzameni, almenaŭ per kelkaj vortoj, kio ĝi povus esti, se ĝi ne estus socia fenomeno en duobla senco: (a) ke ĝi ekestis paralele kun la formiĝo de la homo helpante en la sama tempo siavice tiun formiĝon, ke, do, ĝi estas
La respondo en tiu kazo povus nur esti, ke la lingvo estas ia natura, biologia aperaĵo. La unua kaj la plej ĝenerala sekvo de tiu starpunkto necese estus - por ne paroli pri la pluaj konsekvencoj - ke al la lingvo devus esti aplikataj la leĝoj de la naturo, leĝoj biologiaj, kaj ne tiuj tute specialaj, agantaj en la homa socio.
Kompreneble, neniu neas la bezonon daŭre studi la natur- leĝojn por kompreni ĉiam pli bone la mondon kaj la homon kiel parton de tiu mondo en lia alia kvalito, t. e. en tiu de natura vivanta estaĵo. Speciale la fiziologio de la voĉorganoj kaj de la cerbaj parolaj kaj aŭdaj centroj ĉe la homo, precipe se la studo etendigas al la evoluo de tiuj organoj, estas tre utila. Sed tiuj studoj, kvankam ege helpaj por la kompreno de la meĥanismo de la parolkapablo kaj de ĝia evoluo, tamen ne klarigas la esencon mem de la lingvo. Multaj aliaj vivantaj estaĵoj eligas, laŭ sia propra naturo, diversajn tre variajn sonojn aŭ bruojn kaj tiamaniere
61
aŭ, escepte, eĉ al desegnitaj figuroj. Ili "lernas" ankaŭ postuli ion: ekzemple la hundoj per bojado aŭ la katoj per miaŭado. Papagoj ripetas tutajn frazojn en diversaj lingvoj. Iuj aser- tas, ke eĉ orangutango, hundo, ŝafo estis instruitaj diri kelkajn vortojn (64). Tamen, ĉio ĉi ne estas lingvo en la vera senco, nome en la senco de aparta instrumento, organizita kiel sistemo de simboloj, reprezentantaj ideojn kaj servanta por konscia komunikado kaj pensado. La animaloj povas boji, miaŭi, iai, heni, trili, kluki, ululi, bleki diversmaniere, sed ili ne povas paroli. Kiam ili eligas tiujn diversajn sonojn aŭ bruojn, tio okazas kiel integra parto de la konkreta sento - ĝojo, timo, doloro, malsato k. s. - kaj ne kiel nomado de tiu sento. Kvankam la fiziologia bazo de la parolata lingvo estas la kapablo eligi sonojn - kaj ankaŭ tiu kapablo ĉiam pli perfektiĝis paralele kun la evoluo de la lingvo - tamen ĝi per si mem ne estas lingvo. Nur kiam difinita sono aŭ son- komplekso ligiĝas al difinita objekto aŭ ideo, ricevante tiamaniere iun signifon, kiu estas de aliaj homoj, do socie, akceptita kiel tia, ekestas la sona lingvo. Tian lingvon posedas nur la homo kaj li akiris ĝin en la procezo de sia formiĝo kiel homo.
Temas nun pri tio, ke precize tiun lingvon, do la lingvon, oni provis ekspliki kiel naturan, biologian aperaĵon, kaj ne kiel socian fenomenon.
Tiu "natureca" ideo servis kiel elirpunkto de pluraj teorioj kun diversaj nuancoj.
Iuj, ekzemple A. Schleicher kaj liaj sekvantoj ĉefe el la skolo de la t.n. "junaj gramatikistoj", rigardis la lingvon mem kiel naturan organismon. Schleicher diris: "La lingvoj vivas same kiel ĉiuj naturaj organismoj; ili, certe, ne kondutas kiel la homoj, kaj ne havas historion, kaj tial ni uzas la vorton
(64) Ekzistas raporto, laŭ kiu orangutangino estis instruita imiti la vorton "papa". Alia asertis, ke li povis dresi hundon nombri de unu ĝis tri kaj diri la vorton
62
'vivo' en pli mallarĝa laŭlitera senco" (65). Laŭ Schleicher, la vivo de la lingvo esence ne distingiĝas de la vivo de ĉiuj aliaj "vivantaj organismoj - kreskaĵoj kaj animaloj". Kiel la animaloj, la lingvoj havas periodon de kreskado de la plej simplaj strukturoj al pli komplikaj formoj, kaj periodon de maljuniĝado, dum kiu la lingvoj ĉiam pli kaj pli malprok- simiĝas de la atingita plej alta evolugrado kaj iliaj formoj degeneras. La naturistoj nomas tion - diras Sehleicher - inversa metamorfozo. Ankoraŭ pli klare li esprimis tiun starpunkton en sia libro