1;1 ŝi ekformis la vortojn
Taine, kaj poste ankaŭ pluraj aliaj, inter kiuj F. Garlanda, konkludis, ke la unuaj "vortoj", kiujn eldiras la infanoj, havas tre kompleksan signifon:
En la lastaj jardekoj la esplorado de la infana lingvo faris grandan progreson. Ne estas ĉi tie la loko por prezenti la multflankajn, ofte tre interesajn rezultojn de la infana psikologio. Sed estas menciinde, ke ĝenerale estas konstatitaj du gravaj faktoj: 1) ne nur la unuaj krioj, sed ankaŭ la unuaj artikigitaj sonoj estas ligitaj sole al sentoj de kontento aŭ malkontento, kaj tiuj krioj aŭ sonoj estas eligataj nekonscie, tute instinkte; 2) la eldirado de la artikigitaj vortoj estas en la komenco sensignifa kaj poste ĝi havas pluroblan signifon. C. W. Valentine diras, ke li povis distingi ĉe sia infano je la fino de la unua monato tri specojn de spontanaj krioj: por la malsato, por la doloro kaj por la kontento, sed li akcentas, ke ili ne povas esti konsiderataj kiel lingvo. En la tria monato komenciĝis la "praktikado" de artikigitaj sonoj, ĉefe en stato de feliĉo kaj kontento. Tiu akirado per praktiko de artikigitaj sonoj fariĝis ĉiam pli kaj pli ofta ĝis, fine, la infano komencis imiti la aŭditajn vortojn. Sed ankaŭ en tiu ĉi stadio la uzado de iu vorto estis ligita al sentoj:
"Tiamaniere ŝajnas, ke la unua reale senco, eĉ de
komuna sento-aspekto
kaj simbolo por la aĵoj, kiujn havigas lia patrino, same kiel 'Dada' estas krio por patro-ĝojo-ludo" ([12]).
Alia specialisto pri tiu demando, Leopold Stein, diras, ke la esprimo
"Estas, do, evidente, ke en tiu ĉi stadio la 'vorto' defias ĉiun provon esti inkluzivata en kiun ajn aktualan gramatikan (logikan) kategorion" ([13]).
Unu el la lingvistoj, kiuj opiniis la infanparolon de la unua jaro tre grava por kompreno de la ekesto de la lingvo, estis Otto Jespersen. Laŭ lia opinio, oni devas sin turni al la bebo- (La Infanaĝo de la Lingvo kaj la Lingvo de la Infanaĝo), London, 1949, p. 161, - Konciza, sed tre bona kaj klara prezento pri la evoluo de la lingvo ĉe la infanoj troviĝas en Esperanto en la verko de W. E. Collinson
41
lingvo kiel ĝi estas parolata en la unua jaro de la vivo, se oni volas fari paralelon kun la unua akiro de la lingvo en la historio de la homo ([14]).
Komparante la infanan lingvon, tute speciale la formiĝon de la lingvo ĉe la infanoj en la unua jaro, kun la lingvoj de primitivaj triboj, pluraj lingvistoj trovis kelkajn komunajn trajtojn, kio igis ilin pensi, ke la ekeston de la lingvo entute komprenigas precize la formiĝo de la lingvo ĉe la infanoj. Oni interalie konkludis, ke la pralingvaj komenciĝoj prezentis sonojn kun kompleksaj, pluroblaj signifoj, sen ia ajn diferen- ciĝo inter substantivoj, adjektivoj, verboj, aŭ inter subjekto, predikato k. t. p. Tiuj ĉi diferenciĝoj ekestis multe pli poste dank' al la plua progresado de la homaro kaj al la paralela evoluado de la lingvo.
Kvankam la klopodo malkovri la lingvajn komenciĝojn ĉe la prahomoj per esploroj de la hodiaŭa infana lingvo, ŝajnas al ni metodo tute nekonforma al la sciencaj postuloj, tamen ankaŭ tiu koncepto iom kontribuis al pli bona kompreno de la karaktero de la lingvo. La infanoj hodiaŭ heredas la parolkapablon, nome la fiziologian instrumenton por eligi artikigitajn sonojn, de siaj gepatroj, kaj tiuj heredis ĝin de la siaj, de generacioj da prapatroj en la longega historio de la homo. En tiu evoluprocezo ĉiam pli formiĝis ankaŭ la parolorganoj. Tial la infana parolmaniero ne povas ekspliki la formiĝon de la lingvo ĉe tiuj estuloj, kiuj ne posedis tian parolaparaton. La komparado de la infana lingvo al la lingvoj de la nuntempaj triboj, troviĝantaj ankoraŭ sur malalta evoluŝtupo, ankaŭ ne povas doni kontentigajn rezultojn, ĉar, kiel prave atentigas O. Jespersen, eĉ la plej postrestinta el ili havas "multajn jarcentojn da lingva evoluo malantaŭ si"