Aliflanke, ankaŭ en sciencaj rondoj aŭ en medioj preten- dantaj havi tian karakteron, ne malofte okazadis diversspecaj strangaĵoj. Unu el tiuj vere meritas esti menciita. Opiniante verŝajne, ke la demandoj ligitaj al la ekesto kaj formiĝo de la lingvo estas nesolveblaj, la franca Societo de Lingvistiko (Societe de Linguistique) formale malpermesis en 1866 ĉian plian diskuton pri la afero.

Superflue diri, ke la scienco nek kliniĝis antaŭ superstiĉoj aŭ dogmoj, nek multe observis tiaspecajn malpermesojn. La homon interesis tiu ĉi mirinda fenomeno kaj, klopodante ĝin kompreni, li serĉis ĝiajn kaŭzojn, ĝian signifon, ĝian plej profundan sencon.

Unu el la ĉefaj problemoj, kiuj dum kelkaj jarcentoj okupis la antikvan filozofion kaj dividis la tiamajn pensulojn en du ĉefajn kampojn, estis la demando pri la rilato inter la vortoj, la rilato inter la objektoj kaj iliaj nomoj. Ankaŭ en tiu ĉi sfero la grekaj sofistoj ĵetis la unuajn semojn.

Laŭ la sofisto Hermogeno (meze de la 5-a jarcento antaŭ nia erao), la lingvo estas nenio alia ol iaspeca konvencio inter

32

la personoj, kiuj ĝin uzas. Li eksplikadis, ke "piro" estus povinta nomiĝi "pruno", kaj ke la nomo de "pruno" povus tute bone esti "piro", se al la homoj tio estus plaĉinta. Hermo­geno, do, opiniis, ke la lingvo estas plene arbitra kreaĵo de la homo.

Alia greka filozofo, Heraklito (6-a jarcento), asertis, kon- traŭe, ke la vortoj havas "naturan" ekziston. Uzi vortojn ekster ilia naturo mem signifas ne paroli, sed produkti bruon. Oni ne povas doni al la objektoj kiun ajn nomon aŭ kiom ajn da ili, plene laŭ sia plaĉo, sed ĉiu objekto havas sian propran nomon, depende de la naturo de la objekto. Kiel oni vidas, laŭ Heraklito ekzistas iaspeca determinismo inter la objekto kaj la vorto signanta ĝin.

La granda pensulo Demokrito (5-a jarcento) nomis la vortojn "agalmata fonкenta", tio estas "sonaj statuoj". La

vortoj, laŭ la greka materialisto, ne estas naturaj bildoj, kiujn la naturo iamaniere ĵetus en la homan animon, tiel ke ĝi nepre devus ilin akcepti kaj reprodukti en formo de difinitaj sonkompleksoj; la vortoj estas statuoj el sono, same kiel ekzistas artaj verkoj el ŝtono aŭ el bronzo. Demokrito akceptis, koncerne la lingvon, la principon de ĝia konscia kreado, sed ne de arbitra kreado, kiel opiniis Hermogeno. Male, Heraklito apartenis al la filozofia skolo de la natura ekesto de la lingvo.

La esenco de tiu tuta diskuto rilatis al la demando, ĉu la vortoj ricevas sian karakteron laŭ la naturo de la objektoj (fysei) aŭ ĉu la rilalo inter la vorto kaj la objekto estas fondita sur leĝo, sur interkonsento, sur kutimo, nome pli aŭ malpli konscie (thesei). Al la demando estas dediĉita ankaŭ la fama dialogo "Kratilo" (Kratylos) de Platono (428-348). En tiu verko Kratilo kaj Hermogeno detale diskutas la argumentojn kaj kontraŭargumentojn de ambaŭ starpunktoj. Platono konkludas la dialogon per la aserto, ke neniu el la du opinioj estas prava, ĉar lingvo, korekta laŭ la naturo, povas ekzisti nur en la ideo.

Ankaŭ Aristotelo (384-322) dediĉis grandan atenton al la lingvo, precipe en siaj verkoj "Poetiko" kaj "Retoriko". Li

33

kategoriigis la vortojn kaj lia laboro havis grandan influon je la postaj generacioj.

Pluan paŝon sur tiu ĉi kampo faris Epikuro (341-270). Al li estas atribuata la penso, ke en la unua formado de la lingvo la homoj agis nekonscie simile al tusado, ternado, sopirado. Tamen - eksplikas la filozofo - antaŭ ol naskiĝis la vera lingvo kaj por ke ĝi naskiĝu, ia interkonsento devis esti farita inter la homoj, por ke ĉiu sciu kion precize signifas tiuj strangaj sonoj. Ankaŭ por Epikuro, do, la plej profunda

fonto de la lingvo troviĝas en la interkonsento, aŭ almenaŭ en iaspeca neeksplicita konvencio inter ĝiaj uzantoj. Sekve, ankaŭ laŭ lia vidpunkto, la lingvo en ĉiu okazo estas produkto de la homo surbaze de sonoj, kiujn li povis nature eligi el sia buŝo.

La supraj opinioj, kvankam prezentitaj tre koncize, tamen sufiĉas por montri, ke jam en la antikva greka filozofio troviĝis la ĝermoj de la ĉefaj, multe pli postaj, direktoj pri la formiĝo de la lingvo. Jen la ĉefaj el ili:

(1) Unuj opinias, ke la vortoj tute "nature" apartenas al la objektoj kaj al la ideoj. Tia estis la vidpunkto de Heraklito. Esence same tian mistikan, nesciencan rigardon al tiu ĉi afero devas havi ĉiu, kiu opinias la lingvon determinita de la karaktero de la naturo, siavice kreaĵo de supernaturaj fortoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги