(2) Laŭ la aliaj la kapablo eligadi artikigitajn sonojn estis kaj estas ennaskita en la homo. Necesis nur nomi tute hazarde kaj arbitre la diversajn objektojn, ideojn, kvalitojn kaj agojn per kombinoj de tiuj sonoj. Ĝi estas la penso de Hermogeno, kiun oni povas retrovi ĉe John Locke (1632-1704), precipe en lia verko An Essay Concerning Human Under­standing (Eseo pri la Homa Kompreno). Ĝi harmonias kun lia filozofio. Locke opinias, ke estas eble pensi sen apartaj simbo- loj por la unuopaj ideoj. Li eĉ kredas, ke la homa cerbo estas kapabla formi ne nur konceptojn, sed ankaŭ tutajn propozi- ciojn sen ia ajn helpo de la vortoj. El vidpunkto de Locke estas tre nature, ke la primitiva homo utiligis iujn artikigitajn sonojn, pri kiuj li disponis, por nomi per ili tute arbitre siajn

34

diversajn jam ekzistantajn ideojn. Jen karakteriza eldiro de Locke pri la ekesto de la lingvo:

"Tiamaniere ni povas kompreni, kiel la vortoj, kiuj pro sia naturo estis tiel bone adaptitaj por tiu ĉi celo, estis ekuzitaj de la homoj

kiel signoj de iliaj ideoj; ne pere de kiu ajn natura konekseco, kiu kvazaŭe ekzistus inter la unuopaj artikigitaj sonoj kaj difinitaj ideoj, ĉar, ja, en tiu okazo ekzistus nur unu lingvo por ĉiuj homoj, sed per intenca atribuo, laŭ kiu difinita vorto estis arbitre farita signo de tia ideo" ([8]).

Estas memkompreneble, ke tiu ĉi konscia, sed plene arbitra kreado de la lingvo, devis laŭ John Locke, rezultigi grandan diversecon de la lingvoj. La eblecoj por formi vortojn el la artikigitaj sonoj de la nuntempaj alte evoluintaj lingvoj, stas preskaŭ senfinaj. Leibniz, la granda germana filozofo, elkalkulis en sia konata verko De Arte Combinatoria (Pri la Arto Kombini) ke el 23 literoj oni povas formi pli ol 25.852 trilionojn da diversaj vortoj. Se oni prenas 24 literojn, la cifero altiĝas al pli ol 600.000 trilionoj da vortoj, aŭ, pli korekte, da sonoj kaj sonkombinoj malsamaj inter si. Se oni akceptas la starpunkton pri la arbitra kreado de la vortoj el jam pretaj, ekzistantaj artikigitaj sonoj, estas evidente, ke la senfinaj kreoeblecoj nepre rezultigas grandan variecon de la lingvoj kun sennombraj reciprokaj diferencoj. Oni ne povas atribui al io alia krom al pura hazardo, se en du aŭ pluraj lingvoj, havantaj nenian rilaton inter si, troviĝas du samaj aŭ similaj vortoj (sonkombinoj) por la sama aŭ simila ideo. Sendube, ekzemple, eĉ ekster la kadro de la penso de Locke, la itala "donna" kaj la japana "onna" havas lingvistike nenion komunan, kvankam laŭ la sono ili estas similaj kaj ambaŭ signifas "virino". Male, komunecon havas la sufikso -in, troviĝanta en pluraj lingvoj por signi la inan sekson: latine regina, itale regina, france reine, germane Konigin, Esperante reĝino k. t. p.

(3) La tria direkto asertas, ke la parolata lingvo ekestis per

la imitado de la naturaj sonoj. La primitiva homo, senĉese

aŭdante ĉirkaŭ si en la naturo diversajn sonojn, komencis

nomi la bestojn, objektojn kaj fenomenojn laŭ la plej

karakterizaj sonoj, kiujn ili eligis aŭ kaŭzis. La teorion pri la

onomatopea ekesto kaj formiĝo de la lingvo disfamigis precipe la konata

germana filozofo Johann Gottfried Herder. Li opiniis, ke la ekesto de la lingvo

estas ŝuldata al interna

impulso de la naturo, simile al matura embrio, kiu preme postulas sian naskiĝon. Atinginte tiun gradon de necesa ekesto, la unuaj vortoj formiĝis tiel, ke la homa atento kons- cie alkroĉiĝis al tiu el la sensacioj ricevitaj per la sensoj, kiu estas la plej distinga marko de la koncerna objekto. Ekzemple, vidinte ŝafon kaj aŭdinte ĝian blekadon, la homo retenis precize la blekadon kiel la plej karakterizan distingilon, tiel ke poste, denove renkontinte la saman beston, li imitis la blekadon kaj nomis tiun animalon "blekanto".

La onomatopea teorio proksimiĝas al la hipotezo pri la "natura" kunligiteco kaj dependeco inter la vortoj kaj la objektoj.

Iom pli profunda esploro montras, ke en ĉiuj lingvoj fakte troviĝas kelkaj tiaj onomatopeaj vortoj, sed ke ilia nombro estas tre limigita ([9]). Oni ne povas starigi seriozan sciencan teorion sur tiu ĉi hipotezo. Max Mьller nomis ĝin, iom moke, la teorio de "bau-vau" kaj malakceptis ĝin kiel tute senfunda- mentan. "La nombro de la vortoj - li diris - kiuj fakte estis formitaj surbaze de sonimitado, maldikiĝas ĝis treege mal-

granda proporcio kaj fine restas al ni la konvinko, ke

la lingvoj - havas alian originon" (34).

(4) Plua hipotezo estas tiu, kiu asertas, ke la primitiva homo, evidente, ne havis artikigitan lingvon, sed ke li ĉiam povis eligi iujn ĝemoin, sopirojn, kriojn, k. s. Tiuj ĉi sonoj fariĝis iom post iom la nomoj de objektoj, fenomenoj, agoj.

(34) Max Mьller, verko cit. sub (23), p. 374

Multaj filozofoj, inter kiuj ankaŭ la granda franca pensulo E. E. Condillac (1715-1780) proteste levis sian voĉon kontraŭ la onomatopea teorio, akcentante, ke ĝi fakte konsideras la homon estulo malsupera al la bestoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги