"La lingvoj estas naturaj organismoj, kiuj ne dependas de la homa volo, sed naskiĝas, kreskas kaj evoluas laŭ la leĝoj propraj al ili, kaj poste maljuniĝas kaj mortas" (66),

Aliaj opiniis, ke la lingvo estas ennaskita, apartenanta laŭ la naturo mem al la homo, do integra parto de li kiel biologia estulo, tute adekvate al la krioj kaj bruoj produktataj de la

bestoj. Tiuj teorioj fakte identigas la antaŭlingvan, do ankaŭ antaŭhoman, stadion de la homaj antaŭuloj el la animala mondo kun la lingva stadio ne nur de la Homedoj, sed eĉ de Homo Sapiens. Eble nenio pli bone ilustras la esencon de tiu starpunkto, ol la fakto, ke eĉ S-kta Bazilo estis akuzata de Eŭnomio (Eunomius) pro ateismo tial, ĉar li opiniis, ke la infanoj "lernas paroli"! Tiel ennaskita estas, do, la lingvo (ne la voĉprodukta aparato), ke infanoj ne akiras ĝin de sia ĉirkaŭaĵo, sed ĝi ekzistas kiel konsista parto de ilia homeca naturo mem, ĉe kio ne multe gravas en tiu ĉi kunteksto, ĉu tiu naturo estas konsiderata kiel antaŭfiksita de supernaturaj fortoj aŭ ne.

2. LINGVO KAJ SOCIO

Diference de tiu rigardado al la lingvo kiel natura, biologia aperaĵo en tiu ĉi aŭ tiu senco, aliaj jam delonge komencis

A. Schleicher, Compendium der Vergleichenden Grammatik der Indogermanischen Sprachen (Kompendio de la Kompara Gramatiko

de la Hindogermanaj Lingvoj), Weimar, 1876 , Antaŭparolo.

Cit. laŭ Giuliano Bonfante, The Neolanguistic Position (La Neolingvistika Pozicio), publikigita en Language, Vol. 23, n-ro 4./1947.

63

observi ĝin kiel fenomenon socian. Oni komprenis, ke, se la lingvo estas io ekzistanta sole en la homa socio, ĝi povas esti eksplikita nur kiel socia fenomeno. Ankaŭ tiu koncepto servis kiel elirpunkto por multaj teorioj, malsamaj inter si kaj ne malofte kontraŭantaj unu la alian. Sed ili havas unu ĝeneralan komunan trajton: ili rigardas la lingvon kiel socian feno­menon, kio ĝi ja objektive estas. Hodiaŭ ne troviĝas unu sola iom serioza filologo aŭ sociologo, kiu ne konsentas pri tiu fundamenta fakto. Alia afero estas, ke ekzistis kaj ekzistas

diversaj interpretadoj de tiu fakto.

La plej grandajn meritojn por tiu nova, korekta studado de la lingvo havas la fama svisa lingvisto Ferdinand de Saussure. Li klare distingas inter la lingvo (langue), la parolo (parole) kaj la parolkapablo (langage). La parolkapablo estas mult- forma kaj koncernas plurajn sferojn: la fizikon, la fiziologion, la psikologion. La parolo estas ago individua, dum la parol- kapablo (langage) apartenas "ankoraŭ al la sfero individua kaj al la sfero socia". Pri la lingvo mem F. de Saussure diras:

"Sed kio estas la lingvo? Por ni ĝi ne konfuziĝas kun la parol- kapablo; ĝi estas nur difinita parto, esenca - tio estas vera - de la parolkapablo. Ĝi estas samtempe socia produkto de la parol- kapablo (facultй du langage) kaj tuto de necesaj konvencioj, adoptitaj de la socia korpo por permesi la praktikadon de tiu ĉi kapablo ĉe la individuoj" ( ).

Aliloke li diras:

"Disigante la lingvon de la parolo, oni disigas per la sama bato: unue, tion, kio estas socia de tio, kio estas individua; due, tion, kio estas esenca, de tio, kio estas akcesora kaj pli-malpli hazarda" ([23]).

La lingvo ne estas funkcio de la subjekto, kiu parolas; ĝi estas produkto, kiun la individuo registras pasive. Male, la parolo estas rezulto de individua volo kaj inteligento. En tiu individua ago estas necese distingi (a) la kombinojn, per kiuj la parolanta subjekto utiligas la lingvon por esprimi sian

personan penson kaj (b) la psikofizikan meĥanismon kiu permesas al li eksterigi, manifesti tiujn kombinojn. Male, la lingvo estas

" la socia parto de la parolkapablo, ekstera al la individuo,

kiu per si mem povas nek krei nek modifi ĝin; ĝi ekzistas nur surbaze de iaspeca kontrakto, farita inter la membroj de la ko-

munaĵo Ni ĵus vidis, ke la lingvo estas socia institucio, sed

pluraj trajtoj ĝin distingas de la aliaj institucioj, politikaj, juraj k. t. p. " (69).

Jen ankoraŭ nur kelkaj opinioj pri la socia karaktero de la lingvo. Unu el la plej grandaj lingvistoj de ĉiuj epokoj, Antoine Meillet, skribis en sia verko Lingvistiko Historia kaj Lingvistiko Generala:

"Fakte, la lingvoj ne estas objektoj havantaj aŭtonoman materian ekziston kaj evoluantaj per si mem. Lingvo estas institucio apar- tenanta al socia kolektivo, kaj la modifoj, kiujn ĝi trapasas, estas ligitaj al la historio de tiu kolektivo" (70).

Alia granda franca lingvisto, J. Vendryиs, same tiel kom- prenis la lingvon kiel socian fakton. "La sino de la socio - li diras - estas la loko, kie formiĝis la lingvo". La lingvo, laŭ Vendryиs, ekestis tiam, kiam la homoj eksentis la bezonon komuniki unuj kun la aliaj. Kaj li daŭrigas:

Перейти на страницу:

Похожие книги