Tiuj ĉi filozofoj ne povis konsenti, ke la prahomo estus devigita lerni de la naturo, de la bestoj, de la ventoj, de la
ondoj la bojadon kaj miaŭadon, la ĉirpadon kaj pepa-
don, la muĝadon kaj grincadon. La homo - ili diris - produktas kaj kriojn kaj ĝemojn kaj singultojn per si mem. 1\te estas necese, ke li pruntu ilin de la naturo aŭ ke li imitu la bestojn. La homo reagas per tiu aŭ alia el tiuj ĉi sonoj depende de tio, ĉu li estas frapita aŭ tuŝita de timo, surprizo, ĝojo, doloro, amo aŭ malamo.
La kriojn aŭ interjekciojn, en kunligo kun la gestoj, pluraj filozofoj kaj lingvistoj prezentis kiel la fontojn de la lingvo. Konforme al tiu ĉi teorio, la lingvo certe devas esti klare distingata de la spontanaj esprimaj gestoj kaj sonoj. Tamen kaj la parolata lingvo kaj la lingvo de gestoj povas esti derivita de tiuj sonoj kaj spontane esprimaj gestoj. Konside- rante la fakton, ke la parolata lingvo estas apogata per spontanaj gestoj kaj sonoj, kiel ankaŭ ke la infanoj laŭgrade transformas spontanajn emociajn reagojn en konsciajn parol- sonojn kaj gestojn, tiuj aŭtoroj opiniis la spontanajn esprimmanierojn kiel la praformojn aŭ antaŭformojn de la lingvo. Tiu ĉi ideo trovis vastan akcepton. Ĝin apogis, krom E. B. Condillac, ankaŭ C- Darwin, H. Spencer, W. Wundt, H. Hoffding, W. Jerusalem kaj aliaj (35).
La hipotezon, ke la lingvo dankas sian ekeston ekskluzive al la spontanaj interjekcioj kiel naturaj reagoj de la homo en diversaj situacioj, Max Mьller nomis en la jam citita verko
la teorio de "puh-puh". La ideo pri la gestoj kiel fonto de la lingvo eniris poste en la bazon de la teorio de Marr.
(5) Estas jam menciite, ke Epikuro klarigis la ekeston de la lingvo per interkonsento de la homoj uzontaj ĝin. Oni retrovas la saman penson, en tiu aŭ alia formo, ĉe multaj filozofoj aŭ lingvistoj ĝis la hodiaŭa tago. Tiel, ekzemple,
Mario Pei. Kaj ekspliki tiamaniere la ekeston kaj evoluon de la lingvo, eĉ nur en libro por la junularo, signifas vere pli ol trosimpligi la aferon.
Max Mьller anstataŭigis la epikuran ideon pri konvencia akordo per penso darvinisma, nome per tiu de natura selektado, aŭ - kiel li ĝin nomis en siaj Lekcioj pri la Lingvoscienco - natura eliminado.
Jen kion li komprenas sub "natura eliminado":
Nombro da sensaj impresoj produktas mensan bildon aŭ percepton. Pluraj tiaspecaj perceptoj rezultigas ĝeneralan nocion. Nun - diras M. Mьller - "ni povas kompreni, ke difinita nombro da sensaj impresoj povas kaŭzi respondan voĉan esprimon: iun krion, iun interjekcion, aŭ ke imitado de la alvenanta sono povas formi parton de la sensaj impresoj;
estis kolektitaj en ĝeneralaj nocioj kaj, sekve, ili ne ricevis ian
38
nomon" ().
Mьller eksplikas, ke, ekzemple, ne ekzistas vortoj rilatantaj al ĉiuj bluaj aŭ al ĉiuj ruĝaj floroj, nek ekzistas vortoj entenantaj la ideon de hundo kaj kato, sed ne tiun de ĉevalo kaj bovo ([10]).
(6) Ne povante kontentiĝi per la rezultoj de ĉiuj ĉi hipotezoj kaj teoriaj provoj klarigi la ekeston de la lingvo, pluraj pensuloj venis al la ideo, ke oni devus esplori la formiĝon de la lingvo ĉe la infanoj por kompreni la unuajn ĝermojn de la prahoma lingvo.
Tiu ideo, fakte, estas tre malnova. La greka historiisto Herodoto rakontas, ke la egipta faraono Psametiko jam en la 6-a jarcento antaŭ nia erao, dezirante ekscii kiu lingvo estis la unua, faris eksperimenton per du novnaskitaj infanoj vartataj de kaprinoj, tiel ke ili ne povu aŭdi homan lingvon. Post kelka tempo ili ekparolis kaj la unua vorto estis bekos. Al la demando en kiu lingvo troviĝas tiu vorto, la faraono ricevis la respondon, ke ĝi ekzistas en la frigia kaj ke en tiu lingvo ĝi signifas "pano". Do, la faraono konkludis, ke la frigia lingvo estis la pralingvo! Kvintiliano, la fama instruisto de la parolarto en la antikva Romo, rimarkigis, ke la infanoj "eksperimento", la rakonto mem estas interesa, ĉar ĝi montras, ke jam en tre malnova tempo ankaŭ en aliaj landoj de la antikva mondo regis interesiĝo pri la lingva origino kaj ke oni provis ĝin ekspliki per la formiĝo de la lingvo ĉe la infanoj.
Unu el la scienculoj, kiuj esploris la lingvon el tiu vidpunkto, estis la franca filozofo, historiisto kaj kritikisto Hippolyte Taine (1828-1893). Li ekzamenis la fenomenon ĉe sia propra knabineto. Taine konstatis, ke je la aĝo de 31/2 monatoj la infano komencis eligi diversajn interjekciojn, formitajn el nuraj vokaloj. Post kelkaj monatoj la infano komencis aldonadi konsonantojn kaj la interjekcioj fariĝadis ĉiam pli artikigitaj. Komence la knabineto ligadis neniun ideon al la produktataj sonoj, sed ekde la dekunua monato ŝi turnadis la kapeton al la patrino, kiam oni demandis: "Kie estas la patrino?" En la dekdua monato la vorto "pupo" jam
signifis por ŝi ion buntan, diverskoloran. Fine, inter 1 ;0 kaj
1/2